Malachi 1

Profeta vorto de la Eternulo al Izrael per Malaĥi.
耶和华借玛拉基传给以色列的默示。
Mi ekamis vin, diras la Eternulo. Vi demandas: En kio Vi nin ekamis? Ĉu Esav ne estas frato de Jakob? diras la Eternulo; tamen Mi ekamis Jakobon,
耶和华说:「我曾爱你们。」你们却说:「你在何事上爱我们呢?」耶和华说:「以扫不是雅各的哥哥吗?我却爱雅各,
kaj Esavon mi malamis, kaj Mi dezertigis liajn montojn, kaj lian posedaĵon Mi donis al la ŝakaloj de la dezerto.
恶以扫,使他的山岭荒凉,把他的地业交给旷野的野狗。」
Se la Edomidoj diras: Ni estas ruinigitaj, sed ni revenos kaj rekonstruos la ruinojn — la Eternulo Cebaot diras tiele: Ili konstruos, kaj Mi detruos, kaj oni nomos ilin lando de malpieco, kaj popolo, kontraŭ kiu la Eternulo koleras eterne.
以东人说:「我们现在虽被毁坏,却要重建荒废之处。」万军之耶和华如此说:「任他们建造,我必拆毁;人必称他们的地为『罪恶之境』;称他们的民为『耶和华永远恼怒之民』。」
Viaj okuloj tion vidos, kaj vi diros: Granda estas la Eternulo super la limoj de Izrael.
你们必亲眼看见,也必说:「愿耶和华在以色列境界之外被尊为大!」
Filo respektas patron, kaj sklavo sian sinjoron; sed se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi? kaj se Mi estas sinjoro, kie estas la timo antaŭ Mi? diras la Eternulo Cebaot al vi, ho pastroj, kiuj malhonoras Mian nomon. Kaj vi diras: Per kio ni malhonoras Vian nomon?
「藐视我名的祭司啊,万军之耶和华对你们说:儿子尊敬父亲,仆人敬畏主人;我既为父亲,尊敬我的在哪里呢?我既为主人,敬畏我的在哪里呢?你们却说:『我们在何事上藐视你的名呢?』
Vi alportas sur Mian altaron panon malpuran, kaj tamen vi diras: Per kio ni malpuriĝis antaŭ Vi? Per tio, ke vi diras: La tablo de la Eternulo estas senvalora.
你们将污秽的食物献在我的坛上,且说:『我们在何事上污秽你呢?』因你们说,耶和华的桌子是可藐视的。
Kaj kiam vi alportas oferon blindan, ĉu tio ne estas malbona? aŭ kiam vi alportas laman aŭ malsanan, ĉu tio ne estas malbona? Provu alporti ĝin al via regionestro — ĉu vi tiam plaĉos al li, kaj ĉu li akceptos vin favore? diras la Eternulo Cebaot.
你们将瞎眼的献为祭物,这不为恶吗?将瘸腿的、有病的献上,这不为恶吗?你献给你的省长,他岂喜悦你,岂能看你的情面吗?这是万军之耶和华说的。
Preĝu de nun al Dio, ke Li indulgu nin; se tio estas farita de viaj manoj, ĉu Li povas favore akcepti vin? diras la Eternulo Cebaot.
「现在我劝你们恳求 神,他好施恩与我们。这妄献的事,既由你们经手,他岂能看你们的情面吗?这是万军之耶和华说的。
Estus bone, se iu el vi ŝlosus la pordon, por ke vi ne bruligu vane fajron sur Mia altaro. Vi ne estas agrablaj al Mi, diras la Eternulo Cebaot; kaj donacon el via mano Mi ne akceptos favore.
甚愿你们中间有一人关上殿门,免得你们徒然在我坛上烧火。万军之耶和华说:我不喜悦你们,也不从你们手中收纳供物。
Ĉar de la sunleviĝejo ĝis la sunsubirejo Mia nomo estos granda inter la nacioj, kaj sur ĉiu loko oni incensos kaj alportos oferojn al Mia nomo, oferojn purajn; ĉar granda estos Mia nomo inter la nacioj, diras la Eternulo Cebaot.
万军之耶和华说:从日出之地到日落之处,我的名在外邦中必尊为大。在各处,人必奉我的名烧香,献洁净的供物,因为我的名在外邦中必尊为大。
Sed vi malhonoras ĝin per tio, ke vi diras: La tablo de la Eternulo estas malsankta, kaj la manĝaĵo sur ĝi estas senvalora.
你们却亵渎我的名,说:『耶和华的桌子是污秽的,其上的食物是可藐视的。』
Kaj vi diras: Tio estas nur klopodoj! Kaj vi malŝatas tion, diras la Eternulo Cebaot, kaj vi alportas tion, kio estas ŝtelita, lama, aŭ malsana, kaj vi alportas ankaŭ tiaspecan farunoferon. Ĉu Mi povas favore akcepti tion el via mano? diras la Eternulo.
你们又说:『这些事何等烦琐!』并嗤之以鼻。这是万军之耶和华说的。你们把抢夺的、瘸腿的、有病的拿来献上为祭。我岂能从你们手中收纳呢?这是耶和华说的。
Malbenata estu la hipokritulo, kiu havas en sia brutaro sendifektan virbruton, sed, farinte sanktan promeson, li alportas ofere al la Sinjoro kriplaĵon; ĉar Mi estas Reĝo granda, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mia nomo estas timata inter la nacioj.
行诡诈的在群中有公羊,他许愿却用有残疾的献给主,这人是可咒诅的。因为我是大君王,我的名在外邦中是可畏的。这是万军之耶和华说的。