Numbers 21

Kaj la Kanaanido, la reĝo de Arad, kiu loĝis en la Sudo, aŭdis, ke Izrael venas per la vojo de Atarim; kaj li ekbatalis kontraŭ Izrael kaj kaptis kelkajn kiel militkaptitojn.
住南地的迦南人亚拉得王,听说以色列人从亚他林路来,就和以色列人争战,掳了他们几个人。
Tiam Izrael faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris: Se Vi donos ĉi tiun popolon en mian manon, tiam mi detruos iliajn urbojn.
以色列人向耶和华发愿说:「你若将这民交付我手,我就把他们的城邑尽行毁灭。」
Kaj la Eternulo elaŭskultis la voĉon de Izrael kaj fordonis la Kanaanidojn; kaj oni pereigis ilin kaj iliajn urbojn kaj donis al la loko la nomon Ĥorma.
耶和华应允了以色列人,把迦南人交付他们,他们就把迦南人和迦南人的城邑尽行毁灭。那地方的名便叫何珥玛(何珥玛就是毁灭的意思)。
Kaj ili elmoviĝis de la monto Hor laŭ la vojo al la Ruĝa Maro, por ĉirkaŭiri la landon de Edom. Kaj senkuraĝiĝis la animo de la popolo sur la vojo.
他们从何珥山起行,往红海那条路走,要绕过以东地。百姓因这路难行,心中甚是烦躁,
Kaj la popolo ekparolis kontraŭ Dio kaj kontraŭ Moseo: Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por ke ni mortu en la dezerto? ĉar ekzistas nek pano nek akvo, kaj al nia animo naŭzas la mizera nutraĵo.
就怨讟 神和摩西说:「你们为什么把我们从埃及领出来、使我们死在旷野呢?这里没有粮,没有水,我们的心厌恶这淡薄的食物。」
Tiam la Eternulo sendis sur la popolon venenajn serpentojn, kaj ili mordis la popolon, kaj mortis multe da homoj el Izrael.
于是耶和华使火蛇进入百姓中间,蛇就咬他们。以色列人中死了许多。
Kaj la popolo venis al Moseo, kaj diris: Ni pekis, parolante kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ vi; preĝu al la Eternulo, ke Li forigu de ni la serpentojn. Kaj Moseo preĝis pri la popolo.
百姓到摩西那里,说:「我们怨讟耶和华和你,有罪了。求你祷告耶和华,叫这些蛇离开我们。」于是摩西为百姓祷告。
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Faru al vi serpenton kupran kaj metu ĝin sur stangon; kaj ĉiu mordita, kiu ekrigardos ĝin, restos viva.
耶和华对摩西说:「你制造一条火蛇,挂在杆子上;凡被咬的,一望这蛇,就必得活。」
Kaj Moseo faris kupran serpenton kaj metis ĝin sur stangon; kaj se serpento mordis iun kaj ĉi tiu ekrigardis la kupran serpenton, li restis viva.
摩西便制造一条铜蛇,挂在杆子上;凡被蛇咬的,一望这铜蛇就活了。
Kaj la Izraelidoj elmoviĝis, kaj starigis sian tendaron en Obot.
以色列人起行,安营在阿伯。
Kaj ili elmoviĝis el Obot, kaj starigis sian tendaron en Ije-Abarim en la dezerto, kiu estas kontraŭ Moab, en la oriento.
又从阿伯起行,安营在以耶‧亚巴琳,与摩押相对的旷野,向日出之地。
De tie ili elmoviĝis, kaj starigis sian tendaron en la valo de Zared.
从那里起行,安营在撒烈谷。
De tie ili elmoviĝis, kaj starigis sian tendaron apud tiu parto de Arnon en la dezerto, kiu estas ekster la limoj de la Amoridoj; ĉar Arnon estas la limo de Moab, inter Moab kaj la Amoridoj.
从那里起行,安营在亚嫩河那边。这亚嫩河是在旷野,从亚摩利的境界流出来的;原来亚嫩河是摩押的边界,在摩押和亚摩利人搭界的地方。
Tial estas dirite en la Libro de la Militoj de la Eternulo: Vaheb en Sufa, Kaj la valoj de Arnon,
所以耶和华的战记上说:「苏法的哇哈伯与亚嫩河的谷,
Kaj la deklivo de la valoj, Kiu turniĝas al la kolonio Ar Kaj apogiĝas al la limo de Moab.
并向亚珥城众谷的下坡,是靠近摩押的境界。」
Kaj de tie al Beer; tio estas tiu puto, pri kiu la Eternulo diris al Moseo: Kunvenigu la popolon, kaj Mi donos al ili akvon.
以色列人从那里起行,到了比珥(比珥就是井的意思)。从前耶和华吩咐摩西说:「招聚百姓,我好给他们水喝」,说的就是这井。
Tiam kantis Izrael ĉi tiun kanton: Leviĝu, puto, ni kantu pri ĝi;
当时,以色列人唱歌说:井啊,涌上水来!你们要向这井歌唱。
Puto, kiun fosis princoj, Boris eminentuloj de la popolo, Per la sceptro, per siaj bastonoj. Kaj el tiu dezerto al Matana,
这井是首领和民中的尊贵人用圭用杖所挖所掘的。以色列人从旷野往玛他拿去,
kaj el Matana al Naĥaliel, kaj el Naĥaliel al Bamot,
从玛他拿到拿哈列,从拿哈列到巴末,
kaj el Bamot al la valo, kiu estas sur la kampo de Moab, ĉe la supro de Pisga, kiu estas turnita al la dezerto.
从巴末到摩押地的谷,又到那下望旷野之毘斯迦的山顶。
Kaj Izrael sendis senditojn al Siĥon, reĝo de la Amoridoj, por diri:
以色列人差遣使者去见亚摩利人的王西宏,说:
Mi dezirus trairi vian landon; ni ne devojiĝos sur kampon aŭ en vinberĝardenon, ni ne trinkos akvon el puto; laŭ la ĉefa publika vojo ni iros, ĝis ni trapasos viajn limojn.
「求你容我们从你的地经过;我们不偏入田间和葡萄园,也不喝井里的水,只走大道(原文作王道),直到过了你的境界。」
Sed Siĥon ne permesis al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Siĥon kolektis sian tutan popolon kaj eliris kontraŭ Izraelon en la dezerton kaj venis ĝis Jahac kaj ekbatalis kontraŭ Izrael.
西宏不容以色列人从他的境界经过,就招聚他的众民出到旷野,要攻击以色列人,到了雅杂与以色列人争战。
Kaj Izrael frapis lin per la glavo, kaj ekposedis lian landon de Arnon ĝis Jabok, ĝis la Amonidoj; ĉar forta estis la limo de la Amonidoj.
以色列人用刀杀了他,得了他的地,从亚嫩河到雅博河,直到亚扪人的境界,因为亚扪人的境界多有坚垒。
Kaj Izrael prenis ĉiujn tiujn urbojn; kaj Izrael ekloĝis en ĉiuj urboj de la Amoridoj, en Ĥeŝbon kaj en ĉiuj ĝiaj dependantaĵoj.
以色列人夺取这一切的城邑,也住亚摩利人的城邑,就是希实本与希实本的一切乡村。
Ĉar Ĥeŝbon estis la urbo de Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kaj li militis kontraŭ la antaŭa reĝo de Moab kaj prenis el lia mano lian tutan landon ĝis Arnon.
这希实本是亚摩利王西宏的京城;西宏曾与摩押的先王争战,从他手中夺取了全地,直到亚嫩河。
Tial diras alegoriistoj: Iru Ĥeŝbonon; Konstruiĝu kaj fortikiĝu la urbo de Siĥon.
所以那些作诗歌的说:你们来到希实本;愿西宏的城被修造,被建立。
Ĉar fajro eliris el Ĥeŝbon, Flamo el la urbo de Siĥon; Ĝi formanĝis Ar-Moabon, La mastrojn de la altaĵoj de Arnon.
因为有火从希实本发出,有火焰出于西宏的城,烧尽摩押的亚珥和亚嫩河邱坛的祭司(祭司原文作主)。
Ve al vi, Moab! Vi pereis, ho popolo de Kemoŝ! Li faris el siaj filoj forkurintojn Kaj el siaj filinoj kaptitinojn De la reĝo de la Amoridoj Siĥon.
摩押啊,你有祸了!基抹的民哪,你们灭亡了!基抹的男子逃奔,女子被掳,交付亚摩利的王西宏。
Ni faligis ilin; pereis Ĥeŝbon ĝis Dibon; Kaj ni ruinigis ilin ĝis Nofaĥ, Kiu estas apud Medba.
我们射了他们;希实本直到底本尽皆毁灭。我们使地变成荒场,直到挪法;这挪法直延到米底巴。
Kaj Izrael loĝis en la lando de la Amoridoj.
这样,以色列人就住在亚摩利人之地。
Kaj Moseo sendis, por esplorrigardi Jazeron, kaj ili militakiris ĝiajn vilaĝojn, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj tie estis.
摩西打发人去窥探雅谢,以色列人就占了雅谢的镇市,赶出那里的亚摩利人。
Kaj ili forturniĝis kaj ekiris laŭ la vojo al Baŝan. Tiam eliris al ili renkonte Og, la reĝo de Baŝan, li kaj lia tuta popolo, por batali ĉe Edrei.
以色列人转回,向巴珊去。巴珊王噩和他的众民都出来,在以得来与他们交战。
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ne timu lin, ĉar en vian manon Mi fordonos lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi agos kun li, kiel vi agis kun Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon.
耶和华对摩西说:「不要怕他!因我已将他和他的众民,并他的地,都交在你手中;你要待他像从前待住希实本的亚摩利王西宏一般。」
Kaj ili venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon, ĝis neniu restis; kaj ili ekposedis lian landon.
于是他们杀了他和他的众子,并他的众民,没有留下一个,就得了他的地。