Sed gardu vin; ĉar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurĝitaj; kaj vi staros antaŭ provincestroj kaj reĝoj pro mi, por atesto al ili.
Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito.
Sed kiam vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco starantan tie, kie ne decas (la leganto komprenu), tiam kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj;
Kiel homo forvojaĝinta, kiu lasis sian domon kaj donis aŭtoritaton al siaj sklavoj, al ĉiu lian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto, ke li viglu: