Matthew 15

Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skribistoj, dirante:
那时,有法利赛人和文士从耶路撒冷来见耶稣,说:
Kial viaj disĉiploj transpaŝas la tradicion de la antaŭuloj? ĉar ili ne lavas siajn manojn, kiam ili manĝas panon.
你的门徒为什么犯古人的遗传呢?因为吃饭的时候,他们不洗手。
Kaj li responde diris al ili: Kial vi ankaŭ transpaŝas la ordonon de Dio per via tradicio?
耶稣回答说:你们为什么因著你们的遗传犯 神的诫命呢?
Ĉar Dio diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu.
 神说:当孝敬父母;又说:咒骂父母的,必治死他。
Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aŭ al sia patrino: Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi,
你们倒说:无论何人对父母说:我所当奉给你的已经作了供献,
tiu ne devas respekti sian patron aŭ sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio.
他就可以不孝敬父母。这就是你们借著遗传,废了 神的诫命。
Ho hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi, dirante:
假冒为善的人哪,以赛亚指著你们说的预言是不错的。他说:
Ĉi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi.
这百姓用嘴唇尊敬我,心却远离我;
Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.
他们将人的吩咐当作道理教导人,所以拜我也是枉然。
Kaj alvokinte al si la homamason, li diris al ili: Aŭskultu kaj komprenu:
耶稣就叫了众人来,对他们说:你们要听,也要明白。
Ne tio, kio eniras en la buŝon, profanas la homon; sed kio eliras el la buŝo, tio profanas la homon.
入口的不能污秽人,出口的乃能污秽人。
Tiam veninte, la disĉiploj diris al li: Ĉu vi scias, ke la Fariseoj ofendiĝis, kiam ili aŭdis tiun diron?
当时,门徒进前来对他说:法利赛人听见这话,不服(原文是跌倒),你知道吗?
Sed li responde diris: Ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita.
耶稣回答说:凡栽种的物,若不是我天父栽种的,必要拔出来。
Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon.
任凭他们吧!他们是瞎眼领路的;若是瞎子领瞎子,两个人都要掉在坑里。
Kaj Petro responde diris al li: Klarigu al ni tiun parabolon.
彼得对耶稣说:请将这比喻讲给我们听。
Kaj li diris: Ĉu vi ankaŭ estas eĉ ankoraŭ sen kompreno?
耶稣说:你们到如今还不明白吗?
Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta en la buŝon, pasas en la ventron kaj estas elĵetata en apartan lokon?
岂不知凡入口的,是运到肚子里,又落在茅厕里吗?
Sed tio, kio eliras el la buŝo, elvenas el la koro, kaj profanas la homon.
惟独出口的,是从心里发出来的,这才污秽人。
Ĉar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, falsatestoj, blasfemoj:
因为从心里发出来的,有恶念、凶杀、奸淫、苟合、偷盗、妄证、谤讟。
jen tio, kio profanas la homon, sed manĝi kun manoj nelavitaj ne profanas la homon.
这都是污秽人的;至于不洗手吃饭,那却不污秽人。
Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro kaj Cidon.
耶稣离开那里,退到泰尔、西顿的境内去。
Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante: Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono.
有一个迦南妇人,从那地方出来,喊著说:主啊,大卫的子孙,可怜我!我女儿被鬼附得甚苦。
Sed li ne respondis al ŝi eĉ unu vorton. Kaj alveninte, liaj disĉiploj petis lin, dirante: Forsendu ŝin, ĉar ŝi krias post ni.
耶稣却一言不答。门徒进前来,求他说:这妇人在我们后头喊叫,请打发他走吧。
Kaj li responde diris: Mi ne estas sendita, krom al la perditaj ŝafoj el la domo de Izrael.
耶稣说:我奉差遣不过是到以色列家迷失的羊那里去。
Sed ŝi venis kaj adorkliniĝis al li, dirante: Sinjoro, helpu min.
那妇人来拜他,说:主啊,帮助我!
Sed li responde diris: Ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj.
他回答说:不好拿儿女的饼丢给狗吃。
Sed ŝi diris: Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj manĝas el la panpecetoj, kiuj falas de la tablo de iliaj sinjoroj.
妇人说:主啊,不错;但是狗也吃牠主人桌子上掉下来的碎渣儿。
Tiam responde Jesuo diris al ŝi: Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi volas. Kaj ŝia filino estis sanigita de post tiu horo.
耶稣说:妇人,你的信心是大的!照你所要的,给你成全了吧。从那时候,她女儿就好了。
Kaj transirinte de tie, Jesuo venis apud la maron de Galileo; kaj suprenirinte sur la monton, li sidiĝis tie.
耶稣离开那地方,来到靠近加利利的海边,就上山坐下。
Kaj alvenis al li grandaj homamasoj, havante kun si homojn lamajn, blindajn, mutajn, kriplajn, kun multaj aliaj, kaj metis ilin apud liajn piedojn; kaj li sanigis ilin;
有许多人到他那里,带著瘸子、瞎子、哑巴、有残疾的,和好些别的病人,都放在他脚前;他就治好了他们。
tiel ke la homamaso miris, vidante mutulojn parolantaj, kriplulojn sanaj, kaj lamulojn piedirantaj, kaj blindulojn vidantaj; kaj ili gloris la Dion de Izrael.
甚至众人都希奇;因为看见哑巴说话,残疾的痊癒,瘸子行走,瞎子看见,他们就归荣耀给以色列的 神。
Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn disĉiplojn, diris: Mi kortuŝiĝas pro la homamaso, ĉar jam tri tagojn ili restas ĉe mi, kaj nenion havas manĝi; kaj mi ne volas forsendi ilin fastantaj, por ke ili ne laciĝu sur la vojo.
耶稣叫门徒来,说:我怜悯这众人,因为他们同我在这里已经三天,也没有吃的了。我不愿意叫他们饿著回去,恐怕在路上困乏。
Kaj la disĉiploj diris al li: De kie ni povas ricevi en la dezerto tiom da panoj, por satigi tiom da homoj?
门徒说:我们在这野地,那里有这么多的饼叫这许多人吃饱呢?
Kaj Jesuo diris al ili: Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris: Sep, kaj kelkajn malgrandajn fiŝojn.
耶稣说:你们有多少饼?他们说:有七个,还有几条小鱼。
Kaj li ordonis al la homamaso sidiĝi sur la tero;
他就吩咐众人坐在地上,
kaj li prenis la sep panojn kaj la fiŝojn; kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj.
拿著这七个饼和几条鱼,祝谢了,擘开,递给门徒;门徒又递给众人。
Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn plenajn.
众人都吃,并且吃饱了,收拾剩下的零碎,装满了七个筐子。
Kaj la manĝantoj estis kvar mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.
吃的人,除了妇女孩子,共有四千。
Kaj forsendinte la homamasojn, li eniris en la ŝipeton, kaj venis en la regionojn de Magadan.
耶稣叫众人散去,就上船,来到马加丹的境界。