Micah 6

Aŭskultu, kion diras la Eternulo: Leviĝu, havu juĝan disputon kun la montoj, kaj la montetoj aŭdu vian voĉon.
以色列人哪,当听耶和华的话!要起来向山岭争辩,使冈陵听你的话。
Aŭskultu, ho montoj, la juĝan disputon de la Eternulo, kaj ankaŭ vi, ho potencaj fundamentoj de la tero; ĉar la Eternulo havas juĝan disputon kun Sia popolo, kaj al Izrael Li volas doni moralinstruon.
山岭和地永久的根基啊,要听耶和华争辩的话!因为耶和华要与他的百姓争辩,与以色列争论。
Ho Mia popolo! kion Mi faris al vi, kaj per kio Mi faris al vi maljustaĵon? respondu al Mi.
我的百姓啊,我向你做了什么呢?我在什么事上使你厌烦?你可以对我证明。
Mi elkondukis ja vin el la lando Egipta, kaj el la domo de sklaveco Mi vin elaĉetis, kaj Mi sendis antaŭ vin Moseon, Aaronon, kaj Mirjamon.
我曾将你从埃及地领出来,从作奴仆之家救赎你;我也差遣摩西、亚伦,和米利暗在你前面行。
Ho Mia popolo! rememoru, kion intencis Balak, reĝo de Moab, kaj kion respondis al li Bileam, filo de Beor; de Ŝitim ĝis Gilgal, por ke vi sciu la bonfarojn de la Eternulo.
我的百姓啊,你们当追念摩押王巴勒所设的谋和比珥的儿子巴兰回答他的话,并你们从什亭到吉甲所遇见的事,好使你们知道耶和华公义的作为。
Kun kio mi povas stariĝi antaŭ la Eternulo, kliniĝi antaŭ Dio en la alto? ĉu mi stariĝu antaŭ Li kun bruloferoj, kun jaraĝaj bovidoj?
我朝见耶和华,在至高 神面前跪拜,当献上什么呢?岂可献一岁的牛犊为燔祭吗?
Ĉu al la Eternulo faros plezuron miloj da ŝafoj aŭ sennombraj torentoj da oleo? ĉu mi donu mian unuenaskiton pro mia krimo, la frukton de mia ventro pro la peko de mia animo?
耶和华岂喜悦千千的公羊,或是万万的油河吗?我岂可为自己的罪过献我的长子吗?为心中的罪恶献我身所生的吗?
Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio.
世人哪,耶和华已指示你何为善。他向你所要的是什么呢?只要你行公义,好怜悯,存谦卑的心,与你的 神同行。
La voĉo de la Eternulo vokas al la urbo, kaj saĝuloj timas Vian nomon. Humiliĝu antaŭ la puno, kaj antaŭ Tiu, kiu ĝin destinis.
耶和华向这城呼叫,智慧人必敬畏他的名。你们当听是谁派定刑杖的惩罚。
Ankoraŭ restas en la domo de malpiulo trezoroj de malpieco, kaj malbeninda malĝusta mezurilo.
恶人家中不仍有非义之财和可恶的小升斗吗?
Ĉu Mi povas aprobi falsan pesilon kaj trompajn pezilojn en la saketo?
我若用不公道的天平和囊中诡诈的法码,岂可算为清洁呢?
Ĉar la riĉuloj de la urbo estas plenaj de rabemo, kaj ĝiaj loĝantoj parolas mensogon, kaj la lingvo de ilia buŝo estas falsaĵo,
城里的富户满行强暴;其中的居民也说谎言,口中的舌头是诡诈的。
tial Mi dolorige vin frapos per dezertigo pro viaj pekoj.
因此,我击打你,使你的伤痕甚重,使你因你的罪恶荒凉。
Vi manĝos, sed ne fariĝos sata; doloron pro malsato vi havos en via interno; vi kaŝos, sed ne povos konservi; kaj kion vi konservos, tion Mi transdonos al la glavo.
你要吃,却吃不饱;你的虚弱必显在你中间。你必挪去,却不得救护;所救护的,我必交给刀剑。
Vi semos, sed vi ne rikoltos; vi premos olivojn, sed vi ne ŝmiros vin per oleo; vi premos vinberojn, sed vi ne trinkos vinon.
你必撒种,却不得收割;踹橄榄,却不得油抹身;踹葡萄,却不得酒喝。
Konserviĝis ĉe vi la moroj de Omri kaj ĉiuj faroj de la domo de Aĥab, kaj vi sekvas iliajn konsilojn, por ke Mi faru vin dezerto, viajn loĝantojn mokataĵo, kaj por ke vi portu sur vi la malhonoron de Mia popolo.
因为你守暗利的恶规,行亚哈家一切所行的,顺从他们的计谋;因此,我必使你荒凉,使你的居民令人嗤笑,你们也必担当我民的羞辱。