Matthew 11

Kaj kiam Jesuo finis siajn ordonojn al siaj dek du disĉiploj, li foriris de tie, por instrui kaj prediki en iliaj urboj.
耶稣吩咐完了十二个门徒,就离开那里,往各城去传道,教训人。
Kaj kiam Johano aŭdis en la malliberejo pri la faroj de Kristo, li sendis per siaj disĉiploj,
约翰在监里听见基督所作的事,就打发两个门徒去,
por diri al li: Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian?
问他说:那将要来的是你吗?还是我们等候别人呢?
Kaj Jesuo responde diris al ili: Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi aŭdas kaj vidas:
耶稣回答说:你们去,把所听见,所看见的事告诉约翰。
blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj aŭdas, kaj mortintoj leviĝas, kaj al malriĉuloj evangelio estas predikata.
就是瞎子看见,瘸子行走,长大痲疯的洁净,聋子听见,死人复活,穷人有福音传给他们。
Kaj feliĉa estas ĉiu, kiu ne falpuŝiĝas pro mi.
凡不因我跌倒的就有福了!
Kaj kiam ili foriris, Jesuo komencis paroli al la homamasoj pri Johano: Kion vi eliris en la dezerton por rigardi? ĉu junkon skuatan de la vento?
他们走的时候,耶稣就对众人讲论约翰说:你们从前出到旷野是要看什么呢?要看风吹动的芦苇么?
Sed kion vi eliris por vidi? ĉu homon mole vestitan? Jen tiuj, kiuj portas molajn vestojn, troviĝas en domoj de reĝoj.
你们出去到底是要看什么?要看穿细软衣服的人么?那穿细软衣服的人是在王宫里。
Sed kion vi eliris por vidi? ĉu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton.
你们出去究竟是为什么?是要看先知么?我告诉你们,是的,他比先知大多了。
Ĉar li estas tiu, pri kiu estas skribite: Jen Mi sendos Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo, Kaj li preparos antaŭ vi vian vojon.
经上记著说:我要差遣我的使者在你前面预备道路,所说的就是这个人。
Vere mi diras al vi: Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano, la Baptisto; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de la ĉielo, estas pli granda ol li.
我实在告诉你们,凡妇人所生的,没有一个兴起来大过施洗约翰的;然而天国里最小的比他还大。
Kaj de post la tagoj de Johano, la Baptisto, ĝis nun, la regno de la ĉielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas ĝin.
从施洗约翰的时候到如今,天国是努力进入的,努力的人就得著了。
Ĉar ĉiuj profetoj kaj la leĝo profetis ĝis Johano.
因为众先知和律法说预言,到约翰为止。
Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estas Elija, kiu estis venonta.
你们若肯领受,这人就是那应当来的以利亚。
Kiu havas orelon por aŭdi, tiu aŭdu.
有耳可听的,就应当听!
Sed al kio mi komparu ĉi tiun generacion? Ĝi similas al infanoj, kiuj sidas sur la placoj, kaj vokas al la ceteraj,
我可用什么比这世代呢?好像孩童坐在街市上招呼同伴,说:
dirante: Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris.
我们向你们吹笛,你们不跳舞;我们向你们举哀,你们不捶胸。
Ĉar venis Johano, nek manĝante nek trinkante, kaj ili diras: Li havas demonon.
约翰来了,也不吃也不喝,人就说他是被鬼附著的;
La Filo de homo venis, manĝante kaj trinkante, kaj ili diras: Jen manĝegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la saĝeco estas pravigita de siaj faroj.
人子来了,也吃也喝,人又说他是贪食好酒的人,是税吏和罪人的朋友。但智慧之子总以智慧为是(有古卷:但智慧在行为上就显为是)。
Tiam li komenci riproĉi la urbojn, en kiuj estis faritaj la plej multaj el liaj potencaj faroj; ĉar ili ne pentis.
耶稣在诸城中行了许多异能,那些城的人终不悔改,就在那时候责备他们,说:
Ve al vi, Ĥorazin! Ve al vi, Betsaida! Ĉar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, antaŭ longe ili jam pentus en sakaĵo kaj cindro.
哥拉汛哪,你有祸了!伯赛大啊,你有祸了!因为在你们中间所行的异能,若行在泰尔、西顿,他们早已披麻蒙灰悔改了。
Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la tago de juĝado, ol por vi.
但我告诉你们,当审判的日子,泰尔、西顿所受的,比你们还容易受呢!
Kaj vi, Kapernaum! ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi malsupreniĝos ĝis Hades; ĉar se en Sodom estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, ĝi restus ĝis hodiaŭ.
迦百农啊,你已经升到天上(或作:你将要升到天上吗),将来必坠落阴间;因为在你那里所行的异能,若行在所多玛,它还可以存到今日。
Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por la lando de Sodom en la tago de juĝado, ol por vi.
但我告诉你们,当审判的日子,所多玛所受的,比你还容易受呢!
En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ke tion Vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj;
那时,耶稣说:父啊,天地的主,我感谢你!因为你将这些事向聪明通达人就藏起来,向婴孩就显出来。
jes, Patro, ĉar tiel estis bone antaŭ Vi.
父啊,是的,因为你的美意本是如此。
Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin.
一切所有的,都是我父交付我的;除了父,没有人知道子;除了子和子所愿意指示的,没有人知道父。
Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos.
凡劳苦担重担的人可以到我这里来,我就使你们得安息。
Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj.
我心里柔和谦卑,你们当负我的轭,学我的样式;这样,你们心里就必得享安息。
Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza.
因为我的轭是容易的,我的担子是轻省的。