Matthew 6

Gardu vin, ke vi ne faru vian justaĵon antaŭ homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon ĉe via Patro, kiu estas en la ĉielo.
「你们要小心,不可将善事行在人的面前,故意叫他们看见,若是这样,就不能得你们天父的赏赐了。
Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaŭ vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por havi gloron ĉe homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon.
所以,你施舍的时候,不可在你前面吹号,像那假冒为善的人在会堂里和街道上所行的,故意要得人的荣耀。我实在告诉你们,他们已经得了他们的赏赐。
Sed kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra;
你施舍的时候,不要叫左手知道右手所做的,
por ke via almozo estu en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.
要叫你施舍的事行在暗中。你父在暗中察看,必然报答你(有古卷:必在明处报答你)。」
Kaj kiam vi preĝas, ne estu kiel la hipokrituloj; ĉar ili amas preĝi, starante en la sinagogoj kaj ĉe la anguloj de la stratoj, por montri sin al homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon.
「你们祷告的时候,不可像那假冒为善的人,爱站在会堂里和十字路口上祷告,故意叫人看见。我实在告诉你们,他们已经得了他们的赏赐。
Sed vi, kiam vi preĝas, eniru en vian ĉambreton, kaj ŝlosinte vian pordon, preĝu al via Patro, kiu estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.
你祷告的时候,要进你的内屋,关上门,祷告你在暗中的父;你父在暗中察看,必然报答你。
Kaj dum via preĝado ne vante ripetadu, kiel la nacianoj; ĉar ili supozas, ke ili estos aŭskultitaj pro sia multvorteco.
你们祷告,不可像外邦人,用许多重复话,他们以为话多了必蒙垂听。
Ne estu similaj al ili; ĉar via Patro scias, kion vi bezonas, antaŭ ol vi petas de Li.
你们不可效法他们;因为你们没有祈求以先,你们所需用的,你们的父早已知道了。
Vi do preĝu jene: Patro nia, kiu estas en la ĉielo, Via nomo estu sanktigita.
所以,你们祷告要这样说:我们在天上的父:愿人都尊你的名为圣。
Venu Via regno, plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
愿你的国降临;愿你的旨意行在地上,如同行在天上。
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
我们日用的饮食,今日赐给我们。
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
免我们的债,如同我们免了人的债。
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
不叫我们遇见试探;救我们脱离凶恶(或作:脱离恶者)。因为国度、权柄、荣耀,全是你的,直到永远。阿们(有古卷没有因为……阿们等字)!
Ĉar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ĉiela ankaŭ pardonos al vi.
「你们饶恕人的过犯,你们的天父也必饶恕你们的过犯;
Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaŭ ne pardonos viajn kulpojn.
你们不饶恕人的过犯,你们的天父也必不饶恕你们的过犯。」
Kaj kiam vi fastas, ne estu kiel la hipokrituloj, kun malĝoja mieno; ĉar ili malbeligas sian vizaĝon, por ke al homoj ili ŝajnu fasti. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon.
「你们禁食的时候,不可像那假冒为善的人,脸上带著愁容;因为他们把脸弄得难看,故意叫人看出他们是禁食。我实在告诉你们,他们已经得了他们的赏赐。
Sed fastante, vi oleu vian kapon kaj lavu vian vizaĝon;
你禁食的时候,要梳头洗脸,
por ke vi ne al homoj ŝajnu fasti, sed al via Patro en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.
不叫人看出你禁食来,只叫你暗中的父看见;你父在暗中察看,必然报答你。」
Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas;
「不要为自己积儹财宝在地上;地上有虫子咬,能锈坏,也有贼挖窟窿来偷。
sed provizu al vi trezorojn en la ĉielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas;
只要积儹财宝在天上;天上没有虫子咬,不能锈坏,也没有贼挖窟窿来偷。
ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro.
因为你的财宝在那里,你的心也在那里。」
La lampo de la korpo estas la okulo; se do via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estos luma.
「眼睛就是身上的灯。你的眼睛若了亮,全身就光明;
Sed se via okulo estas malbona, via tuta korpo estos malluma. Se do la lumo en vi estas mallumo, kiel densa estas la mallumo!
你的眼睛若昏花,全身就黑暗。你里头的光若黑暗了,那黑暗是何等大呢!」
Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!
「一个人不能事奉两个主;不是恶这个,爱那个,就是重这个,轻那个。你们不能又事奉 神,又事奉玛门(玛门:财利的意思)。」
Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo?
「所以我告诉你们,不要为生命忧虑吃什么,喝什么;为身体忧虑穿什么。生命不胜于饮食么?身体不胜于衣裳么?
Rigardu la birdojn de la ĉielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro ĉiela ilin nutras. Ĉu vi ne multe pli valoras ol ili?
你们看那天上的飞鸟,也不种,也不收,也不积蓄在仓里,你们的天父尚且养活牠。你们不比飞鸟贵重得多吗?
Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?
你们那一个能用思虑使寿数多加一刻呢(或作:使身量多加一肘呢)?
Kaj kial vi zorgas pri vestaĵo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas;
何必为衣裳忧虑呢?你想野地里的百合花怎么长起来;它也不劳苦,也不纺线。
tamen mi diras al vi, ke eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el ĉi tiuj.
然而我告诉你们,就是所罗门极荣华的时候,他所穿戴的,还不如这花一朵呢!
Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu ekzistas hodiaŭ, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj?
你们这小信的人哪!野地里的草今天还在,明天就丢在炉里, 神还给它这样的妆饰,何况你们呢!
Tial ne zorgu, dirante: Kion ni manĝu? aŭ: Kion ni trinku? aŭ: Kion ni surmetu?
所以,不要忧虑说:吃什么?喝什么?穿什么?
Ĉar pri ĉio tio serĉas la nacianoj; ĉar via Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion.
这都是外邦人所求的,你们需用的这一切东西,你们的天父是知道的。
Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi.
你们要先求他的国和他的义,这些东西都要加给你们了。
Tial ne zorgu pri la morgaŭa tago, ĉar la morgaŭa tago zorgos pri si mem. Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono.
所以,不要为明天忧虑,因为明天自有明天的忧虑;一天的难处一天当就够了。」