Mark 3

Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan.
耶稣又进了会堂,在那里有一个人枯干了一只手。
Kaj oni observis lin, ĉu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi.
众人窥探耶稣,在安息日医治不医治,意思是要控告耶稣。
Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon: Stariĝu en la mezo.
耶稣对那枯干一只手的人说:起来,站在当中。
Kaj li diris al ili: Ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? savi vivon, aŭ mortigi? Sed ili silentis.
又问众人说:在安息日行善行恶,救命害命,那样是可以的呢?他们都不作声。
Kaj kiam kun kolero li ĉirkaŭrigardis ilin, ĉagrenite pro la obstiniĝo de ilia koro, li diris al la viro: Etendu vian manon. Kaj li etendis ĝin, kaj lia mano resaniĝis.
耶稣怒目周围看他们,忧愁他们的心刚硬,就对那人说:伸出手来!他把手一伸,手就复了原。
Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiliĝis kun la Herodanoj kontraŭ li, kiamaniere lin pereigi.
法利赛人出去,同希律一党的人商议怎样可以除灭耶稣。
Kaj Jesuo kun siaj disĉiploj foriris ĝis la maro; kaj granda homamaso el Galileo sekvis lin. Kaj el Judujo
耶稣和门徒退到海边去,有许多人从加利利跟随他。
kaj el Jerusalem kaj el Edom kaj el Transjordano kaj el ĉirkaŭ Tiro kaj Cidon, grandnombra homamaso, aŭdinte ĉion, kion li faris, venis al li.
还有许多人听见他所做的大事,就从犹太、耶路撒冷、以土买、约旦河外,并泰尔、西顿的四方来到他那里。
Kaj li diris al siaj disĉiploj, ke malgranda ŝipeto estu je lia dispono, pro la homamaso, por ke oni ne premu lin;
他因为人多,就吩咐门徒叫一只小船伺候著,免得众人拥挤他。
ĉar multajn li jam sanigis, tiel ke ĉiuj, kiuj havis malsanojn, premadis sur lin, por tuŝi lin.
他治好了许多人,所以凡有灾病的,都挤进来要摸他。
Kaj malpuraj spiritoj, tuj kiam ili vidis lin, falis antaŭ li, kaj kriis, dirante: Vi estas la Filo de Dio.
污鬼无论何时看见他,就俯伏在他面前,喊著说:你是 神的儿子。
Kaj li severe admonis ilin, ke ili ne konatigu lin.
耶稣再三的嘱咐他们,不要把他显露出来。
Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li.
耶稣上了山,随自己的意思叫人来;他们便来到他那里。
Kaj li elektis dek du, kiujn ankaŭ li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki,
他就设立十二个人,要他们常和自己同在,也要差他们去传道,
kaj por havi aŭtoritaton elpeli demonojn:
并给他们权柄赶鬼。
kaj Simonon li alnomis Petro;
这十二个人有西门─耶稣又给他起名叫彼得,
kaj Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, fraton de Jakobo, kaj tiujn li alnomis Boanerges, tio estas, Filoj de tondro;
还有西庇太的儿子雅各和雅各的兄弟约翰,又给这两个人起名叫半尼其,就是雷子的意思,
kaj Andreon kaj Filipon kaj Bartolomeon kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Tadeon, kaj Simonon, la Fervorulon,
又有安得烈、腓力、巴多罗买、马太、多马、亚勒腓的儿子雅各、和达太,并奋锐党的西门;
kaj Judason Iskariotan, kiu ankaŭ perfidis lin. Kaj li venis en domon.
还有卖耶稣的加略人犹大。
Kaj denove la homamaso kunvenis tiel, ke ili ne povis eĉ manĝi panon.
耶稣进了一个屋子,众人又聚集,甚至他连饭也顾不得吃。
Kaj liaj amikoj, aŭdinte tion, eliris, por kapti lin, ĉar ili diris: Li frenezas.
耶稣的亲属听见,就出来要拉住他,因为他们说他癫狂了。
Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris: Li havas Baal-Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn.
从耶路撒冷下来的文士说:他是被别西卜附著;又说:他是靠著鬼王赶鬼。
Kaj li alvokis ilin, kaj parolis al ili parabole: Kiel povas Satano elpeli Satanon?
耶稣叫他们来,用比喻对他们说:撒但怎能赶出撒但呢?
Kaj se regno estas dividita kontraŭ si, tiu regno ne povas stari.
若一国自相纷争,那国就站立不住;
Kaj se domo estas dividita kontraŭ si, tiu domo ne povas stari.
若一家自相纷争,那家就站立不住。
Kaj se Satano ribelis kontraŭ si kaj estas dividita, li ne povas stari, sed havas finon.
若撒但自相攻打纷争,他就站立不住,必要灭亡。
Sed neniu povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedaĵojn, se unue li ne ligos la fortulon, kaj poste li trarabos lian domon.
没有人能进壮士家里,抢夺他的家具;必先捆住那壮士,才可以抢夺他的家。
Vere mi diras al vi: Ĉiuj iliaj pekoj estos pardonitaj al la filoj de homoj, kaj iliaj blasfemoj, per kiuj ajn ili blasfemos;
我实在告诉你们,世人一切的罪和一切亵渎的话都可得赦免;
sed iu, kiu blasfemos kontraŭ la Sankta Spirito, eterne ne havos pardonon, sed estas kulpa pri eterna peko;
凡亵渎圣灵的,却永不得赦免,乃要担当永远的罪。
ĉar oni diris: Li havas malpuran spiriton.
这话是因为他们说:他是被污鬼附著的。
Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin.
当下,耶稣的母亲和弟兄来,站在外边,打发人去叫他。
Kaj homamaso sidis ĉirkaŭ li; kaj oni diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj ekstere vin serĉas.
有许多人在耶稣周围坐著,他们就告诉他说:看哪,你母亲和你弟兄在外边找你。
Kaj li respondis al ili, dirante: Kiuj estas mia patrino kaj miaj fratoj?
耶稣回答说:谁是我的母亲?谁是我的弟兄?
Kaj ĉirkaŭrigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ li sidis, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj!
就四面观看那周围坐著的人,说:看哪,我的母亲,我的弟兄。
Ĉar kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.
凡遵行 神旨意的人就是我的弟兄姊妹和母亲了。