Matthew 28

Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon.
安息日将尽,七日的头一日,天快亮的时候,抹大拉的马利亚和那个马利亚来看坟墓。
Kaj jen okazis granda tertremo; ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris el la ĉielo, kaj venis kaj derulis la ŝtonon, kaj sidiĝis sur ĝi.
忽然,地大震动;因为有主的使者从天上下来,把石头滚开,坐在上面。
Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestaĵo estis blanka, kiel neĝo;
他的像貌如同闪电,衣服洁白如雪。
kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj fariĝis kiel malvivuloj.
看守的人就因他吓得浑身乱战,甚至和死人一样。
Kaj la anĝelo responde diris al la virinoj: Ne timu; ĉar mi scias, ke vi serĉas Jesuon, la krucumitan.
天使对妇女说:不要害怕!我知道你们是寻找那钉十字架的耶稣。
Li ne estas ĉi tie; ĉar li leviĝis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis.
他不在这里,照他所说的,已经复活了。你们来看安放主的地方。
Kaj iru rapide, kaj diru al liaj disĉiploj: Li leviĝis el la mortintoj, kaj jen li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi sciigis al vi.
快去告诉他的门徒,说他从死里复活了,并且在你们以先往加利利去,在那里你们要见他。看哪,我已经告诉你们了。
Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda ĝojo, kaj kuris, por sciigi al liaj disĉiploj.
妇女们就急忙离开坟墓,又害怕,又大大的欢喜,跑去要报给他的门徒。
Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante: Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorkliniĝis al li.
忽然,耶稣遇见他们,说:愿你们平安!他们就上前抱住他的脚拜他。
Tiam Jesuo diris al ili: Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.
耶稣对他们说:不要害怕!你们去告诉我的弟兄,叫他们往加利利去,在那里必见我。
Kaj dum ili iris, iuj el la gardistoj venis en la urbon, kaj rakontis al la ĉefpastroj ĉiujn okazintaĵojn.
她们去的时候,看守的兵有几个进城去,将所经历的事都报给祭司长。
Kaj kunveninte kun la pliaĝuloj, ili konsiliĝis kune, kaj ili donis al la soldatoj multe da mono,
祭司长和长老聚集商议,就拿许多银钱给兵丁,说:
dirante: Diru: Liaj disĉiploj venis nokte, kaj forŝtelis lin, dum ni dormis.
你们要这样说:夜间我们睡觉的时候,他的门徒来,把他偷去了。
Kaj se la provincestro tion aŭdos, ni konvinkos lin, kaj liberigos vin de ĉia zorgo.
倘若这话被巡抚听见,有我们劝他,保你们无事。
Kaj ili prenis la monon, kaj faris, kiel ili estis instruitaj; kaj tiu diro disvastiĝis inter la Judoj ĝis hodiaŭ.
兵丁受了银钱,就照所嘱咐他们的去行。这话就传说在犹太人中间,直到今日。
Sed la dek unu disĉiploj iris en Galileon, sur la monton, kiun Jesuo jam difinis al ili.
十一个门徒往加利利去,到了耶稣约定的山上。
Kaj kiam ili vidis lin, ili adorkliniĝis al li; sed kelkaj dubis.
他们见了耶稣就拜他,然而还有人疑惑。
Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili: Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero.
耶稣进前来,对他们说:天上地下所有的权柄都赐给我了。
Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito;
所以,你们要去,使万民作我的门徒,奉父、子、圣灵的名给他们施洗(或作:给他们施洗,归于父、子、圣灵的名)。
instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.
凡我所吩咐你们的,都教训他们遵守,我就常与你们同在,直到世界的末了。