Luke 4

Kaj Jesuo, plena de la Sankta Spirito, revenis de Jordan, kaj estis kondukata de la Spirito en la dezerton
耶稣被圣灵充满,从约旦河回来,圣灵将他引到旷野,四十天受魔鬼的试探。
dum kvardek tagoj, tentate de la diablo. Kaj li manĝis nenion en tiuj tagoj; kaj kiam ili finiĝis, li malsatis.
那些日子没有吃什么;日子满了,他就饿了。
Kaj la diablo diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu al ĉi tiu ŝtono, ke ĝi fariĝu pano.
魔鬼对他说:你若是 神的儿子,可以吩咐这块石头变成食物。
Kaj Jesuo respondis al li: Estas skribite: Ne per la pano sole vivos homo.
耶稣回答说:经上记著说:人活著不是单靠食物,乃是靠 神口里所出的一切话。
Kaj kondukinte lin supren, li montris al li ĉiujn regnojn de la mondo en momento da tempo.
魔鬼又领他上了高山,霎时间把天下的万国都指给他看,
Kaj la diablo diris al li: Mi donos al vi la tutan ĉi tiun potencon kaj ilian gloron; ĉar ĝi estas transdonita al mi, kaj al kiu ajn mi volas, al tiu mi ĝin donas.
对他说:这一切权柄、荣华,我都要给你,因为这原是交付我的,我愿意给谁就给谁。
Se do vi adorkliniĝos antaŭ mi, ĉio estos via.
你若在我面前下拜,这都要归你。
Kaj responde Jesuo diris al li: Estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, adorkliniĝu, kaj al Li sola servu.
耶稣说:经上记著说:当拜主─你的 神,单要事奉他。
Kaj li kondukis lin al Jerusalem, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin de ĉi tie malsupren;
魔鬼又领他到耶路撒冷去,叫他站在殿顶(顶:原文是翅)上,对他说:你若是 神的儿子,可以从这里跳下去;
ĉar estas skribite: Al siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, ke ili vin gardu,
因为经上记著说:主要为你吩咐他的使者保护你;
kaj: Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
他们要用手托著你,免得你的脚碰在石头上。
Kaj responde Jesuo diris al li: Estas dirite: Ne provu la Eternulon, vian Dion.
耶稣对他说:经上说:不可试探主─你的 神。
Kaj fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li ĝis estonta tempo.
魔鬼用完了各样的试探,就暂时离开耶稣。
Kaj revenis Jesuo en la potenco de la Spirito en Galileon; kaj eliris famo pri li tra la tuta ĉirkaŭaĵo.
耶稣满有圣灵的能力,回到加利利;他的名声就传遍了四方。
Kaj li instruadis en iliaj sinagogoj, glorate de ĉiuj.
他在各会堂里教训人,众人都称讚他。
Kaj li venis al Nazaret, kie li estis edukita; kaj laŭ sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj stariĝis, por legi.
耶稣来到拿撒勒,就是他长大的地方。在安息日,照他平常的规矩进了会堂,站起来要念圣经。
Kaj estis donita al li libro de la profeto Jesaja. Kaj, malferminte la libron, li trovis la lokon, kie estis skribite:
有人把先知以赛亚的书交给他,他就打开,找到一处写著说:
La spirito de la Eternulo estas sur mi, Ĉar Li min sanktoleis, por bonanonci al malriĉuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon,
主的灵在我身上,因为他用膏膏我,叫我传福音给贫穷的人;差遣我报告:被掳的得释放,瞎眼的得看见,叫那受压制的得自由,
Por proklami favorjaron de la Eternulo.
报告 神悦纳人的禧年。
Kaj kunvolvinte la libron, kaj redoninte ĝin al la subulo, li sidiĝis; kaj la okuloj de ĉiuj en la sinagogo atente lin rigardis.
于是把书捲起来,交还执事,就坐下。会堂里的人都定睛看他。
Kaj li ekparolis al ili: Hodiaŭ tiu skribo plenumiĝas en viaj oreloj.
耶稣对他们说:今天这经应验在你们耳中了。
Kaj ĉiuj atestis pri li, kaj miris pro la vortoj de graco, kiuj eliris el lia buŝo; kaj ili diris: Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de Jozef?
众人都称讚他,并希奇他口中所出的恩言;又说:这不是约瑟的儿子吗?
Kaj li diris al ili: Sendube vi diros al mi la jenan sentencon: Kuracisto, sanigu vin mem; kiajn aferojn, pri kiuj ni aŭdis, en Kapernaum faritajn, tiajn faru ĉi tie en via patrujo.
耶稣对他们说:你们必引这俗语向我说:医生,你医治自己吧!我们听见你在迦百农所行的事,也当行在你自己家乡里;
Kaj li diris: Vere mi diras al vi: Neniu profeto estas akceptata en sia patrujo.
又说:我实在告诉你们,没有先知在自己家乡被人悦纳的。
Kun vereco mi diras al vi: Estis multaj vidvinoj en Izrael en la tagoj de Elija, kiam estis ŝlosita la ĉielo tri jarojn kaj ses monatojn, kiam okazis granda malsato sur la tuta lando;
我对你们说实话,当以利亚的时候,天闭塞了三年零六个月,遍地有大饥荒,那时,以色列中有许多寡妇,
kaj al neniu el ili Elija estis sendita, krom al Carfat en la lando Cidon, al virino vidvino.
以利亚并没有奉差往她们一个人那里去,只奉差往西顿的撒勒法一个寡妇那里去。
Kaj estis multaj lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Eliŝa; sed neniu el ili estis purigita, krom Naaman, la Siriano.
先知以利沙的时候,以色列中有许多长大痲疯的,但内中除了叙利亚国的乃缦,没有一个得洁净的。
Kaj ĉiuj en la sinagogo pleniĝis de kolero, aŭdante tion;
会堂里的人听见这话,都怒气满胸,
kaj leviĝinte, ili elĵetis lin ekster la urbon, kaj kondukis lin ĝis la krutaĵo de la monteto, sur kiu ilia urbo estis konstruita, por ĵeti lin malsupren.
就起来撵他出城,他们的城造在山上;他们带他到山崖,要把他推下去。
Sed li foriris, trapasinte tra ilia mezo.
他却从他们中间直行,过去了。
Kaj li malsupreniris al Kapernaum, urbo Galilea. Kaj li instruis ilin en la sabato;
耶稣下到迦百农,就是加利利的一座城,在安息日教训众人。
kaj oni miris pro lia instruado, ĉar kun aŭtoritato estis lia vorto.
他们很希奇他的教训,因为他的话里有权柄。
Kaj en la sinagogo estis viro, havanta spiriton de malpura demono; kaj li kriegis per laŭta voĉo,
在会堂里有一个人,被污鬼的精气附著,大声喊叫说:
dirante: Ha! kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? Ĉu vi venis, por pereigi nin? Mi scias, kiu vi estas, la Sanktulo de Dio.
唉!拿撒勒的耶稣,我们与你有什么相干?你来灭我们么?我知道你是谁,乃是 神的圣者。
Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. Kaj ĵetinte lin en la mezon, la demono eliris el li, neniel difektinte lin.
耶稣责备他说:不要作声,从这人身上出来吧!鬼把那人摔倒在众人中间,就出来了,却也没有害他。
Kaj falis miro sur ĉiujn, kaj ili kunparoladis inter si, dirante: Kia vorto estas ĉi tio? ĉar kun aŭtoritato kaj potenco li ordonas al la malpuraj spiritoj, kaj ili eliras.
众人都惊讶,彼此对问说:这是什么道理呢?因为他用权柄能力吩咐污鬼,污鬼就出来。
Kaj famo pri li eliris al ĉiu loko de la tuta ĉirkaŭaĵo.
于是耶稣的名声传遍了周围地方。
Kaj leviĝinte el la sinagogo, li eniris en la domon de Simon. Kaj la bopatrino de Simon estis tenata de granda febro, kaj ili petis lin pri ŝi.
耶稣出了会堂,进了西门的家。西门的岳母害热病甚重,有人为她求耶稣。
Kaj starante super ŝi, li admonis la febron; kaj ĝi forlasis ŝin, kaj ŝi tuj leviĝis kaj servis al ili.
耶稣站在他旁边,斥责那热病,热就退了。他立刻起来服事他们。
Kaj ĉe la subiro de la suno ĉiuj, kiuj havis malsanulojn kun diversaj malsanoj, venigis ilin al li; kaj li metis sur ĉiun el ili la manojn, kaj sanigis ilin.
日落的时候,凡有病人的,不论害什么病,都带到耶稣那里。耶稣按手在他们各人身上,医好他们。
Eliris ankaŭ demonoj el multaj, kriegante, kaj dirante: Vi estas la Filo de Dio. Kaj severe admonante, li ne permesis al ili paroli, ĉar ili sciis, ke li estas la Kristo.
又有鬼从好些人身上出来,喊著说:你是 神的儿子。耶稣斥责他们,不许他们说话。因为他们知道他是基督。
Kaj kiam tagiĝis, li eliris, kaj venis en dezertan lokon; kaj la homamasoj lin serĉis, kaj venis al li, kaj lin detenis, ke li ne foriru de ili.
天亮的时候,耶稣出来,走到旷野地方。众人去找他,到了他那里,要留住他,不要他离开他们。
Sed li diris al ili: Ankaŭ al la ceteraj urboj mi devas prediki la evangelion de la regno de Dio; ĉar por tio mi estas sendita.
但耶稣对他们说:我也必须在别城传 神国的福音,因我奉差原是为此。
Kaj li predikis en la sinagogoj de Galileo.
于是耶稣在加利利的各会堂传道。