Luke 14

Kaj kiam li eniris en sabato en la domon de unu reganto de la Fariseoj, por manĝi panon, ili lin observis.
安息日,耶稣到一个法利赛人的首领家里去吃饭,他们就窥探他。
Kaj jen antaŭ li estis unu hidropsulo.
在他面前有一个患水臌的人。
Kaj respondante, Jesuo parolis al la leĝistoj kaj la Fariseoj, kaj diris: Ĉu estas permesate sanigi en sabato, aŭ ne?
耶稣对律法师和法利赛人说:安息日治病,可以不可以?
Sed ili silentis. Kaj li prenis lin kaj sanigis lin, kaj forliberigis lin.
他们却不言语。耶稣就治好那人,叫他走了;
Kaj li diris al ili: Kiu el vi havos azenon aŭ bovon, falintan en puton, kaj ne tuj eltiros ĝin en sabata tago?
便对他们说:你们中间谁有驴或有牛,在安息日掉在井里,不立时拉他上来呢?
Kaj ili ne povis respondi al tio.
他们不能对答这话。
Kaj li parolis parabolon al la invititoj, vidinte, kiel ili elektas la ĉefajn sidlokojn; li diris al ili:
耶稣见所请的客拣择首位,就用比喻对他们说:
Kiam vi estas invitita de iu al edziĝa festo, ne sidiĝu en la ĉefa loko, por ke ne okazu, ke iu, pli honorinda ol vi, estas de li invitita;
你被人请去赴婚姻的筵席,不要坐在首位上,恐怕有比你尊贵的客被他请来;
kaj tiu, kiu invitis vin kaj lin, venos, kaj diros al vi: Cedu lokon al ĉi tiu; kaj tiam vi komencos kun honto preni la lastan lokon.
那请你们的人前来对你说:让座给这一位吧!你就羞羞惭惭的退到末位上去了。
Sed kiam vi estas invitita, iru kaj sidiĝu en la lasta loko; kaj tiel, kiam venos tiu, kiu vin invitis, li diros al vi: Amiko, iru pli alten; tiam vi havos honoron antaŭ ĉiuj, kiuj sidas kun vi.
你被请的时候,就去坐在末位上,好叫那请你的人来对你说:朋友,请上坐。那时,你在同席的人面前就有光彩了。
Ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita, kaj kiu sin humiligas, tiu estos altigita.
因为,凡自高的,必降为卑,自卑的,必升为高。
Kaj li diris al tiu, kiu lin invitis: Kiam vi faras tagmanĝon aŭ vespermanĝon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek viajn parencojn, nek viajn riĉajn najbarojn, por ke ne okazu, ke ili ankaŭ invitos vin, kaj vi ricevos rekompencon.
耶稣又对请他的人说:你摆设午饭或晚饭,不要请你的朋友、弟兄、亲属,和富足的邻舍,恐怕他们也请你,你就得了报答。
Sed kiam vi faras festenon, invitu malriĉulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn;
你摆设筵席,倒要请那贫穷的、残废的、瘸腿的、瞎眼的,你就有福了!
kaj vi estos feliĉa, ĉar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompenciĝos en la releviĝo de la justuloj.
因为他们没有什么可报答你。到义人复活的时候,你要得著报答。
Kaj aŭdinte tion, unu el la kunsidantoj diris al li: Feliĉa estas tiu, kiu manĝos panon en la regno de Dio.
同席的有一人听见这话,就对耶稣说:在 神国里吃饭的有福了!
Sed li diris al li: Unu viro faris grandan vespermanĝon, kaj invitis multajn;
耶稣对他说:有一人摆设大筵席,请了许多客。
kaj en la horo de la festeno li elsendis sian serviston, por diri al la invititoj: Venu, ĉar ĉio estas jam preta.
到了坐席的时候,打发仆人去对所请的人说:请来吧!样样都齐备了。
Kaj ĉiuj tiel same komencis peti pri indulgo. La unua diris al li: Mi aĉetis kampon, kaj mi nepre devas eliri, por ĝin vidi; mi petas, kalkulu al mi indulgon.
众人一口同音的推辞。头一个说:我买了一块地,必须去看看。请你准我辞了。
Alia diris: Mi aĉetis kvin jugojn da bovoj, kaj mi iras, por ilin provi; mi petas, kalkulu al mi indulgon.
又有一个说:我买了五对牛,要去试一试。请你准我辞了。
Kaj alia diris: Mi edziĝis kun edzino, kaj tial mi ne povas veni.
又有一个说:我才娶了妻,所以不能去。
Kaj la servisto revenis, kaj rakontis tion al sia mastro. Tiam ekkoleris la mastro, kaj diris al sia servisto: Eliru rapide sur la stratojn kaj irejojn de la urbo, kaj alkonduku ĉi tien la malriĉulojn kaj kriplulojn kaj blindulojn kaj lamulojn.
那仆人回来,把这事都告诉了主人。家主就动怒,对仆人说:快出去,到城里大街小巷,领那贫穷的、残废的、瞎眼的、瘸腿的来。
Kaj la servisto diris: Sinjoro, estas farita tio, kion vi ordonis, kaj ankoraŭ estas loko.
仆人说:主啊,你所吩咐的已经办了,还有空座。
Kaj la sinjoro diris al la servisto: Eliru sur la vojojn kaj kamplimojn, kaj devigu ilin enveni, por ke mia domo pleniĝu.
主人对仆人说,你出去到路上和篱笆那里,勉强人进来,坐满我的屋子。
Ĉar mi diras al vi, ke neniu el tiuj viroj invititaj gustumos mian vespermanĝon.
我告诉你们,先前所请的人,没有一个得尝我的筵席。
Kaj grandaj homamasoj iris kun li, kaj li sin turnis, kaj diris al ili:
有极多的人和耶稣同行。他转过来对他们说:
Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj eĉ ankaŭ sian vivon, li ne povas esti mia disĉiplo.
人到我这里来,若不爱我胜过爱(爱我胜过爱:原文是恨)自己的父母、妻子、儿女、弟兄、姊妹,和自己的性命,就不能作我的门徒。
Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne povas esti mia disĉiplo.
凡不背著自己十字架跟从我的,也不能作我的门徒。
Ĉar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne sidiĝas, por kalkuli la koston, ĉu li havas sufiĉe, por fini ĝin?
你们那一个要盖一座楼,不先坐下算计花费,能盖成不能呢?
Por ke, kiam li metis la fundamenton kaj ne povas ĝin fini, ĉiuj vidantoj ne komencu moki lin,
恐怕安了地基,不能成功,看见的人都笑话他,说:
dirante: Ĉi tiu homo komencis konstrui, sed ne povis fini.
这个人开了工,却不能完工。
Kaj kiu reĝo, ekirante, por renkonti en batalo alian reĝon, unue ne sidiĝos, por konsiliĝi, ĉu li povas kun dek mil renkonti tiun, kiu venas kontraŭ li kun dudek mil?
或是一个王出去和别的王打仗,岂不先坐下酌量,能用一万兵去敌那领二万兵来攻打他的吗?
Aŭ alie, dum la alia estas tre malproksime, li alsendas ambasadorojn kaj demandas pri paco.
若是不能,就趁敌人还远的时候,派使者去求和息的条款。
Kiu do el vi ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn, tiu ne povas esti mia disĉiplo.
这样,你们无论什么人,若不撇下一切所有的,就不能作我的门徒。
Salo do estas bona, sed se eĉ la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos spicata?
盐本是好的;盐若失了味,可用什么叫它再咸呢?
Ĝi taŭgas nek por la tero nek por sterkejo; oni ĝin forĵetas. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.
或用在田里,或堆在粪里,都不合式,只好丢在外面。有耳可听的,就应当听!