Nehemiah 6

Kiam Sanbalat, Tobija, la Arabo Geŝem, kaj niaj ceteraj malamikoj aŭdis, ke mi rekonstruis la muregon kaj ke ne restis en ĝi difektoj (kvankam ĝis tiu tempo mi ankoraŭ ne starigis pordojn en la pordegoj),
参巴拉、多比雅、阿拉伯人基善和我们其余的仇敌听见我已经修完了城墙,其中没有破裂之处(那时我还没有安门扇),
tiam Sanbalat kaj Geŝem sendis, por diri al mi: Venu, ni kune kunvenu en la vilaĝoj de la valo Ono. Ili intencis fari al mi malbonon.
参巴拉和基善就打发人来见我,说:「请你来,我们在阿挪平原的一个村庄相会。」他们却想害我。
Sed mi sendis al ili senditojn, por diri: Mi faras grandan laboron, kaj mi ne povas iri; kial ĉesiĝu la laborado, kiam mi ĝin forlasos kaj iros al vi?
于是我差遣人去见他们,说:「我现在办理大工,不能下去。焉能停工下去见你们呢?」
Kaj ili sendis al mi la saman proponon kvar fojojn, kaj mi respondis tion saman.
他们这样四次打发人来见我,我都如此回答他们。
Kaj Sanbalat sendis al mi kun la sama propono la kvinan fojon sian junulon, kiu havis en sia mano nefermitan leteron.
参巴拉第五次打发仆人来见我,手里拿著未封的信,
En ĝi estis skribite: Inter la nacioj iras la famo, kaj Geŝem diras, ke vi kaj la Judoj intencas defali; por tio vi konstruas la muregon; kaj laŭ tiu famo vi volas esti ilia reĝo.
信上写著说:「外邦人中有风声,迦施慕(就是基善,见二章十九节)也说,你和犹大人谋反,修造城墙,你要作他们的王;
Ankaŭ profetojn vi starigis, por ke ili prediku pri vi en Jerusalem, dirante: Estas reĝo en Judujo. Nun la famo pri tio venos al la reĝo; venu do, ke ni kune interkonsiliĝu.
你又派先知在耶路撒冷指著你宣讲,说在犹大有王。现在这话必传与王知;所以请你来,与我们彼此商议。」
Sed mi sendis al li, por diri: Nenio fariĝis el tio, kion vi diras; vi mem tion elpensis.
我就差遣人去见他,说:「你所说的这事,一概没有,是你心里捏造的。」
Ili ĉiuj ja timigis nin, pensante: Ili ellasos el siaj manoj la laboron, kaj ĝi ne estos farata. Sed nun fortiĝu miaj manoj.
他们都要使我们惧怕,意思说,他们的手必软弱,以致工作不能成就。 神啊,求你坚固我的手。
Kaj mi venis en la domon de Ŝemaja, filo de Delaja, filo de Mehetabel; li sin enŝlosis. Kaj li diris: Ni iru kune en la domon de Dio, en la mezon de la templo, kaj ni ŝlosu la pordojn de la templo; ĉar oni venos, por mortigi vin, en la nokto oni venos, por mortigi vin.
我到了米希大别的孙子、第来雅的儿子示玛雅家里;那时,他闭门不出。他说:「我们不如在 神的殿里会面,将殿门关锁;因为他们要来杀你,就是夜里来杀你。」
Sed mi diris: Ĉu tia homo, kiel mi, forkuru? ĉu tia, kiel mi, iru en la templon, por konservi la vivon? mi ne iros.
我说:「像我这样的人岂要逃跑呢?像我这样的人岂能进入殿里保全生命呢?我不进去!」
Mi komprenis, ke ne Dio lin sendis; ĉar la profetaĵon li eldiris pri mi pro tio, ke Tobija kaj Sanbalat lin subaĉetis.
我看明 神没有差遣他,是他自己说这话攻击我,是多比雅和参巴拉贿买了他。
Li estis subaĉetita, por ke mi timu, por ke mi agu tiel kaj peku. Tio donus al ili pretekston por malbona famo, por ke ili min malhonoru.
贿买他的缘故,是要叫我惧怕,依从他犯罪,他们好传扬恶言毁谤我。
Rememoru, ho mia Dio, pri Tobija kaj Sanbalat tiujn iliajn farojn, ankaŭ pri la profetino Noadja, kaj la aliaj profetoj, kiuj timigis min.
我的 神啊,多比雅、参巴拉、女先知挪亚底,和其余的先知要叫我惧怕,求你记念他们所行的这些事。
La murego estis finita en la dudek-kvina tago de la monato Elul, en la daŭro de kvindek du tagoj.
以禄月二十五日,城墙修完了,共修了五十二天。
Kiam tion aŭdis ĉiuj niaj malamikoj, kaj vidis ĉiuj nacioj, kiuj estis ĉirkaŭ ni, ili multe perdis la kuraĝon; ĉar ili komprenis, ke tiu laboro estas farita de nia Dio.
我们一切仇敌、四围的外邦人听见了便惧怕,愁眉不展;因为见这工作完成是出乎我们的 神。
Krom tio, en tiuj tagoj la eminentuloj el la Judoj skribis multe da leteroj al Tobija, kaj leteroj de Tobija venis al ili;
在那些日子,犹大的贵冑屡次寄信与多比雅,多比雅也来信与他们。
ĉar multaj el la Judoj estis en ĵura ligo kun li, ĉar li estis bofilo de Ŝeĥanja, filo de Araĥ, kaj lia filo Jehoĥanan prenis por edzino filinon de Meŝulam, filo de Bereĥja.
在犹大有许多人与多比雅结盟;因他是亚拉的儿子,示迦尼的女婿,并且他的儿子约哈难娶了比利迦儿子米书兰的女儿为妻。
Ili ankaŭ paroladis bone pri li antaŭ mi, kaj miajn vortojn ili transdonadis al li. Tobija sendis leterojn, por timigi min.
他们常在我面前说多比雅的善行,也将我的话传与他。多比雅又常寄信来,要叫我惧怕。