Numbers 2

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
耶和华晓谕摩西、亚伦说:
La Izraelidoj starigu siajn tendojn ĉiu apud sia standardo, apud la signoj de sia patrodomo; iom malproksime ĉirkaŭ la tabernaklo de kunveno ili starigu siajn tendojn.
「以色列人要各归自己的纛下,在本族的旗号那里,对著会幕的四围安营。
En la antaŭa parto, oriente, staros tendare la standardo de la tendaro de Jehuda, laŭ iliaj taĉmentoj; kaj la princo de la Jehudaidoj estas Naĥŝon, filo de Aminadab;
在东边,向日出之地,照著军队安营的是犹大营的纛。有亚米拿达的儿子拿顺作犹大人的首领。
kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas sepdek kvar mil sescent.
他军队被数的,共有七万四千六百名。
Apude staru la tribo de Isaĥar; kaj la princo de la Isaĥaridoj estas Netanel, filo de Cuar;
挨著他安营的是以萨迦支派。有苏押的儿子拿坦业作以萨迦人的首领。
kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek kvar mil kvarcent.
他军队被数的,共有五万四千四百名。
Poste la tribo de Zebulun; kaj la princo de la Zebulunidoj estas Eliab, filo de Ĥelon;
又有西布伦支派。希伦的儿子以利押作西布伦人的首领。
kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek sep mil kvarcent.
他军队被数的,共有五万七千四百名。
Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Jehuda estas cent okdek ses mil kvarcent laŭ iliaj taĉmentoj; ili elmoviĝu la unuaj.
凡属犹大营、按著军队被数的,共有十八万六千四百名,要作第一队往前行。
La standardo de la tendaro de Ruben estu sude, laŭ iliaj taĉmentoj; kaj la princo de la Rubenidoj estas Elicur, filo de Ŝedeur;
「在南边,按著军队是流便营的纛。有示丢珥的儿子以利蓿作流便人的首领。
kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek ses mil kvincent.
他军队被数的,共有四万六千五百名。
Apude staru la tribo de Simeon; kaj la princo de la Simeonidoj estas Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj;
挨著他安营的是西缅支派。苏利沙代的儿子示路蔑作西缅人的首领。
kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek naŭ mil tricent.
他军队被数的,共有五万九千三百名。
Poste la tribo de Gad; kaj la princo de la Gadidoj estas Eljasaf, filo de Deuel;
又有迦得支派。丢珥的儿子以利雅萨作迦得人的首领。
kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek kvin mil sescent kvindek.
他军队被数的,共有四万五千六百五十名,
Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Ruben estas cent kvindek unu mil kvarcent kvindek laŭ iliaj taĉmentoj; ili elmoviĝu la duaj.
凡属流便营、按著军队被数的,共有十五万一千四百五十名,要作第二队往前行。
Poste elmoviĝu kun la tabernaklo de kunveno la tendaro de la Levidoj inter la tendaroj; kiel ili staros tendare, tiel ili elmoviĝu, ĉiu laŭ sia loko kun siaj standardoj.
「随后,会幕要往前行,有利未营在诸营中间。他们怎样安营就怎样往前行,各按本位,各归本纛。
La standardo de la tendaro de Efraim, laŭ iliaj taĉmentoj, estu okcidente; kaj la princo de la Efraimidoj estas Eliŝama, filo de Amihud;
「在西边,按著军队是以法莲营的纛。亚米忽的儿子以利沙玛作以法莲人的首领。
kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek mil kvincent.
他军队被数的,共有四万零五百名。
Apude estu la tribo de Manase; kaj la princo de la Manaseidoj estas Gamliel, filo de Pedacur;
挨著他的是玛拿西支派。比大蓿的儿子迦玛列作玛拿西人的首领。
kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas tridek du mil ducent.
他军队被数的,共有三万二千二百名。
Poste la tribo de Benjamen; kaj la princo de la Benjamenidoj estas Abidan, filo de Gideoni;
又有便雅悯支派。基多尼的儿子亚比但作便雅悯人的首领。
kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas tridek kvin mil kvarcent.
他军队被数的,共有三万五千四百名。
Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Efraim estas cent ok mil cent laŭ iliaj taĉmentoj; ili elmoviĝu la triaj.
凡属以法莲营、按著军队被数的,共有十万零八千一百名,要作第三队往前行。
La standardo de la tendaro de Dan estu norde, laŭ iliaj taĉmentoj; kaj la princo de la Danidoj estas Aĥiezer, filo de Amiŝadaj;
「在北边,按著军队是但营的纛。亚米沙代的儿子亚希以谢作但人的首领。
kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas sesdek du mil sepcent.
他军队被数的,共有六万二千七百名。
Apude staru tendare la tribo de Aŝer; kaj la princo de la Aŝeridoj estas Pagiel, filo de Oĥran;
挨著他安营的是亚设支派。俄兰的儿子帕结作亚设人的首领。
kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek unu mil kvincent.
他军队被数的,共有四万一千五百名。
Poste la tribo de Naftali; kaj la princo de la Naftaliidoj estas Aĥira, filo de Enan;
又有拿弗他利支派。以南的儿子亚希拉作拿弗他利人的首领。
kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek tri mil kvarcent.
他军队被数的,共有五万三千四百名。
Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Dan estas cent kvindek sep mil sescent; ili elmoviĝu la lastaj kun siaj standardoj.
凡但营被数的,共有十五万七千六百名,要归本纛作末队往前行。」
Tio estas la kalkulitoj de la Izraelidoj laŭ iliaj patrodomoj. Ĉiuj kalkulitoj de la tendaroj, laŭ iliaj taĉmentoj, estis sescent tri mil kvincent kvindek.
这些以色列人,照他们的宗族,按他们的军队,在诸营中被数的,共有六十万零三千五百五十名。
Sed la Levidoj ne estis kalkulitaj inter la Izraelidoj; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
惟独利未人没有数在以色列人中,是照耶和华所吩咐摩西的。
Kaj la Izraelidoj faris konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo: tiel ili stariĝis tendare kun siaj standardoj, kaj tiel ili elmoviĝadis, ĉiu laŭ sia familio, laŭ sia patrodomo.
以色列人就这样行,各人照他们的家室、宗族归于本纛,安营起行,都是照耶和华所吩咐摩西的。