Numbers 33

Jen estas la iroj de la Izraelidoj, per kiuj ili eliris el la lando Egipta, laŭ siaj taĉmentoj, sub la kondukado de Moseo kaj Aaron.
以色列人按著军队,在摩西、亚伦的手下出埃及地所行的路程(或作:站口;下同)记在下面。
Kaj Moseo priskribis iliajn lokojn de eliro, laŭ ilia irado, konforme al la ordono de la Eternulo; kaj jen estas ilia irado laŭ iliaj lokoj de eliro:
摩西遵著耶和华的吩咐记载他们所行的路程,其路程乃是这样:
el Rameses ili eliris en la unua monato, en la dek-kvina tago de la unua monato; en la dua tago de Pasko la Izraelidoj eliris kun forta mano antaŭ la okuloj de la tuta Egiptujo.
正月十五日,就是逾越节的次日,以色列人从兰塞起行,在一切埃及人眼前昂然无惧地出去。
Dume la Egiptoj estis enterigantaj ĉiujn unuenaskitojn, kiujn la Eternulo mortigis inter ili; kaj super iliaj dioj la Eternulo faris juĝon.
那时,埃及人正葬埋他们的长子,就是耶和华在他们中间所击杀的;耶和华也败坏他们的神。
Kaj la Izraelidoj eliris el Rameses kaj haltis tendare en Sukot.
以色列人从兰塞起行,安营在疏割。
Kaj ili eliris el Sukot, kaj haltis tendare en Etam, kiu estas ĉe la rando de la dezerto.
从疏割起行,安营在旷野边的以倘。
Kaj ili eliris el Etam, kaj turnis sin al Pi-Haĥirot, kiu estas kontraŭ Baal-Cefon, kaj ili haltis tendare antaŭ Migdol.
从以倘起行,转到比‧哈希录,是在巴力‧洗分对面,就在密夺安营。
Kaj ili eliris el Pi-Haĥirot kaj transiris meze de la maro en la dezerton, kaj ili iris tritagan vojon tra la dezerto Etam kaj haltis tendare en Mara.
从比‧哈希录对面起行,经过海中到了书珥旷野,又在伊坦的旷野走了三天的路程,就安营在玛拉。
Kaj ili eliris el Mara kaj venis Elimon; en Elim estis dek du fontoj de akvo kaj sepdek daktilaj palmoj, kaj ili haltis tie tendare.
从玛拉起行,来到以琳(以琳有十二股水泉,七十棵棕树),就在那里安营。
Kaj ili eliris el Elim kaj haltis tendare ĉe la Ruĝa Maro.
从以琳起行,安营在红海边。
Kaj ili foriris de la Ruĝa Maro kaj haltis tendare en la dezerto Sin.
从红海边起行,安营在汛的旷野。
Kaj ili foriris el la dezerto Sin kaj haltis tendare en Dofka.
从汛的旷野起行,安营在脱加。
Kaj ili eliris el Dofka kaj haltis tendare en Aluŝ.
从脱加起行,安营在亚录。
Kaj ili eliris el Aluŝ kaj haltis tendare en Refidim, kaj tie ne estis akvo por la popolo por trinki.
从亚录起行,安营在利非订;在那里,百姓没有水喝。
Kaj ili eliris el Refidim kaj haltis en la dezerto Sinaj.
从利非订起行,安营在西奈的旷野。
Kaj ili eliris el la dezerto Sinaj kaj haltis tendare en Kibrot-Hataava.
从西奈的旷野起行,安营在基博罗‧哈他瓦。
Kaj ili eliris el Kibrot-Hataava kaj haltis tendare en Ĥacerot.
从基博罗‧哈他瓦起行,安营在哈洗录。
Kaj ili eliris el Ĥacerot kaj haltis tendare en Ritma.
从哈洗录起行,安营在利提玛。
Kaj ili eliris el Ritma kaj haltis tendare en Rimon-Perec.
从利提玛起行,安营在临门帕烈。
Kaj ili eliris el Rimon-Perec kaj haltis tendare en Libna.
从临门帕烈起行,安营在立拿。
Kaj ili eliris el Libna kaj haltis tendare en Risa.
从立拿起行,安营在勒撒。
Kaj ili eliris el Risa kaj haltis tendare en Kehelata.
从勒撒起行,安营在基希拉他。
Kaj ili eliris el Kehelata kaj haltis tendare ĉe la monto Ŝefer.
从基希拉他起行,安营在沙斐山。
Kaj ili foriris de la monto Ŝefer kaj haltis tendare en Ĥarada.
从沙斐山起行,安营在哈拉大。
Kaj ili eliris el Ĥarada kaj haltis tendare en Makhelot.
从哈拉大起行,安营在玛吉希录。
Kaj ili eliris el Makhelot kaj haltis tendare en Taĥat.
从玛吉希录起行,安营在他哈。
Kaj ili eliris el Taĥat kaj haltis tendare en Teraĥ.
从他哈起行,安营在他拉。
Kaj ili eliris el Teraĥ kaj haltis tendare en Mitka.
从他拉起行,安营在密加。
Kaj ili eliris el Mitka kaj haltis tendare en Ĥaŝmona.
从密加起行,安营在哈摩拿。
Kaj ili eliris el Ĥaŝmona kaj haltis tendare en Moserot.
从哈摩拿起行,安营在摩西录。
Kaj ili eliris el Moserot kaj haltis tendare en Bene-Jaakan.
从摩西录起行,安营在比尼‧亚干。
Kaj ili eliris el Bene-Jaakan kaj haltis tendare en Ĥor-Hagidgad.
从比尼亚干起行,安营在曷‧哈及甲。
Kaj ili eliris el Ĥor-Hagidgad kaj haltis tendare en Jotbata.
从曷‧哈及甲起行,安营在约巴他。
Kaj ili eliris el Jotbata kaj haltis tendare en Abrona.
从约巴他起行,安营在阿博拿。
Kaj ili eliris el Abrona kaj haltis tendare en Ecjon-Geber.
从阿博拿起行,安营在以旬‧迦别。
Kaj ili eliris el Ecjon-Geber kaj haltis tendare en la dezerto Cin (tio estas Kadeŝ).
从以旬‧迦别起行,安营在寻的旷野,就是加低斯。
Kaj ili eliris el Kadeŝ, kaj haltis tendare ĉe la monto Hor, ĉe la rando de la lando de Edom.
从加低斯起行,安营在何珥山,以东地的边界。
Kaj la pastro Aaron supreniris sur la monton Hor laŭ la ordono de la Eternulo, kaj mortis tie en la jaro kvardeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvina monato, en la unua tago de la monato.
以色列人出了埃及地后四十年,五月初一日,祭司亚伦遵著耶和华的吩咐上何珥山,就死在那里。
Kaj Aaron havis la aĝon de cent dudek tri jaroj, kiam li mortis sur la monto Hor.
亚伦死在何珥山的时候年一百二十三岁。
Kaj la Kanaanido, la reĝo de Arad, kiu loĝis en la sudo de la lando Kanaana, aŭdis, ke venas la Izraelidoj.
住在迦南南地的迦南人亚拉得王听说以色列人来了。
Kaj ili foriris de la monto Hor kaj haltis tendare en Calmona.
以色列人从何珥山起行,安营在撒摩拿。
Kaj ili eliris el Calmona kaj haltis tendare en Punon.
从撒摩拿起行,安营在普嫩。
Kaj ili eliris el Punon kaj haltis tendare en Obot.
从普嫩起行,安营在阿伯。
Kaj ili eliris el Obot, kaj haltis tendare en Ije-Abarim, ĉe la limo de Moab.
从阿伯起行,安营在以耶‧亚巴琳,摩押的边界。
Kaj ili eliris el Ije-Abarim kaj haltis tendare en Dibon-Gad.
从以耶‧亚巴琳起行,安营在底本迦得。
Kaj ili eliris el Dibon-Gad kaj haltis tendare en Almon-Diblataim.
从底本‧迦得起行,安营在亚门低比拉太音。
Kaj ili eliris el Almon-Diblataim, kaj haltis tendare ĉe la montoj Abarim, antaŭ Nebo.
从亚门‧低比拉太音起行,安营在尼波对面的亚巴琳山里。
Kaj ili foriris de la montoj Abarim, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, ĉe la Jeriĥa Jordan.
从亚巴琳山起行,安营在摩押平原─约旦河边、耶利哥对面。
Kaj ili aranĝis sian tendaron ĉe Jordan, de Bet-Jeŝimot ĝis Abel-Ŝitim, en la stepoj de Moab.
他们在摩押平原沿约旦河边安营,从伯‧耶施末直到亚伯‧什亭。
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la stepoj de Moab ĉe la Jeriĥa Jordan, dirante:
耶和华在摩押平原─约旦河边、耶利哥对面晓谕摩西说:
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaanan,
「你吩咐以色列人说:你们过约旦河进迦南地的时候,
tiam forpelu de antaŭ vi ĉiujn loĝantojn de la lando, kaj detruu ĉiujn iliajn figurojn, kaj ĉiujn iliajn fanditajn bildojn detruu, kaj ĉiujn iliajn altaĵojn ekstermu;
就要从你们面前赶出那里所有的居民,毁灭他们一切錾成的石像和他们一切铸成的偶像,又拆毁他们一切的邱坛。
kaj ekposedu la landon kaj ekloĝu en ĝi, ĉar al vi Mi donas la landon, ke vi posedu ĝin.
你们要夺那地,住在其中,因我把那地赐给你们为业。
Kaj dispartigu al vi la landon per loto konforme al viaj familioj; al la plinombra donu pli grandan posedaĵon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedaĵon; kie al iu trafos la loto, tie estu lia posedaĵo; laŭ la triboj de viaj patroj prenu al vi posedaĵojn.
你们要按家室拈阄,承受那地;人多的,要把产业多分给他们;人少的,要把产业少分给他们。拈出何地给何人,就要归何人。你们要按宗族的支派承受。
Sed se vi ne forpelos de antaŭ vi la loĝantojn de la lando, tiam tiuj, kiujn vi restigos el ili, estos dornoj por viaj okuloj kaj pikiloj por viaj flankoj, kaj ili premos vin en la lando, en kiu vi loĝos.
倘若你们不赶出那地的居民,所容留的居民就必作你们眼中的刺,肋下的荆棘,也必在你们所住的地上扰害你们。
Kaj tiam tion, kion Mi intencis fari al ili, Mi faros al vi.
而且我素常有意怎样待他们,也必照样待你们。」