Matthew 19

Kaj kiam Jesuo finis ĉi tiujn parolojn, li foriris el Galileo, kaj venis en la limojn de Judujo trans Jordan;
耶稣说完了这些话,就离开加利利,来到犹太的境界约旦河外。
kaj grandaj homamasoj lin sekvis, kaj li sanigis ilin tie.
有许多人跟著他,他就在那里把他们的病人治好了。
Kaj venis al li Fariseoj, provante lin, kaj dirante: Ĉu estas permesate forsendi sian edzinon pro ĉia kaŭzo?
有法利赛人来试探耶稣,说:人无论什么缘故都可以休妻么?
Kaj responde li diris: Ĉu vi ne legis, ke en la komenco la Kreinto faris ilin vira kaj virina,
耶稣回答说:那起初造人的,是造男造女,
kaj diris: Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino; kaj ili estos unu karno?
并且说:因此,人要离开父母,与妻子连合,二人成为一体。这经你们没有念过吗?
Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.
既然如此,夫妻不再是两个人,乃是一体的了。所以, 神配合的,人不可分开。
Ili diris al li: Kial do Moseo ordonis doni eksedzigan leteron, kaj forsendi ŝin?
法利赛人说:这样,摩西为什么吩咐给妻子休书,就可以休她呢?
Li diris al ili: Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la komenco.
耶稣说:摩西因为你们的心硬,所以许你们休妻,但起初并不是这样。
Sed mi diras al vi: Kiu forsendos sian edzinon krom pro malĉasteco, kaj edziĝos kun alia, tiu adultas; kaj kiu edziĝas kun la forsenditino, tiu adultas.
我告诉你们,凡休妻另娶的,若不是为淫乱的缘故,就是犯奸淫了;有人娶那被休的妇人,也是犯奸淫了。
La disĉiploj diris al li: Se tia estas la rilato de viro al virino, ne estas oportune edziĝi.
门徒对耶稣说:人和妻子既是这样,倒不如不娶。
Sed li diris al ili: Ne ĉiuj homoj akceptas ĉi tiun diron, sed nur tiuj, al kiuj tio estas donita.
耶稣说:这话不是人都能领受的,惟独赐给谁,谁才能领受。
Ĉar estas eŭnukoj, kiuj estas naskitaj tiaj el la patrina ventro; kaj estas eŭnukoj, kiuj estis eŭnukigitaj de homoj; kaj estas eŭnukoj, kiuj eŭnukigis sin pro la regno de la ĉielo. Kiu povas tion akcepti, tiu akceptu.
因为有生来是阉人,也有被人阉的,并有为天国的缘故自阉的。这话谁能领受就可以领受。
Tiam oni venigis al li infanojn, por ke li metu la manojn sur ilin kaj preĝu; kaj la disĉiploj admonis ilin.
那时,有人带著小孩子来见耶稣,要耶稣给他们按手祷告,门徒就责备那些人。
Sed Jesuo diris: Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin, veni al mi; ĉar el tiaj estas la regno de la ĉielo.
耶稣说:让小孩子到我这里来,不要禁止他们;因为在天国的,正是这样的人。
Kaj metinte la manojn sur ilin, li foriris de tie.
耶稣给他们按手,就离开那地方去了。
Kaj jen unu viro, veninte al li, diris: Majstro, kian bonon mi faru, por ke mi ricevu eternan vivon?
有一个人来见耶稣,说:夫子(有古卷:良善的夫子),我该做什么善事才能得永生?
Li diris al li: Kial vi min demandas pri bono? Ekzistas Unu, kiu estas bona; sed se vi deziras eniri en la vivon, observu la ordonojn.
耶稣对他说:你为什么以善事问我呢?只有一位是善的(有古卷:你为什么称我是良善的?除了 神以外,没有一个良善的)。你若要进入永生,就当遵守诫命。
Li diris al li: Kiujn? Kaj Jesuo diris: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston;
他说:什么诫命?耶稣说:就是不可杀人;不可奸淫;不可偷盗;不可作假见证;
Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
当孝敬父母,又当爱人如己。
La junulo diris al li: Ĉion tion mi observis; kio ankoraŭ mankas al mi?
那少年人说:这一切我都遵守了,还缺少什么呢?
Jesuo diris al li: Se vi deziras esti perfekta, iru, vendu viajn posedaĵojn, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.
耶稣说:你若愿意作完全人,可去变卖你所有的,分给穷人,就必有财宝在天上;你还要来跟从我。
Sed aŭdinte tiun diron, la junulo foriris malĝoja, ĉar li havis multajn posedaĵojn.
那少年人听见这话,就忧忧愁愁的走了,因为他的产业很多。
Kaj Jesuo diris al siaj disĉiploj: Vere mi diras al vi: Malfacile riĉulo eniros en la regnon de la ĉielo.
耶稣对门徒说:我实在告诉你们,财主进天国是难的。
Kaj cetere mi diras al vi: Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.
我又告诉你们,骆驼穿过针的眼,比财主进 神的国还容易呢!
Kiam la disĉiploj tion aŭdis, ili forte miregis, dirante: Kiu do povas esti savita?
门徒听见这话,就希奇得很,说:这样谁能得救呢?
Kaj Jesuo, rigardante ilin, diris al ili: Ĉe homoj tio estas neebla, sed ĉe Dio ĉio estas ebla.
耶稣看著他们,说:在人这是不能的,在 神凡事都能。
Tiam Petro responde diris al li: Jen ni ĉion forlasis, kaj vin sekvis; kion do ni havos?
彼得就对他说:看哪,我们已经撇下所有的跟从你,将来我们要得什么呢?
Jesuo diris al ili: Vere mi diras al vi, ke vi, kiuj min sekvis, en la renaskado, kiam la Filo de homo sidos sur la trono de sia gloro, vi ankaŭ sidos sur dek du tronoj, juĝante la dek du tribojn de Izrael.
耶稣说:我实在告诉你们,你们这跟从我的人,到复兴的时候,人子坐在他荣耀的宝座上,你们也要坐在十二个宝座上,审判以色列十二个支派。
Kaj ĉiu, kiu forlasis domojn aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patron aŭ patrinon aŭ infanojn aŭ kampojn pro mia nomo, ricevos multoble kaj heredos eternan vivon.
凡为我的名撇下房屋,或是弟兄、姊妹、父亲、母亲、(有古卷在此有:妻子)儿女、田地的,必要得著百倍,并且承受永生。
Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.
然而,有许多在前的,将要在后;在后的,将要在前。