Micah 5

Nun armu vin, ho batalistino! oni sieĝos nin; per vergo oni frapos la vangon de la juĝisto de Izrael.
成群的民(原文是女子)哪,现在你要聚集成队;因为仇敌围攻我们,要用杖击打以色列审判者的脸。
Kaj vi, ho Bet-Leĥem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva.
伯利恒、以法他啊,你在犹大诸城中为小,将来必有一位从你那里出来,在以色列中为我作掌权的;他的根源从亘古,从太初就有。
Li lasos ilin ĝis la tempo, kiam la naskontino estos naskinta; tiam liaj ceteraj fratoj revenos al la idoj de Izrael.
耶和华必将以色列人交付敌人,直等那生产的妇人生下子来。那时掌权者(原文是他)其余的弟兄必归到以色列人那里。
Li stariĝos kaj paŝtos kun la forto de la Eternulo, kun la majesto de la nomo de la Eternulo, lia Dio, kaj tiuj konvertiĝos; ĉar tiam li fariĝos granda ĝis la randoj de la tero.
他必起来,倚靠耶和华的大能,并耶和华─他 神之名的威严,牧养他的羊群。他们要安然居住;因为他必日见尊大,直到地极。
Kaj li estos paco. Kiam la Asiriano venos en nian landon kaj enpaŝos en niajn palacojn, ni starigos kontraŭ li sep paŝtistojn kaj ok eminentulojn.
这位必作我们的平安。当亚述人进入我们的地境,践踏宫殿的时候,我们就立起七个牧者,八个首领攻击他。
Ili paŝtos la landon Asirian per glavo kaj la landon de Nimrod per iliaj lancoj; kaj li savos nin kontraŭ la Asiriano, kiam ĉi tiu venos en nian landon kaj enpaŝos en niajn limojn.
他们必用刀剑毁坏亚述地和宁录地的关口。亚述人进入我们的地境践踏的时候,他必拯救我们。
Kaj la restaĵo de Jakob estos inter multe da popoloj kiel roso de la Eternulo, kiel pluvaj gutoj sur herbo; kaj li ne esperos je homo kaj ne fidos homidojn.
雅各余剩的人必在多国的民中,如从耶和华那里降下的露水,又如甘霖降在草上;不仗赖人力,也不等候世人之功。
Kaj la restaĵo de Jakob estos inter la nacioj, meze de multaj popoloj, kiel leono inter la bestoj de la arbaro, kiel leonido meze de ŝafaroj, kiu dispremas pasante, disŝiras, kaj neniu povas savi.
雅各余剩的人必在多国多民中,如林间百兽中的狮子,又如少壮狮子在羊群中。他若经过就必践踏撕裂,无人搭救。
Leviĝos via mano super viaj kontraŭuloj, kaj ĉiuj viaj malamikoj ekstermiĝos.
愿你的手举起,高过敌人!愿你的仇敌都被剪除!
En tiu tago, diras la Eternulo, Mi ekstermos viajn ĉevalojn ĉe vi kaj pereigos viajn ĉarojn;
耶和华说:到那日,我必从你中间剪除马匹,毁坏车辆,
Mi ekstermos la urbojn de via lando kaj detruos ĉiujn viajn fortikaĵojn;
也必从你国中除灭城邑,拆毁一切的保障,
Mi ekstermos ĉe vi la sorĉistojn, kaj vi ne plu havos aŭguristojn;
又必除掉你手中的邪术;你那里也不再有占卜的。
Mi ekstermos el via mezo viajn idolojn kaj viajn statuojn, kaj vi ne plu adorkliniĝos antaŭ la faritaĵo de viaj manoj;
我必从你中间除灭雕刻的偶像和柱像,你就不再跪拜自己手所造的。
Mi elŝiros el via mezo viajn sanktajn stangojn kaj ekstermos viajn urbojn.
我必从你中间拔出木偶,又毁灭你的城邑。
Kaj en kolero kaj indigno Mi faros venĝon super la nacioj, kiuj ne volos obei.
我也必在怒气和忿怒中向那不听从的列国施报。