Numbers 10

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
耶和华晓谕摩西说:
Faru al vi du arĝentajn trumpetojn, forĝitaj faru ilin; kaj ili servu al vi por kunvokado de la komunumo kaj por elmoviĝado de la tendaroj.
「你要用银子做两枝号,都要锤出来的,用以招聚会众,并叫众营起行。
Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektiĝu al vi la tuta komunumo antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno.
吹这号的时候,全会众要到你那里,聚集在会幕门口。
Kaj se oni trumpetos per unu el ili, tiam kolektiĝu al vi la princoj, la milestroj de Izrael.
若单吹一枝,众首领,就是以色列军中的统领,要聚集到你那里。
Kaj kiam vi trumpetos tambursone, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras oriente.
吹出大声的时候,东边安的营都要起行。
Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmoviĝi.
二次吹出大声的时候,南边安的营都要起行。他们将起行,必吹出大声。
Sed kiam oni devas kunvenigi la komunumon, tiam trumpetu simple, sed ne tambursone.
但招聚会众的时候,你们要吹号,却不要吹出大声。
Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, trumpetu per la trumpetoj; tio estu por vi leĝo eterna en viaj generacioj.
亚伦子孙作祭司的要吹这号;这要作你们世世代代永远的定例。
Kaj kiam vi komencos militon en via lando kontraŭ malamiko, kiu premas vin, tiam trumpetu tambursone per trumpetoj; kaj tiam vi estos rememoritaj antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj vi estos helpitaj kontraŭ viaj malamikoj.
你们在自己的地,与欺压你们的敌人打仗,就要用号吹出大声,便在耶和华─你们的 神面前得蒙纪念,也蒙拯救脱离仇敌。
Kaj en la tago de via ĝojo kaj en viaj festoj kaj en viaj novmonataj tagoj trumpetu per trumpetoj ĉe viaj bruloferoj kaj ĉe viaj pacoferoj; kaj tio estos memorigo pri vi antaŭ via Dio: Mi estas la Eternulo, via Dio.
在你们快乐的日子和节期,并月朔,献燔祭和平安祭,也要吹号,这都要在你们的 神面前作为纪念。我是耶和华─你们的 神。」
En la dua jaro, en la dua monato, en la dudeka tago de la monato, leviĝis la nubo de super la tabernaklo de atesto.
第二年二月二十日,云彩从法柜的帐幕收上去。
Kaj elmoviĝis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran.
以色列人就按站往前行,离开西奈的旷野,云彩停住在巴兰的旷野。
Kaj ili elmoviĝis la unuan fojon konforme al la ordono de la Eternulo per Moseo.
这是他们照耶和华借摩西所吩咐的,初次往前行。
Kaj unue elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Jehudaidoj laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Naĥŝon, filo de Aminadab.
按著军队首先往前行的是犹大营的纛。统领军队的是亚米拿达的儿子拿顺。
Kaj super la taĉmento de la tribo de la Isaĥaridoj estis Netanel, filo de Cuar.
统领以萨迦支派军队的是苏押的儿子拿坦业。
Kaj super la taĉmento de la tribo de la Zebulunidoj estis Eliab, filo de Ĥelon.
统领西布伦支派军队的是希伦的儿子以利押。
Kaj oni dismetis la tabernaklon, kaj elmoviĝis la filoj de Gerŝon kaj la filoj de Merari, portantaj la tabernaklon.
帐幕拆卸,革顺的子孙和米拉利的子孙就抬著帐幕先往前行。
Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de Ruben laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Elicur, filo de Ŝedeur.
按著军队往前行的是流便营的纛。统领军队的是示丢珥的儿子以利蓿。
Kaj super la taĉmento de la tribo de la Simeonidoj estis Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj.
统领西缅支派军队的是苏利沙代的儿子示路蔑。
Kaj super la taĉmento de la tribo de la Gadidoj estis Eljasaf, filo de Deuel.
统领迦得支派军队的是丢珥的儿子以利雅萨。
Kaj elmoviĝis la Kehatidoj, portantaj la sanktaĵojn; sed oni starigis la tabernaklon antaŭ ilia alveno.
哥辖人抬著圣物先往前行。他们未到以前,抬帐幕的已经把帐幕支好。
Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Efraimidoj laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Eliŝama, filo de Amihud.
按著军队往前行的是以法莲营的纛,统领军队的是亚米忽的儿子以利沙玛。
Kaj super la taĉmento de la tribo de la Manaseidoj estis Gamliel, filo de Pedacur.
统领玛拿西支派军队的是比大蓿的儿子迦玛列。
Kaj super la taĉmento de la tribo de la Benjamenidoj estis Abidan, filo de Gideoni.
统领便雅悯支派军队的是基多尼的儿子亚比但。
Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Danidoj, la finulo de ĉiuj tendaroj, laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Aĥiezer, filo de Amiŝadaj.
在诸营末后的是但营的纛,按著军队往前行。统领军队的是亚米沙代的儿子亚希以谢。
Kaj super la taĉmento de la tribo de la Aŝeridoj estis Pagiel, filo de Oĥran.
统领亚设支派军队的是俄兰的儿子帕结。
Kaj super la taĉmento de la tribo de la Naftaliidoj estis Aĥira, filo de Enan.
统领拿弗他利支派军队的是以南的儿子亚希拉。
Tiaj estis la marŝoj de la Izraelidoj laŭ iliaj taĉmentoj. Kaj ili elmoviĝis.
以色列人按著军队往前行,就是这样。
Kaj Moseo diris al Ĥobab, filo de Reuel la Midjanido, la bopatro de Moseo: Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris: Ĝin Mi donos al vi; iru kun ni, kaj ni faros al vi bonon, ĉar la Eternulo promesis bonon al Izrael.
摩西对他岳父(或作:内兄)─米甸人流珥的儿子何巴─说:「我们要行路,往耶和华所应许之地去;他曾说:『我要将这地赐给你们。』现在求你和我们同去,我们必厚待你,因为耶和华指著以色列人已经应许给好处。」
Sed tiu diris al li: Mi ne iros, sed al mia lando kaj al mia parencaro mi iros.
何巴回答说:「我不去;我要回本地本族那里去。」
Kaj li diris: Ho, ne forlasu nin; ĉar vi scias, kie ni povas starigi tendaron en la dezerto, kaj vi estos por ni kiel okuloj;
摩西说:「求你不要离开我们;因为你知道我们要在旷野安营,你可以当作我们的眼目。
se vi iros kun ni, tiam la bonon, kiun la Eternulo faros al ni, ni faros al vi.
你若和我们同去,将来耶和华有什么好处待我们,我们也必以什么好处待你。」
Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaŭ ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo.
以色列人离开耶和华的山,往前行了三天的路程;耶和华的约柜在前头行了三天的路程,为他们寻找安歇的地方。
Kaj la nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili iris el la tendaro.
他们拔营往前行,日间有耶和华的云彩在他们以上。
Kaj ĉiufoje, kiam la kesto elmoviĝis, Moseo diradis: Leviĝu, ho Eternulo, kaj disĵetiĝu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizaĝo.
约柜往前行的时候,摩西就说:「耶和华啊,求你兴起!愿你的仇敌四散!愿恨你的人从你面前逃跑!」
Kaj kiam ĝi haltis, li diradis: Revenu, ho Eternulo, al la multegaj miloj de Izrael.
约柜停住的时候,他就说:「耶和华啊,求你回到以色列的千万人中!」