Luke 24

Kaj la unuan tagon de la semajno, ĉe frua tagiĝo, ili venis al la tombo, alportante la aromaĵojn, kiujn ili preparis.
七日的头一日,黎明的时候,那些妇女带著所预备的香料来到坟墓前,
Kaj ili trovis la ŝtonon derulita for de la tombo.
看见石头已经从坟墓滚开了,
Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo.
她们就进去,只是不见主耶稣的身体。
Kaj dum ili embarasiĝis pri tio, jen apud ili staris du viroj en brilaj vestoj;
正在猜疑之间,忽然有两个人站在旁边,衣服放光。
kaj dum ili timis kaj kliniĝis vizaĝaltere, tiuj demandis ilin: Kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj?
妇女们惊怕,将脸伏地。那两个人就对她们说:为什么在死人中找活人呢?
Li ne estas ĉi tie, sed leviĝis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam li estis ankoraŭ en Galileo,
他不在这里,已经复活了。当记念他还在加利利的时候怎样告诉你们,
dirante, ke la Filo de homo devas esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita, kaj la trian tagon releviĝi.
说:人子必须被交在罪人手里,钉在十字架上,第三日复活。
Kaj ili rememoris liajn vortojn;
她们就想起耶稣的话来,
kaj reveninte de la tombo, ili rakontis ĉion tion al la dek unu kaj al ĉiuj ceteraj.
便从坟墓那里回去,把这一切事告诉十一个使徒和其余的人。
Kaj ili estis Maria Magdalena, kaj Joana, kaj Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili rakontis tion al la apostoloj.
那告诉使徒的就是抹大拉的马利亚和约亚拿,并雅各的母亲马利亚,还有与她们在一处的妇女。
Kaj tiuj vortoj ŝajnis al ili kiel babilado, kaj ili ne kredis al la virinoj.
她们这些话,使徒以为是胡言,就不相信。
Sed Petro leviĝis kaj kuris al la tombo, kaj kliniĝinte, vidis la tolaĵojn solajn, kaj li foriris, mirante en si pri tio, kio okazis.
彼得起来,跑到坟墓前,低头往里看,见细麻布独在一处,就回去了,心里希奇所成的事。
Kaj jen du el ili iris en tiu sama tago al vilaĝo nomata Emaus, kiu estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn.
正当那日,门徒中有两个人往一个村子去;这村子名叫以马忤斯,离耶路撒冷约有二十五里。
Kaj ili interparolis inter si pri ĉio tio, kio okazis.
他们彼此谈论所遇见的这一切事。
Kaj dum ili interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimiĝis kaj iris kun ili.
正谈论相问的时候,耶稣亲自就近他们,和他们同行;
Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili lin ne rekonis.
只是他们的眼睛迷糊了,不认识他。
Kaj li diris al ili: Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi interŝanĝas, dum vi iras? Kaj ili haltis, kun malgaja mieno.
耶稣对他们说:你们走路彼此谈论的是什么事呢?他们就站住,脸上带著愁容。
Kaj unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li: Ĉu nur vi sola loĝas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie okazis en ĉi tiuj tagoj?
二人中有一个名叫革流巴的回答说:你在耶路撒冷作客,还不知道这几天在那里所出的事吗?
Kaj li diris al ili: Kion? Kaj ili diris al li: Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaŭ Dio kaj la tuta popolo;
耶稣说:什么事呢?他们说:就是拿撒勒人耶稣的事。他是个先知,在 神和众百姓面前,说话行事都有大能。
kaj kiel la ĉefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis.
祭司长和我们的官府竟把他解去,定了死罪,钉在十字架上。
Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elaĉetos Izraelon. Kaj plie, krom ĉio tio, hodiaŭ estas jam la tria tago, de kiam tio okazis.
但我们素来所盼望、要赎以色列民的就是他!不但如此,而且这事成就,现在已经三天了。
Ankaŭ mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo,
再者,我们中间有几个妇女使我们惊奇;她们清早到了坟墓那里,
kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaŭ vidis vizion de anĝeloj, kiuj diris, ke li vivas.
不见他的身体,就回来告诉我们,说看见了天使显现,说他活了。
Kaj iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin ili ne vidis.
又有我们的几个人往坟墓那里去,所遇见的正如妇女们所说的,只是没有看见他。
Kaj li diris al ili: Ho malsaĝuloj kaj kore malviglaj por kredi ĉion, kion la profetoj antaŭparolis!
耶稣对他们说:无知的人哪,先知所说的一切话,你们的心信得太迟钝了。
Ĉu la Kristo ne devis suferi ĉion tion, kaj eniri en sian gloron?
基督这样受害,又进入他的荣耀,岂不是应当的吗?
Kaj komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, li klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem.
于是从摩西和众先知起,凡经上所指著自己的话都给他们讲解明白了。
Kaj ili alproksimiĝis al la vilaĝo, kien ili iris, kaj li ŝajnigis al ili, kvazaŭ li pluen iros.
将近他们所去的村子,耶稣好像还要往前行,
Kaj ili retenis lin, dirante: Restu ĉe ni, ĉar estas preskaŭ vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti ĉe ili.
他们却强留他,说:时候晚了,日头已经平西了,请你同我们住下吧!耶稣就进去,要同他们住下。
Kaj dum li sidis kun ili ĉe manĝo, li prenis panon, kaj ĝin benis kaj dispecigis kaj donis al ili.
到了坐席的时候,耶稣拿起饼来,祝谢了,擘开,递给他们。
Kaj iliaj okuloj malfermiĝis, kaj ili rekonis lin, kaj li fariĝis nevidebla por ili.
他们的眼睛明亮了,这才认出他来。忽然耶稣不见了。
Kaj ili diris unu al alia: Ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn?
他们彼此说:在路上,他和我们说话,给我们讲解圣经的时候,我们的心岂不是火热的吗?
Kaj leviĝinte en tiu sama horo, ili reiris al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj kunuloj, kaj dirantaj:
他们就立时起身,回耶路撒冷去,正遇见十一个使徒和他们的同人聚集在一处,
La Sinjoro vere leviĝis, kaj aperis al Simon.
说:主果然复活,已经现给西门看了。
Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekoniĝis al ili en la dispecigo de pano.
两个人就把路上所遇见,和擘饼的时候怎么被他们认出来的事,都述说了一遍。
Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi.
正说这话的时候,耶稣亲自站在他们当中,说:愿你们平安!
Sed terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton.
他们却惊慌害怕,以为所看见的是魂。
Kaj li diris al ili: Kial vi maltrankviliĝas? kaj kial diskutoj leviĝas en viaj koroj?
耶稣说:你们为什么愁烦?为什么心里起疑念呢?
Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke ĝi estas mi mem; palpu min kaj vidu; ĉar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta.
你们看我的手,我的脚,就知道实在是我了。摸我看看!魂无骨无肉,你们看,我是有的。
Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj siajn piedojn.
说了这话,就把手和脚给他们看。
Kaj dum ili ankoraŭ ne kredis pro ĝojo, kaj miris, li demandis ilin: Ĉu vi havas ian manĝaĵon ĉi tie?
他们正喜得不敢信,并且希奇;耶稣就说:你们这里有什么吃的没有?
Kaj ili donis al li pecon de rostita fiŝo.
他们便给他一片烧鱼。(有古卷在此有:和一块蜜房。)
Kaj li prenis, kaj manĝis antaŭ ili.
他接过来,在他们面前吃了。
Kaj li diris al ili: Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraŭ estis ĉe vi, ke devas plenumiĝi ĉio, kio estas skribita pri mi en la leĝo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj.
耶稣对他们说:这就是我从前与你们同在之时所告诉你们的话说:摩西的律法、先知的书,和诗篇上所记的,凡指著我的话都必须应验。
Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn;
于是耶稣开他们的心窍,使他们能明白圣经,
kaj li diris al ili: Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj leviĝi el la mortintoj la trian tagon;
又对他们说:照经上所写的,基督必受害,第三日从死里复活,
kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al ĉiuj nacioj, komencante ĉe Jerusalem.
并且人要奉他的名传悔改、赦罪的道,从耶路撒冷起直传到万邦。
Vi estas atestantoj pri tio.
你们就是这些事的见证。
Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, ĝis vi vestiĝos per potenco de supre.
我要将我父所应许的降在你们身上,你们要在城里等候,直到你们领受从上头来的能力。
Kaj li elkondukis ilin ĝis apud Betania, kaj, levinte siajn manojn, li benis ilin.
耶稣领他们到伯大尼的对面,就举手给他们祝福。
Kaj dum li benis ilin, li foriĝis de ili kaj estis suprenportita en la ĉielon.
正祝福的时候,他就离开他们,被带到天上去了。
Kaj adorkliniĝinte al li, ili revenis al Jerusalem kun granda ĝojo;
他们就拜他,大大的欢喜,回耶路撒冷去,
kaj estis konstante en la templo, glorante Dion.
常在殿里称颂 神。