Matthew 8

Kaj kiam li malsupreniris de la monto, lin sekvis grandaj homamasoj.
耶稣下了山,有许多人跟著他。
Kaj jen venis al li leprulo kaj adorkliniĝis al li, dirante: Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.
有一个长大痲疯的来拜他,说:「主若肯,必能叫我洁净了。」
Kaj li etendis la manon kaj tuŝis lin, dirante: Mi volas; estu purigita. Kaj tuj lia lepro estis purigita.
耶稣伸手摸他,说:「我肯,你洁净了吧!」他的大痲疯立刻就洁净了。
Kaj Jesuo diris al li: Zorgu, ke vi diru al neniu. Sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu la donon, kiun Moseo ordonis, por atesto al ili.
耶稣对他说:「你切不可告诉人,只要去把身体给祭司察看,献上摩西所吩咐的礼物,对众人作证据。」
Kaj kiam li eniris en Kapernaumon, venis al li centestro, petante lin,
耶稣进了迦百农,有一个百夫长进前来,求他说:
kaj dirante: Sinjoro, mia knabo kuŝas paralizulo en la domo, kaj terure suferas.
「主啊,我的仆人害瘫痪病,躺在家里,甚是疼苦。」
Kaj li diris al li: Mi venos, kaj sanigos lin.
耶稣说:「我去医治他。」
Kaj la centestro responde diris: Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu vorte, kaj mia knabo saniĝos.
百夫长回答说:「主啊,你到我舍下,我不敢当;只要你说一句话,我的仆人就必好了。
Ĉar mi ankaŭ estas homo sub aŭtoritato, havante soldatojn sub mi; kaj mi diras al ĉi tiu: Iru; kaj li iras; kaj al alia: Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo: Faru ĉi tion; kaj li ĝin faras.
因为我在人的权下,也有兵在我以下;对这个说:『去!』他就去;对那个说:『来!』他就来;对我的仆人说:『你做这事!』他就去做。」
Kaj kiam Jesuo tion aŭdis, li miris, kaj diris al la sekvantoj: Vere mi diras al vi, ke ĉe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido.
耶稣听见就希奇,对跟从的人说:「我实在告诉你们,这么大的信心,就是在以色列中,我也没有遇见过。
Kaj mi diras al vi, ke multaj venos el la oriento kaj la okcidento, kaj sidiĝos kun Abraham kaj Isaak kaj Jakob en la regno de la ĉielo;
我又告诉你们,从东从西,将有许多人来,在天国里与亚伯拉罕、以撒、雅各一同坐席;
sed la filoj de la regno estos elĵetitaj en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
惟有本国的子民竟被赶到外边黑暗里去,在那里必要哀哭切齿了。」
Kaj Jesuo diris al la centestro: Iru; kiel vi kredis, tiel estu farite al vi. Kaj lia knabo saniĝis en tiu sama horo.
耶稣对百夫长说:「你回去吧!照你的信心,给你成全了。」那时,他的仆人就好了。
Kaj kiam Jesuo venis en la domon de Petro, li vidis lian bopatrinon kuŝanta, malsana de febro.
耶稣到了彼得家里,见彼得的岳母害热病躺著。
Kaj li tuŝis ŝian manon, kaj la febro forlasis ŝin; kaj ŝi leviĝis kaj servis al li.
耶稣把她的手一摸,热就退了;她就起来服事耶稣。
Kaj kiam vesperiĝis, oni venigis al li multajn demonhavantojn; kaj li elpelis la spiritojn per vorto, kaj sanigis ĉiujn malsanulojn;
到了晚上,有人带著许多被鬼附的来到耶稣跟前,他只用一句话就把鬼都赶出去,并且治好了一切有病的人。
por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome: Li mem prenis niajn malfortaĵojn kaj portis niajn malsanojn.
这是要应验先知以赛亚的话,说:他代替我们的软弱,担当我们的疾病。
Kaj kiam Jesuo vidis ĉirkaŭ si grandan homamason, li ordonis transiri al la alia bordo.
耶稣见许多人围著他,就吩咐渡到那边去。
Kaj venis unu skribisto, kaj diris al li: Majstro, mi vin sekvos, kien ajn vi iros.
有一个文士来,对他说:「夫子,你无论往那里去,我要跟从你。」
Kaj Jesuo diris al li: La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la ĉielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kuŝigi sian kapon.
耶稣说:「狐狸有洞,天空的飞鸟有窝,人子却没有枕头的地方。」
Kaj alia el la disĉiploj diris al li: Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron.
又有一个门徒对耶稣说:「主啊,容我先回去埋葬我的父亲。」
Sed Jesuo diris al li: Sekvu min, kaj lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn.
耶稣说:「任凭死人埋葬他们的死人;你跟从我吧!」
Kaj kiam li eniris en ŝipeton, liaj disĉiploj lin sekvis.
耶稣上了船,门徒跟著他。
Kaj jen okazis granda malsereno sur la maro, tiel ke la ŝipeto estis kovrita de la ondoj; sed li dormadis.
海里忽然起了暴风,甚至船被波浪掩盖;耶稣却睡著了。
Kaj ili venis, kaj vekis lin, dirante: Sinjoro, savu; ni pereas.
门徒来叫醒了他,说:「主啊,救我们,我们丧命啦!」
Kaj li diris al ili: Kial vi estas timemaj, ho malgrandfiduloj? Tiam li leviĝis, kaj admonis la ventojn kaj la maron; kaj fariĝis granda sereno.
耶稣说:「你们这小信的人哪,为什么胆怯呢?」于是起来,斥责风和海,风和海就大大地平静了。
Kaj la homoj miregis, dirante: Kia estas ĉi tiu, ke eĉ la ventoj kaj la maro lin obeas?
众人希奇,说:「这是怎样的人?连风和海也听从他了!」
Kaj kiam li venis al la alia bordo, en la landon de la Gadaranoj, lin renkontis du demonhavantoj, elvenante el inter la tomboj, tre furiozaj, tiel, ke neniu povis preterpasi per tiu vojo.
耶稣既渡到那边去,来到加大拉人的地方,就有两个被鬼附的人从坟茔里出来迎著他,极其凶猛,甚至没有人能从那条路上经过。
Kaj jen ili kriis, dirante: Kio estas inter ni kaj vi, ho Filo de Dio? ĉu vi venis ĉi tien, por turmenti nin antaŭ la tempo?
他们喊著说:「 神的儿子,我们与你有什么相干?时候还没有到,你就上这里来叫我们受苦么?」
Kaj malproksime de ili estis granda grego da porkoj, paŝtiĝantaj tie.
离他们很远,有一大群猪吃食。
Kaj la demonoj petegis lin, dirante: Se vi elpelos nin, forsendu nin en la gregon da porkoj.
鬼就央求耶稣,说:「若把我们赶出去,就打发我们进入猪群吧!」
Kaj li diris al ili: Iru. Kaj elirinte, ili foriris en la porkojn; kaj jen kuris la tuta grego malsupren de la krutaĵo en la maron, kaj pereis en la akvoj.
耶稣说:「去吧!」鬼就出来,进入猪群。全群忽然闯下山崖,投在海里淹死了。
Kaj la paŝtistoj forkuris kaj iris en la urbon, kaj rakontis ĉion, kaj pri la demonhavintoj.
放猪的就逃跑进城,将这一切事和被鬼附的人所遭遇的都告诉人。
Kaj jen la tuta urbo elvenis renkonte al Jesuo; kaj vidinte lin, ili petegis, ke li transiru el iliaj limoj.
合城的人都出来迎见耶稣,既见了就央求他离开他们的境界。