Leviticus 5

Se iu pekos per tio, ke li aŭdos ĵuron kaj estos atestanto, aŭ ke li vidos aŭ scios, sed ne sciigos kaj portos sur si la pekon;
「若有人听见发誓的声音(或作:若有人听见叫人发誓的声音),他本是见证,却不把所看见的、所知道的说出来,这就是罪;他要担当他的罪孽。
aŭ se iu ektuŝos ion malpuran, aŭ kadavraĵon de malpura besto, aŭ kadavraĵon de malpura bruto, aŭ kadavraĵon de malpura rampaĵo, kaj li tion ne scios, kaj li malpuriĝos kaj kulpiĝos;
或是有人摸了不洁的物,无论是不洁的死兽,是不洁的死畜,是不洁的死虫,他却不知道,因此成了不洁,就有了罪。
aŭ se iu ektuŝos malpuraĵon de homo, kia ajn estus tiu malpuraĵo, per kiu oni malpuriĝas, kaj li tion ne scios, kaj poste li sciiĝos, kaj li estos kulpa;
或是他摸了别人的污秽,无论是染了什么污秽,他却不知道,一知道了就有了罪。
aŭ se iu per nesingarda buŝo ĵuros fari ion malbonan aŭ bonan, kion ajn homo elesprimas per ĵuro, kaj li tion ne rimarkos, kaj poste li sciiĝos, kaj li estos kulpa pri io el tiuj aferoj:
或是有人嘴里冒失发誓,要行恶,要行善,无论人在什么事上冒失发誓,他却不知道,一知道了就要在这其中的一件上有了罪。
se iu estos kulpa pri io el tiuj aferoj, li faru konfeson pri tio, kion li pekis;
他有了罪的时候,就要承认所犯的罪,
kaj pro sia peko, kiun li pekis, li alportu al la Eternulo kiel propekan oferon inon el la malgrandaj brutoj, ŝafinon aŭ kaprinon; kaj la pastro liberigos lin de lia peko.
并要因所犯的罪,把他的赎愆祭牲─就是羊群中的母羊,或是一只羊羔,或是一只山羊─牵到耶和华面前为赎罪祭。至于他的罪,祭司要为他赎了。
Kaj se li ne estos sufiĉe bonstata, por alporti ŝafinon, li alportu pro sia peko, kiun li pekis, du turtojn aŭ du kolombidojn al la Eternulo, unu kiel propekan oferon, la duan kiel bruloferon.
「他的力量若不够献一只羊羔,就要因所犯的罪,把两只斑鸠或是两只雏鸽带到耶和华面前为赎愆祭:一只作赎罪祭,一只作燔祭。
Li alportu ilin al la pastro, kaj ĉi tiu prezentos antaŭe tiun, kiu estos propeka ofero, kaj li tordorompos ĝian kapon ĉe la nuko, sed ne apartigos ĝin;
把这些带到祭司那里,祭司就要先把那赎罪祭献上,从鸟的颈项上揪下头来,只是不可把鸟撕断,
kaj li aspergos per la sango de la propeka ofero la muron de la altaro, kaj la restintan sangon li elpremos ĉe la bazo de la altaro; tio estas propeka ofero.
也把些赎罪祭牲的血弹在坛的旁边,剩下的血要流在坛的脚那里;这是赎罪祭。
Kaj el la dua li faros bruloferon laŭ la reguloj; kaj la pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.
他要照例献第二只为燔祭。至于他所犯的罪,祭司要为他赎了,他必蒙赦免。
Se li ne estos sufiĉe bonstata, por alporti du turtojn aŭ du kolombidojn, tiam li alportu kiel oferon pro sia peko dekonon de efo da delikata faruno, kiel propekan oferon; li ne verŝu sur ĝin oleon kaj ne metu sur ĝin olibanon, ĉar ĝi estas propeka ofero.
「他的力量若不够献两只斑鸠或是两只雏鸽,就要因所犯的罪带供物来,就是细面伊法十分之一为赎罪祭;不可加上油,也不可加上乳香,因为是赎罪祭。
Kaj li alportu ĝin al la pastro, kaj la pastro prenos el ĝi plenmanon kiel memorparton kaj bruligos sur la altaro kun la fajroferoj al la Eternulo; ĝi estas propeka ofero.
他要把供物带到祭司那里,祭司要取出自己的一把来作为纪念,按献给耶和华火祭的条例烧在坛上;这是赎罪祭。
Kaj la pastro liberigos lin de lia peko, kiun li pekis koncerne iun el tiuj aferoj, kaj estos pardonite al li; la restaĵo estu por la pastro, kiel farunofero.
至于他在这几件事中所犯的罪,祭司要为他赎了,他必蒙赦免。剩下的面都归与祭司,和素祭一样。」
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
耶和华晓谕摩西说:
Se iu kulpiĝos, pekante per eraro kontraŭ la sanktaĵoj de la Eternulo, tiam li alportu kiel prokulpan oferon al la Eternulo virŝafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, havantan laŭ via taksado la valoron de du sikloj, laŭ la sankta siklo; ĝi estu prokulpa ofero.
「人若在耶和华的圣物上误犯了罪,有了过犯,就要照你所估的,按圣所的舍客勒拿银子,将赎愆祭牲─就是羊群中一只没有残疾的公绵羊─牵到耶和华面前为赎愆祭;
Kaj pro la sanktaĵo, kontraŭ kiu li pekis, li pagu, kaj li aldonu kvinonon de ĝia valoro kaj donu tion al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin per la prokulpa virŝafo, kaj estos pardonite al li.
并且他因在圣物上的差错要偿还,另外加五分之一,都给祭司。祭司要用赎愆祭的公绵羊为他赎罪,他必蒙赦免。
Kaj se iu pekos, farante iun el tiuj aferoj, kiujn la Eternulo malpermesis, sed li ne sciis kaj fariĝis kulpa, kaj li portos sur si sian pekon:
「若有人犯罪,行了耶和华所吩咐不可行的什么事,他虽然不知道,还是有了罪,就要担当他的罪孽;
tiam li alportu virŝafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, laŭ via taksado, kiel kulpoferon al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin koncerne lian eraron, kiun li faris ne sciante, kaj estos pardonite al li.
也要照你所估定的价,从羊群中牵一只没有残疾的公绵羊来,给祭司作赎愆祭。至于他误行的那错事,祭司要为他赎罪,他必蒙赦免。
Ĝi estas prokulpa ofero; li kulpiĝis antaŭ la Eternulo.
这是赎愆祭,因他在耶和华面前实在有了罪。」