Micah 4

Sed iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj; kaj fluos al ĝi popoloj.
末后的日子,耶和华殿的山必坚立,超乎诸山,高举过于万岭;万民都要流归这山。
Kaj iros multaj nacioj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laŭ Lia irejo; ĉar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.
必有许多国的民前往,说:来吧,我们登耶和华的山,奔雅各 神的殿。主必将他的道教训我们;我们也要行他的路。因为训诲必出于锡安;耶和华的言语必出于耶路撒冷。
Kaj Li juĝos inter multe da popoloj, kaj Li decidos pri potencaj nacioj en landoj malproksimaj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon.
他必在多国的民中施行审判,为远方强盛的国断定是非。他们要将刀打成犁头,把枪打成镰刀。这国不举刀攻击那国;他们也不再学习战事。
Sed ĉiu sidos sub sia vinberujo kaj sub sia figarbo, kaj neniu timigos; ĉar la buŝo de la Eternulo Cebaot tion diris.
人人都要坐在自己葡萄树下和无花果树下,无人惊吓。这是万军之耶和华亲口说的。
Ĉiuj popoloj iros ĉiu en la nomo de sia dio, sed ni irados en la nomo de la Eternulo, nia Dio, ĉiam kaj eterne.
万民各奉己神的名而行;我们却永永远远奉耶和华─我们 神的名而行。
En tiu tago, diras la Eternulo, Mi kolektos la lamulojn, kunvenigos la dispelitojn, kaj tiujn, kiujn Mi suferigis.
耶和华说:到那日,我必聚集瘸腿的,招聚被赶出的和我所惩治的。
Kaj la lamulojn Mi faros restantaro, kaj la suferintojn potenca nacio, kaj la Eternulo reĝos super ili sur la monto Cion de nun kaj eterne.
我必使瘸腿的为余剩之民,使赶到远方的为强盛之民。耶和华要在锡安山作王治理他们,从今直到永远。
Kaj vi, ho turo de la grego, fortikaĵo de la filino de Cion, al vi venos, revenos la antaŭa reĝado, la regno de la filino de Jerusalem.
你这羊群的高台、锡安城(原文是女子)的山哪,从前的权柄─就是耶路撒冷民(原文是女子)的国权─必归与你。
Kial vi nun ploras tiel laŭte? Ĉu vi ne havas reĝon? ĉu pereis viaj konsilistoj, ke vin atakis doloroj kiel naskantinon?
现在你为何大声哭号呢?疼痛抓住你彷彿产难的妇人,是因你中间没有君王吗?你的谋士灭亡了吗?
Suferu, kaj havu dolorojn, ho filino de Cion, kiel naskantino; ĉar nun vi eliros el la urbo kaj loĝos sur la kampo kaj venos ĝis Babel; tie vi estos savata; tie la Eternulo liberigos vin el la mano de viaj malamikoj.
锡安的民(原文是女子)哪,你要疼痛劬劳,彷彿产难的妇人;因为你必从城里出来,住在田野,到巴比伦去。在那里要蒙解救;在那里耶和华必救赎你脱离仇敌的手。
Nun kolektiĝis kontraŭ vi multe da nacioj, kiuj diras: Ĝi malsanktiĝu, kun ĝuo ni rigardu Cionon!
现在有许多国的民聚集攻击你,说:愿锡安被玷污!愿我们亲眼见她遭报!
Sed ili ne scias la pensojn de la Eternulo, ili ne komprenas Lian intencon, ke Li kolektis ilin kiel garbojn en la draŝejon.
他们却不知道耶和华的意念,也不明白他的筹划。他聚集他们,好像把禾捆聚到禾场一样。
Leviĝu kaj draŝu, ho filino de Cion, ĉar vian kornon Mi faros fera, viajn hufojn Mi faros kupraj, kaj vi dispremos multe da popoloj, vi konsekros al la Eternulo ilian akiritaĵon, kaj ilian havaĵon al la Sinjoro de la tuta tero.
锡安的民(原文是女子)哪,起来踹谷吧!我必使你的角成为铁,使你的蹄成为铜。你必打碎多国的民,将他们的财献与耶和华,将他们的货献与普天下的主。