Tiam plenumiĝis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome: Kaj ili prenis la tridek arĝentajn monerojn, taksoprezon de tiu, kiu estis taksita, kiujn iuj el la filoj de Izrael taksis;
Kaj dum li sidis sur la tribunala seĝo, lia edzino sendis al li, por diri: Nenion havu kun tiu justulo, ĉar mi suferis multe hodiaŭ en sonĝo kaŭze de li.
Tial Pilato, vidante, ke neniel prosperas al li, sed ke kontraŭe tumulto leviĝas, prenis akvon kaj lavis siajn manojn antaŭ la homamaso, dirante: Mi estas senkulpa pri la sango de tiu justulo: vi zorgu pri ĝi.
Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaŭ li, kaj mokis lin, dirante: Saluton, Reĝo de la Judoj!
Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantaĵojn, tre timis, dirante: Vere ĉi tiu estis Filo de Dio.
Ordonu do, ke oni gardu la tombon ĝis la tria tago, por ke liaj disĉiploj ne venu kaj ne forŝtelu lin kaj ne diru al la popolo: Li releviĝis el la mortintoj; kaj la lasta trompo estus pli malbona, ol la unua.