Numbers 27

Kaj aliris la filinoj de Celofĥad, filo de Ĥefer, filo de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase, el la familioj de Manase, filo de Jozef; kaj jen estas la nomoj de liaj filinoj: Maĥla kaj Noa kaj Ĥogla kaj Milka kaj Tirca;
属约瑟的儿子玛拿西的各族,有玛拿西的玄孙,玛吉的曾孙,基列的孙子,希弗的儿子西罗非哈的女儿,名叫玛拉、挪阿、曷拉、密迦、得撒。她们前来,
kaj ili stariĝis antaŭ Moseo kaj antaŭ la pastro Eleazar kaj antaŭ la estroj kaj la tuta komunumo ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj diris:
站在会幕门口,在摩西和祭司以利亚撒,并众首领与全会众面前,说:
Nia patro mortis en la dezerto, kaj li ne estis inter la anaro, kiu ribelis kontraŭ la Eternulo en la anaro de Koraĥ; sed pro sia peko li mortis, kaj filojn li ne havis.
「我们的父亲死在旷野。他不与可拉同党聚集攻击耶和华,是在自己罪中死的;他也没有儿子。
Kial malaperu la nomo de nia patro el inter lia familio, ĉar li ne havis filon? Donu al ni posedaĵon inter la fratoj de nia patro.
为什么因我们的父亲没有儿子就把他的名从他族中除掉呢?求你们在我们父亲的弟兄中分给我们产业。」
Kaj Moseo prezentis ilian aferon antaŭ la Eternulon.
于是,摩西将她们的案件呈到耶和华面前。
Kaj la Eternulo diris al Moseo jene:
耶和华晓谕摩西说:
Prave parolas la filinoj de Celofĥad; efektive donu al ili heredan posedaĵon inter la fratoj de ilia patro, kaj transirigu la posedaĵon de ilia patro al ili.
「西罗非哈的女儿说得有理。你定要在她们父亲的弟兄中,把地分给她们为业;要将她们父亲的产业归给她们。
Kaj al la Izraelidoj diru jene: Se iu mortos, ne havante filon, tiam transirigu lian posedaĵon al lia filino;
你也要晓谕以色列人说:『人若死了没有儿子,就要把他的产业归给他的女儿。
kaj se li ne havas filinon, tiam donu lian posedaĵon al liaj fratoj;
他若没有女儿,就要把他的产业给他的弟兄。
kaj se li ne havas fratojn, donu lian posedaĵon al la fratoj de lia patro;
他若没有弟兄,就要把他的产业给他父亲的弟兄。
kaj se lia patro ne havas fratojn, donu lian posedaĵon al lia proksima parenco el lia familio, ke li heredu ĝin. Kaj tio estu por la Izraelidoj leĝa juro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
他父亲若没有弟兄,就要把他的产业给他族中最近的亲属,他便要得为业。』这要作以色列人的律例典章,是照耶和华吩咐摩西的。」
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Supreniru sur ĉi tiun monton Abarim, kaj rigardu la landon, kiun Mi donis al la Izraelidoj.
耶和华对摩西说:「你上这亚巴琳山,观看我所赐给以色列人的地。
Kaj kiam vi estos vidinta ĝin, vi alkolektiĝos al via popolo, vi ankaŭ, kiel alkolektiĝis via frato Aaron;
看了以后,你也必归到你列祖(原文作本民)那里,像你哥哥亚伦一样。
ĉar vi malobeis Mian ordonon en la dezerto Cin, dum la malpaco de la komunumo, ke vi montru ĉe la akvo Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj — tiu Akvo de Malpaco ĉe Kadeŝ en la dezerto Cin.
因为你们在寻的旷野,当会众争闹的时候,违背了我的命,没有在涌水之地、会众眼前尊我为圣。」(这水就是寻的旷野加低斯米利巴水。)
Kaj Moseo ekparolis al la Eternulo, dirante:
摩西对耶和华说:
La Eternulo, Dio de la spiritoj de ĉiu karno, starigu super la komunumo viron,
「愿耶和华万人之灵的 神,立一个人治理会众,
kiu eliradus antaŭ ili kaj kiu eniradus antaŭ ili kaj kiu elkondukadus ilin kaj kiu enkondukadus ilin, por ke ne estu la komunumo de la Eternulo kiel ŝafoj, kiuj ne havas paŝtiston.
可以在他们面前出入,也可以引导他们,免得耶和华的会众如同没有牧人的羊群一般。」
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prenu al vi Josuon, filon de Nun, viron, kiu havas en si spiriton, kaj metu vian manon sur lin;
耶和华对摩西说:「嫩的儿子约书亚是心中有圣灵的;你将他领来,按手在他头上,
kaj starigu lin antaŭ Eleazar, la pastro, kaj antaŭ la tuta komunumo, kaj donu al li instrukciojn antaŭ iliaj okuloj;
使他站在祭司以利亚撒和全会众面前,嘱咐他,
kaj metu sur lin parton de via majesto, por ke aŭskultu lin la tuta komunumo de la Izraelidoj.
又将你的尊荣给他几分,使以色列全会众都听从他。
Kaj li staru antaŭ la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaŭ la Eternulo; laŭ lia vorto devas eliri kaj laŭ lia vorto devas eniri li kaj ĉiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo.
他要站在祭司以利亚撒面前;以利亚撒要凭乌陵的判断,在耶和华面前为他求问。他和以色列全会众都要遵以利亚撒的命出入。」
Kaj Moseo faris, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li prenis Josuon kaj starigis lin antaŭ la pastro Eleazar kaj antaŭ la tuta komunumo;
于是摩西照耶和华所吩咐的将约书亚领来,使他站在祭司以利亚撒和全会众面前。
kaj li metis sur lin siajn manojn kaj donis al li instrukciojn, kiel la Eternulo parolis per Moseo.
按手在他头上,嘱咐他,是照耶和华借摩西所说的话。