Mark 5

Kaj ili venis trans la maron en la landon de la Gerasenoj.
他们来到海那边格拉森人的地方。
Kaj kiam li elvenis el la ŝipeto, tuj lin renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton,
耶稣一下船,就有一个被污鬼附著的人从坟茔里出来迎著他。
kiu havis loĝejon en la tomboj, kaj jam neniu povis ligi lin eĉ per kateno;
那人常住在坟茔里,没有人能捆住他,就是用铁鍊也不能;
ĉar li ofte estis ĉirkaŭligita per katenoj kaj ĉenoj, kaj la ĉenoj estis disŝiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj; kaj neniu kapablis malsovaĝigi lin.
因为人屡次用脚镣和铁鍊捆锁他,铁鍊竟被他挣断了,脚镣也被他弄碎了;总没有人能制伏他。
Kaj ĉiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin tranĉis per ŝtonoj.
他昼夜常在坟茔里和山中喊叫,又用石头砍自己。
Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorkliniĝis al li;
他远远的看见耶稣,就跑过去拜他,
kaj kriante per laŭta voĉo, li diris: Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin ĵurpetas per Dio, ke vi ne turmentu min.
大声呼叫说:至高 神的儿子耶稣,我与你有什么相干?我指著 神恳求你,不要叫我受苦!
Ĉar li diris al li: Eliru, ho malpura spirito, el la viro.
是因耶稣曾吩咐他说:污鬼啊,从这人身上出来吧!
Kaj li demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante: Mia nomo estas Legio, ĉar ni estas multaj.
耶稣问他说:你名叫什么?回答说:我名叫群,因为我们多的缘故;
Kaj li multe petegis, ke li ne forsendu ilin el la lando.
就再三的求耶稣,不要叫他们离开那地方。
Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj paŝtiĝantaj.
在那里山坡上,有一大群猪吃食;
Kaj ili petegis lin, dirante: Sendu nin en la porkojn, por ke ni eniru en ilin.
鬼就央求耶稣说:求你打发我们往猪群里,附著猪去。
Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutaĵo en la maron, ĉirkaŭ du miloj, kaj sufokiĝis en la maro.
耶稣准了他们,污鬼就出来,进入猪里去。于是那群猪闯下山崖,投在海里,淹死了。猪的数目约有二千。
Kaj iliaj paŝtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis.
放猪的就逃跑了,去告诉城里和乡下的人。众人就来,要看是什么事。
Kaj ili venis al Jesuo, kaj vidis la demonhavinton, kiu havis la legion, sidanta, vestita kaj en sana prudento; kaj ili timis.
他们来到耶稣那里,看见那被鬼附著的人,就是从前被群鬼所附的,坐著,穿上衣服,心里明白过来,他们就害怕。
Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere tio okazis al la demonhavinto, kaj pri la porkoj.
看见这事的,便将鬼附之人所遇见的和那群猪的事都告诉了众人;
Kaj ili komencis petegi lin, ke li foriru el iliaj limoj.
众人就央求耶稣离开他们的境界。
Kaj kiam li eniris en la ŝipeton, la demonhavinto petegis lin, ke li povu esti kun li.
耶稣上船的时候,那从前被鬼附著的人恳求和耶稣同在。
Kaj li ne permesis al li, sed diris al li: Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili ĉion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin.
耶稣不许,却对他说:你回家去,到你的亲属那里,将主为你所做的是何等大的事,是怎样怜悯你,都告诉他们。
Kaj li foriris, kaj komencis famigi en Dekapolis ĉion, kion faris Jesuo por li; kaj ĉiuj miregis.
那人就走了,在低加坡里传扬耶稣为他做了何等大的事,众人就都希奇。
Kaj kiam Jesuo retransiris en la ŝipeto al la alia bordo, granda homamaso kolektiĝis al li; kaj li estis apud la maro.
耶稣坐船又渡到那边去,就有许多人到他那里聚集;他正在海边上。
Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaŭ liaj piedoj,
有一个管会堂的人,名叫睚鲁,来见耶稣,就俯伏在他脚前,
kaj insiste lin petegis, dirante: Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur ŝin, por ke ŝi saviĝu kaj vivu.
再三的求他,说:我的小女儿快要死了,求你去按手在他身上,使他痊癒,得以活了。
Kaj li iris kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin.
耶稣就和他同去。有许多人跟随拥挤他。
Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon,
有一个女人,患了十二年的血漏,
kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontraŭe eĉ pli malsaniĝis,
在好些医生手里受了许多的苦,又花尽了她所有的,一点也不见好,病势反倒更重了。
aŭdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaŭ lin, kaj tuŝis lian mantelon.
她听见耶稣的事,就从后头来,杂在众人中间,摸耶稣的衣裳,
Ĉar ŝi diris: Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita.
意思说:我只摸他的衣裳,就必痊癒。
Kaj tuj la fonto de ŝia sango sekiĝis, kaj ŝi korpe sentis, ke ŝi resaniĝis el sia malsano.
于是她血漏的源头立刻干了;她便觉得身上的灾病好了。
Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris: Kiu tuŝis mian veston?
耶稣顿时心里觉得有能力从自己身上出去,就在众人中间转过来,说:谁摸我的衣裳?
Kaj liaj disĉiploj diris al li: Vi vidas la homamason, premantan vin, kaj ĉu vi diras: Kiu min tuŝis?
门徒对他说:你看众人拥挤你,还说谁摸我吗?
Kaj li ĉirkaŭrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris.
耶稣周围观看,要见做这事的女人。
Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio fariĝis al ŝi, venis kaj falis antaŭ li, kaj diris al li la tutan veron.
那女人知道在自己身上所成的事,就恐惧战兢,来俯伏在耶稣跟前,将实情全告诉他。
Kaj li diris al ŝi: Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano.
耶稣对她说:女儿,你的信救了你,平平安安的回去吧!你的灾病痊癒了。
Dum li ankoraŭ parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino mortis; kial vi ankoraŭ ĝenas la instruiston?
还说话的时候,有人从管会堂的家里来,说:你的女儿死了,何必还劳动先生呢?
Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro: Ne timu, nur kredu.
耶稣听见所说的话,就对管会堂的说:不要怕,只要信!
Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo.
于是带著彼得、雅各、和雅各的兄弟约翰同去,不许别人跟随他。
Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre ĝemantajn.
他们来到管会堂的家里;耶稣看见那里乱嚷,并有人大大的哭泣哀号,
Kaj enirinte, li diris al ili: Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas.
进到里面,就对他们说:为什么乱嚷哭泣呢?孩子不是死了,是睡著了。
Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte ĉiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino.
他们就嗤笑耶稣。耶稣把他们都撵出去,就带著孩子的父母,和跟随的人进了孩子所在的地方,
Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al ŝi: Talita kumi; tio estas: Knabineto, mi diras al vi: Leviĝu.
就拉著孩子的手,对她说:大利大,古米!繙出来就是说:闺女,我吩咐你起来!
Kaj tuj leviĝis la knabineto kaj piediris; ĉar ŝi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego.
那闺女立时起来走。他们就大大的惊奇;闺女已经十二岁了。
Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciiĝu pri tio; kaj li ordonis doni al ŝi manĝi.
耶稣切切的嘱咐他们,不要叫人知道这事,又吩咐给他东西吃。