Matthew 13

En tiu tago Jesuo eliris el la domo kaj sidiĝis apud la maro.
当那一天,耶稣从房子里出来,坐在海边。
Kaj kolektiĝis al li grandaj homamasoj, tiel ke li eniris en ŝipeton, kaj sidis; kaj la tuta homamaso staris sur la marbordo.
有许多人到他那里聚集,他只得上船坐下,众人都站在岸上。
Kaj li multe parolis al ili per paraboloj, dirante: Jen semisto eliris, por semi;
他用比喻对他们讲许多道理,说:有一个撒种的出去撒种;
kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin;
撒的时候,有落在路旁的,飞鸟来吃尽了;
kaj aliaj falis sur ŝtonajn lokojn, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero;
有落在土浅石头地上的,土既不深,发苗最快,
kaj kiam la suno leviĝis, ili brulsekiĝis, kaj ĉar ili ne havis radikon, ili forvelkis.
日头出来一晒,因为没有根,就枯干了;
Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin;
有落在荆棘里的,荆棘长起来,把它挤住了;
kaj aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.
又有落在好土里的,就结实,有一百倍的,有六十倍的,有三十倍的。
Kiu havas orelojn, tiu aŭdu.
有耳可听的,就应当听!
Kaj la disĉiploj venis, kaj diris al li: Kial vi parolas al ili per paraboloj?
门徒进前来,问耶稣说:对众人讲话,为什么用比喻呢?
Kaj li respondis kaj diris al ili: Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la ĉielo, sed al ili ne estas donite.
耶稣回答说:因为天国的奥祕只叫你们知道,不叫他们知道。
Ĉar kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos prenita eĉ tio, kion li havas.
凡有的,还要加给他,叫他有余;凡没有的,连他所有的,也要夺去。
Tial mi parolas al ili per paraboloj; ĉar vidante, ili ne rimarkas, kaj aŭdante, ili ne aŭdas nek komprenas.
所以我用比喻对他们讲,是因他们看也看不见,听也听不见,也不明白。
Kaj por ili plenumiĝis tiu profetaĵo de Jesaja, kiu diras: Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;
在他们身上,正应了以赛亚的预言,说:你们听是要听见,却不明白;看是要看见,却不晓得;
Ĉar la koro de tiu popolo grasiĝis, Kaj iliaj oreloj aŭdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis; Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj ne aŭdu per siaj oreloj, Kaj ne komprenu per sia koro, Kaj ne rekonvertiĝu, Kaj ke Mi ne sanigu ilin.
因为这百姓油蒙了心,耳朵发沉,眼睛闭著,恐怕眼睛看见,耳朵听见,心里明白,回转过来,我就医治他们。
Sed feliĉaj estas viaj okuloj, ĉar ili vidas; kaj viaj oreloj, ĉar ili aŭdas.
但你们的眼睛是有福的,因为看见了;你们的耳朵也是有福的,因为听见了。
Vere mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj justuloj deziris vidi tion, kion vi vidas, sed ili ne vidis; kaj aŭdi tion, kion vi aŭdas, sed ili ne aŭdis.
我实在告诉你们,从前有许多先知和义人要看你们所看的,却没有看见,要听你们所听的,却没有听见。
Vi do aŭdu la parabolon de la semisto.
所以,你们当听这撒种的比喻。
Kiam iu aŭdas la vorton de la regno kaj ne komprenas ĝin, tiam venas la malbonulo, kaj forprenas tion, kio estas semita en lia koro. Ĉi tiu estas la ricevinta semon apud la vojo.
凡听见天国道理不明白的,那恶者就来,把所撒在他心里的夺了去;这就是撒在路旁的了。
Kaj tiu, kiu ricevis semon sur la ŝtonaj lokoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin;
撒在石头地上的,就是人听了道,当下欢喜领受,
sed li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj li falpuŝiĝas.
只因心里没有根,不过是暂时的,及至为道遭了患难,或是受了逼迫,立刻就跌倒了。
Kaj kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo sufokas la vorton, kaj li fariĝas senfrukta.
撒在荆棘里的,就是人听了道,后来有世上的思虑、钱财的迷惑把道挤住了,不能结实。
Kaj kiu ricevis semon sur la bona tero, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj komprenas ĝin; kaj tiu ja portas frukton, kaj donas, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.
撒在好地上的,就是人听道明白了,后来结实,有一百倍的,有六十倍的,有三十倍的。
Alian parabolon li proponis al ili, dirante: La regno de la ĉielo similas al homo, kiu semis bonan semon en sia kampo;
耶稣又设个比喻对他们说:天国好像人撒好种在田里,
sed dum homoj dormis, lia malamiko venis kaj semis lolon meze de la tritiko, kaj foriris.
及至人睡觉的时候,有仇敌来,将稗子撒在麦子里就走了。
Kaj kiam la trunketo kreskis kaj donis frukton, tiam aperis ankaŭ la lolo.
到长苗吐穗的时候,稗子也显出来。
Kaj la sklavoj de la dommastro venis, kaj diris al li: Sinjoro, ĉu vi ne semis bonan semon en via kampo? De kie do ĝi havas lolon?
田主的仆人来告诉他说:主啊,你不是撒好种在田里吗?从那里来的稗子呢?
Kaj li diris al ili: Iu malamiko faris tion. Kaj la sklavoj diris al li: Ĉu vi do volas, ke ni iru kaj kolektu ĝin?
主人说:这是仇敌做的。仆人说:你要我们去薅出来吗?
Sed li diris: Ne; por ke, kolektante la lolon, vi ne elradikigu ankaŭ la tritikon.
主人说:不必,恐怕薅稗子,连麦子也拔出来。
Lasu al ambaŭ kreski kune ĝis la rikolto; kaj en la tempo de la rikolto mi diros al la rikoltistoj: Kolektu unue la lolon, kaj ligu ĝin en faskojn, por bruligi ĝin; sed kolektu la tritikon en mian grenejon.
容这两样一齐长,等著收割。当收割的时候,我要对收割的人说,先将稗子薅出来,捆成捆,留著烧;惟有麦子要收在仓里。
Alian parabolon li proponis al ili, dirante: La regno de la ĉielo similas al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj semis en sia kampo;
他又设个比喻对他们说:天国好像一粒芥菜种,有人拿去种在田里。
ĝi vere estas pli malgranda ol ĉiuj semoj, sed kreskinte, ĝi estas pli granda ol la legomoj, kaj fariĝas arbo, tiel ke venas la birdoj de la ĉielo kaj loĝas en ĝiaj branĉoj.
这原是百种里最小的,等到长起来,却比各样的菜都大,且成了树,天上的飞鸟来宿在它的枝上。
Alian parabolon li parolis al ili: La regno de la ĉielo similas al fermentaĵo, kiun virino prenis kaj kaŝis en tri mezurojn da faruno, ĝis la tuto fermentis.
他又对他们讲个比喻说:天国好像面酵,有妇人拿来,藏在三斗面里,直等全团都发起来。
Ĉion tion parolis Jesuo per paraboloj al la homamasoj, kaj sen parabolo li parolis nenion al ili;
这都是耶稣用比喻对众人说的话;若不用比喻,就不对他们说什么。
por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto, nome: Mi malfermos per sentenco mian buŝon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.
这是要应验先知的话,说:我要开口用比喻,把创世以来所隐藏的事发明出来。
Tiam forsendinte la homamasojn, li venis en la domon; kaj liaj disĉiploj venis al li, dirante: Klarigu al ni la parabolon pri la lolo de la kampo.
当下,耶稣离开众人,进了房子。他的门徒进前来,说:请把田间稗子的比喻讲给我们听。
Kaj responde li diris: Tiu, kiu semas la bonan semon, estas la Filo de homo;
他回答说:那撒好种的就是人子;
kaj la kampo estas la mondo; kaj la bonaj semoj estas la filoj de la regno; kaj la lolo estas la filoj de la malbonulo;
田地就是世界;好种就是天国之子;稗子就是那恶者之子;
kaj la malamiko, kiu ilin semis, estas la diablo; kaj la rikolto estas la fino de la mondaĝo; kaj la rikoltistoj estas anĝeloj.
撒稗子的仇敌就是魔鬼;收割的时候就是世界的末了;收割的人就是天使。
Kiel do la lolo estas kolektita kaj bruligita per fajro, tiel estos ĉe la fino de la mondaĝo.
将稗子薅出来用火焚烧,世界的末了也要如此。
La Filo de homo elsendos siajn anĝelojn, kaj ili kolektos el lia regno ĉiun falpuŝilon, kaj ĉiujn, kiuj faras maljustecon,
人子要差遣使者,把一切叫人跌倒的和作恶的,从他国里挑出来,
kaj ĵetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
丢在火炉里;在那里必要哀哭切齿了。
Tiam la justuloj brilos kiel la suno en la regno de sia Patro. Kiu havas orelojn, tiu aŭdu.
那时,义人在他们父的国里,要发出光来,像太阳一样。有耳可听的,就应当听!
La regno de la ĉielo similas al kaŝita en kampo trezoro, kiun viro trovis kaj kaŝis, kaj pro ĝojo li iras kaj vendas ĉion, kion li posedas, kaj aĉetas tiun kampon.
天国好像宝贝藏在地里,人遇见了就把它藏起来,欢欢喜喜的去变卖一切所有的,买这块地。
Cetere, la regno de la ĉielo similas al komercisto, serĉanta belajn perlojn;
天国又好像买卖人寻找好珠子,
kaj trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis ĉion, kion li posedis, kaj aĉetis ĝin.
遇见一颗重价的珠子,就去变卖他一切所有的,买了这颗珠子。
Plue, la regno de la ĉielo similas al reto, kiu estis ĵetita en la maron kaj kolektis el ĉiu speco,
天国又好像网撒在海里,聚拢各样水族,
kaj kiun, kiam ĝi pleniĝis, oni suprentiris al la marbordo; kaj sidiĝinte, ili kolektis la bonajn en ujojn, sed la malbonajn ili ĵetis eksteren.
网既满了,人就拉上岸来,坐下,拣好的收在器具里,将不好的丢弃了。
Tiel estos en la fino de la mondaĝo: la anĝeloj eliros, kaj apartigos la malbonulojn el inter la justuloj,
世界的末了也要这样。天使要出来,从义人中把恶人分别出来,
kaj ĵetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
丢在火炉里;在那里必要哀哭切齿了。
Ĉu vi komprenis ĉion tion? Ili diris al li: Jes.
耶稣说:这一切的话你们都明白了吗?他们说:我们明白了。
Kaj li diris al ili: Tial ĉiu skribisto, disĉipligita en la regnon de la ĉielo, similas al dommastro, kiu elportas el sia trezorejo objektojn novajn kaj malnovajn.
他说:凡文士受教作天国的门徒,就像一个家主从他库里拿出新旧的东西来。
Kaj kiam Jesuo finis tiujn parabolojn, li foriris de tie.
耶稣说完了这些比喻,就离开那里,
Kaj veninte en sian patrujon, li instruis ilin en ilia sinagogo, tiel ke ili miris, kaj diris: De kie ĉi tiu viro havas tian saĝecon kaj la potencaĵojn?
来到自己的家乡,在会堂里教训人,甚至他们都希奇,说:这人从那里有这等智慧和异能呢?
Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de la ĉarpentisto? ĉu lia patrino ne estas nomata Maria? kaj liaj fratoj Jakobo kaj Joses kaj Simon kaj Judas?
这不是木匠的儿子吗?他母亲不是叫马利亚吗?他弟兄们不是叫雅各、约西(有古卷:约瑟)、西门、犹大吗?
Kaj ĉu liaj fratinoj ne estas ĉiuj ĉe ni? De kie do li ĉion tion havas?
他妹妹们不是都在我们这里吗?这人从那里有这一切的事呢?
Kaj ili ofendiĝis pro li. Sed Jesuo diris al ili: Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj en sia domo.
他们就厌弃他(厌弃他:原文是因他跌倒)。耶稣对他们说:大凡先知,除了本地本家之外,没有不被人尊敬的。
Kaj pro ilia nekredemo li faris tie ne multajn potencaĵojn.
耶稣因为他们不信,就在那里不多行异能了。