Matthew 1

La genealogia registro de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham.
亚伯拉罕的后裔,大卫的子孙(后裔子孙原文都作儿子下同),耶稣基督的家谱:
Al Abraham naskiĝis Isaak, kaj al Isaak naskiĝis Jakob, kaj al Jakob naskiĝis Jehuda kaj liaj fratoj,
亚伯拉罕生以撒;以撒生雅各;雅各生犹大和他的弟兄;
kaj al Jehuda naskiĝis Perec kaj Zeraĥ el Tamar, kaj al Perec naskiĝis Ĥecron, kaj al Ĥecron naskiĝis Ram,
犹大从她玛氏生法勒斯和谢拉;法勒斯生希斯崙;希斯崙生亚兰;
kaj al Ram naskiĝis Aminadab, kaj al Aminadab naskiĝis Naĥŝon, kaj al Naĥŝon naskiĝis Salma,
亚兰生亚米拿达;亚米拿达生拿顺;拿顺生撒门;
kaj al Salma naskiĝis Boaz el Raĥab, kaj al Boaz naskiĝis Obed el Rut, kaj al Obed naskiĝis Jiŝaj,
撒门从喇合氏生波阿斯;波阿斯从路得氏生俄备得;俄备得生耶西;
kaj al Jiŝaj naskiĝis David, la reĝo. Kaj al David naskiĝis Salomono el la edzino de Urija,
耶西生大卫王。大卫从乌利亚的妻子生所罗门;
kaj al Salomono naskiĝis Reĥabeam, kaj al Reĥabeam naskiĝis Abija, kaj al Abija naskiĝis Asa,
所罗门生罗波安;罗波安生亚比雅;亚比雅生亚撒;
kaj al Asa naskiĝis Jehoŝafat, kaj al Jehoŝafat naskiĝis Joram, kaj al Joram naskiĝis Uzija,
亚撒生约沙法;约沙法生约兰;约兰生乌西亚;
kaj al Uzija naskiĝis Jotam, kaj al Jotam naskiĝis Aĥaz, kaj al Aĥaz naskiĝis Ĥizkija,
乌西亚生约坦;约坦生亚哈斯;亚哈斯生希西家;
kaj al Ĥizkija naskiĝis Manase, kaj al Manase naskiĝis Amon, kaj al Amon naskiĝis Joŝija,
希西家生玛拿西;玛拿西生亚们;亚们生约西亚;
kaj al Joŝija naskiĝis Jeĥonja kaj liaj fratoj, je la tempo de la transloĝiĝo en Babelon.
百姓被迁到巴比伦的时候,约西亚生耶哥尼雅和他的弟兄。
Kaj post la transloĝiĝo en Babelon, al Jeĥonja naskiĝis Ŝealtiel, kaj al Ŝealtiel naskiĝis Zerubabel,
迁到巴比伦之后,耶哥尼雅生撒拉铁;撒拉铁生所罗巴伯;
kaj al Zerubabel naskiĝis Abiud, kaj al Abiud naskiĝis Eljakim, kaj al Eljakim naskiĝis Azor,
所罗巴伯生亚比玉;亚比玉生以利亚敬;以利亚敬生亚所;
kaj al Azor naskiĝis Cadok, kaj al Cadok naskiĝis Aĥim, kaj al Aĥim naskiĝis Eliud,
亚所生撒督;撒督生亚金;亚金生以律;
kaj al Eliud naskiĝis Eleazar, kaj al Eleazar naskiĝis Mattan, kaj al Mattan naskiĝis Jakob,
以律生以利亚撒;以利亚撒生马但;马但生雅各;
kaj al Jakob naskiĝis Jozef, edzo de Maria, el kiu estis naskita Jesuo, kiu estas nomata Kristo.
雅各生约瑟,就是马利亚的丈夫。那称为基督的耶稣是从马利亚生的。
Tial ĉiuj generacioj de Abraham ĝis David estas dek kvar generacioj, kaj de David ĝis la transloĝiĝo en Babelon dek kvar generacioj, kaj de la transloĝiĝo en Babelon ĝis la Kristo dek kvar generacioj.
这样,从亚伯拉罕到大卫共有十四代;从大卫到迁至巴比伦的时候也有十四代;从迁至巴比伦的时候到基督又有十四代。
Kaj la naskiĝo de Jesuo Kristo estis tiamaniere: kiam lia patrino Maria estis fianĉinigita al Jozef, antaŭ ol ili kunvenis, ŝi troviĝis graveda per la Sankta Spirito.
耶稣基督降生的事记在下面:他母亲马利亚已经许配了约瑟,还没有迎娶,马利亚就从圣灵怀了孕。
Kaj ŝia edzo Jozef, estante justulo, kaj ne volante meti ŝin al publika malhonoro, volis ŝin sekrete forsendi.
她丈夫约瑟是个义人,不愿意明明的羞辱她,想要暗暗地把她休了。
Sed kiam li pripensis tion, jen anĝelo de la Eternulo aperis al li en sonĝo, dirante: Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria; ĉar tio, kio naskiĝos de ŝi, estas per la Sankta Spirito.
正思念这事的时候,有主的使者向他梦中显现,说:「大卫的子孙约瑟,不要怕!只管娶过你的妻子马利亚来,因她所怀的孕是从圣灵来的。
Kaj ŝi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj.
她将要生一个儿子,你要给他起名叫耶稣,因他要将自己的百姓从罪恶里救出来。」
Kaj ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante:
这一切的事成就是要应验主借先知所说的话,
Jen virgulino gravediĝos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni.
说:「必有童女怀孕生子;人要称他的名为以马内利。」(以马内利翻出来就是「 神与我们同在」。)
Kaj Jozef, leviĝinte el sia dormo, faris, kiel ordonis al li la anĝelo de la Eternulo, kaj prenis al si sian edzinon;
约瑟醒了,起来,就遵著主使者的吩咐把妻子娶过来;
kaj li ne ekkonis ŝin, ĝis ŝi naskis filon; kaj li donis al li la nomon JESUO.
只是没有和她同房,等她生了儿子(有古卷:等他生了头胎的儿子),就给他起名叫耶稣。