Leviticus 23

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
耶和华对摩西说:
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: La festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, jen ili estas, Miaj festoj.
「你晓谕以色列人说:耶和华的节期,你们要宣告为圣会的节期。
Dum ses tagoj faru laboron; sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta kunveno, nenian laboron faru; ĝi estu sabato al la Eternulo en ĉiuj viaj loĝejoj.
六日要做工,第七日是圣安息日,当有圣会;你们什么工都不可做。这是在你们一切的住处向耶和华守的安息日。
Jen estas la festoj de la Eternulo, sanktaj kunvenoj, kiujn vi kunvokados en ilia tempo:
耶和华的节期,就是你们到了日期要宣告为圣会的,乃是这些。」
en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, ĉirkaŭ la vespero, estas Pasko al la Eternulo.
正月十四日,黄昏的时候,是耶和华的逾越节。
Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas la festo de macoj al la Eternulo; dum sep tagoj manĝu macojn.
这月十五日是向耶和华守的无酵节;你们要吃无酵饼七日。
En la unua tago estu ĉe vi sankta kunveno, faru nenian laboron.
第一日当有圣会,什么劳碌的工都不可做;
Kaj alportadu fajroferojn al la Eternulo dum sep tagoj; en la sepa tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.
要将火祭献给耶和华七日。第七日是圣会,什么劳碌的工都不可做。」
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
耶和华对摩西说:
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, kaj vi rikoltos ĝian rikolton, tiam alportu al la pastro la unuan garbon el via rikolto.
「你晓谕以色列人说:你们到了我赐给你们的地,收割庄稼的时候,要将初熟的庄稼一捆带给祭司。
Kaj li skuos la garbon antaŭ la Eternulo, por ke vi akiru plaĉon; en la morgaŭa tago post la festo la pastro ĝin skuos.
他要把这一捆在耶和华面前摇一摇,使你们得蒙悦纳。祭司要在安息日的次日把这捆摇一摇。
Kaj vi pretigu en la tago, kiam estos skuata via garbo, sendifektan ŝafidon jaraĝan kiel bruloferon al la Eternulo.
摇这捆的日子,你们要把一岁、没有残疾的公绵羊羔献给耶和华为燔祭。
Kaj kun ĝi, kiel farunoferon, du dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel fajroferon al la Eternulo, kiel agrablan odoraĵon, kaj kun ĝi, kiel verŝoferon, kvaronon de hino da vino.
同献的素祭,就是调油的细面伊法十分之二,作为馨香的火祭,献给耶和华。同献的奠祭,要酒一欣四分之一。
Kaj panon kaj rostitajn grajnojn kaj freŝajn grajnojn ne manĝu ĝis tiu tago mem, en kiu vi alportos la oferon al via Dio; ĝi estu eterna leĝo por viaj generacioj en ĉiuj viaj loĝejoj.
无论是饼,是烘的子粒,是新穗子,你们都不可吃,直等到把你们献给 神的供物带来的那一天才可以吃。这在你们一切的住处作为世世代代永远的定例。」
Kaj kalkulu al vi de post la morgaŭa tago post la festo, de post la tago, en kiu vi alportis la garbon por skuado, sep plenajn semajnojn.
「你们要从安息日的次日,献禾捆为摇祭的那日算起,要满了七个安息日。
Ĝis la morgaŭa tago post la sepa semajno kalkulu kvindek tagojn, kaj tiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo.
到第七个安息日的次日,共计五十天,又要将新素祭献给耶和华。
El viaj loĝejoj alportu du panojn de skuofero; el du dekonoj de efo da delikata faruno ili estu; fermente ili estu bakitaj; tio estos unuaj produktoj por la Eternulo.
要从你们的住处取出细面伊法十分之二,加酵,烤成两个摇祭的饼,当作初熟之物献给耶和华。
Kaj alportu kune kun la panoj sep ŝafidojn sendifektajn jaraĝajn kaj unu bovidon kaj du virŝafojn; ili estu brulofero al la Eternulo; kaj kune kun ili farunoferon kaj verŝoferon, fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo.
又要将一岁、没有残疾的羊羔七只、公牛犊一只、公绵羊两只,和饼一同奉上。这些与同献的素祭和奠祭要作为燔祭献给耶和华,就是作馨香的火祭献给耶和华。
Pretigu ankaŭ unu kapron kiel pekoferon, kaj du jaraĝajn ŝafidojn kiel pacoferon.
你们要献一只公山羊为赎罪祭,两只一岁的公绵羊羔为平安祭。
Kaj la pastro skuu ilin kune kun la unuaproduktaj panoj kiel skuoferon antaŭ la Eternulo, kun la du ŝafidoj; ĝi estu sanktaĵo al la Eternulo por la pastro.
祭司要把这些和初熟麦子做的饼一同作摇祭,在耶和华面前摇一摇;这是献与耶和华为圣物归给祭司的。
Kaj proklamu en tiu tago: sankta kunveno estu ĉe vi, faru nenian laboron; tio estu eterna leĝo en ĉiuj viaj loĝejoj en viaj generacioj.
当这日,你们要宣告圣会;什么劳碌的工都不可做。这在你们一切的住处作为世世代代永远的定例。
Kaj kiam vi rikoltos la rikolton en via lando, ne rikoltu ĉion ĝis la rando de via kampo dum via rikoltado, kaj la postrestaĵon de via rikolto ne kolektu; por la malriĉulo kaj por la fremdulo lasu tion: Mi estas la Eternulo, via Dio.
「在你们的地收割庄稼,不可割尽田角,也不可拾取所遗落的;要留给穷人和寄居的。我是耶和华─你们的 神。」
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
耶和华对摩西说:
Diru al la Izraelidoj jene: En la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu ĉe vi festo, memorigado per trumpetado, sankta kunveno.
「你晓谕以色列人说:七月初一,你们要守为圣安息日,要吹角作纪念,当有圣会。
Faru nenian laboron; kaj alportu fajroferon al la Eternulo.
什么劳碌的工都不可做;要将火祭献给耶和华。」
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
耶和华晓谕摩西说:
Sed en la deka tago de tiu sepa monato estu tago de pekliberigo, sankta kunveno estu ĉe vi; kaj humiligu vian animon kaj alportu fajroferon al la Eternulo.
「七月初十是赎罪日;你们要守为圣会,并要刻苦己心,也要将火祭献给耶和华。
Kaj faru nenian laboron en tiu tago, ĉar ĝi estas tago de pekliberigo, por pekliberigi vin antaŭ la Eternulo, via Dio.
当这日,什么工都不可做;因为是赎罪日,要在耶和华─你们的 神面前赎罪。
Ĉiu animo, kiu ne humiligos sin en tiu tago, ekstermiĝos el inter sia popolo.
当这日,凡不刻苦己心的,必从民中剪除。
Se iu animo faros ian laboron en tiu tago, Mi ekstermos tiun animon el inter ĝia popolo.
凡这日做什么工的,我必将他从民中除灭。
Faru nenian laboron; ĝi estu eterna leĝo en viaj generacioj en ĉiuj viaj loĝejoj.
你们什么工都不可做。这在你们一切的住处作为世世代代永远的定例。
Granda sabato ĝi estu por vi; kaj humiligu viajn animojn; vespere en la naŭa tago de la monato, de vespero ĝis vespero festu vian sabaton.
你们要守这日为圣安息日,并要刻苦己心。从这月初九日晚上到次日晚上,要守为安息日。」
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
耶和华对摩西说:
Diru al la Izraelidoj jene: Komencante de la dek-kvina tago de tiu sepa monato estu festo de laŭboj dum sep tagoj al la Eternulo.
「你晓谕以色列人说:这七月十五日是住棚节,要在耶和华面前守这节七日。
En la unua tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.
第一日当有圣会,什么劳碌的工都不可做。
Dum sep tagoj alportadu fajroferojn al la Eternulo; en la oka tago estu ĉe vi sankta kunveno, kaj alportu fajroferon al la Eternulo; ferma festo ĝi estas, faru nenian laboron.
七日内要将火祭献给耶和华。第八日当守圣会,要将火祭献给耶和华。这是严肃会,什么劳碌的工都不可做。
Tio estas la festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, por alporti fajroferon al la Eternulo, bruloferon kaj farunoferon, buĉoferon kaj verŝoferojn, ĉiun en ĝia tago;
「这是耶和华的节期,就是你们要宣告为圣会的节期;要将火祭、燔祭、素祭、祭物,并奠祭,各归各日,献给耶和华。
krom la sabatoj de la Eternulo kaj krom viaj donoj kaj krom ĉiuj viaj promesoj, kaj krom ĉiuj viaj memvolaj oferoj, kiujn vi donos al la Eternulo.
这是在耶和华的安息日以外,又在你们的供物和所许的愿,并甘心献给耶和华的以外。
Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato, kiam vi kolektos la produktaĵon de la tero, festu la feston de la Eternulo dum sep tagoj; en la unua tago estu festo kaj en la oka tago estu festo.
「你们收藏了地的出产,就从七月十五日起,要守耶和华的节七日。第一日为圣安息;第八日也为圣安息。
Kaj prenu al vi en la unua tago fruktojn de belaj arboj, branĉojn de palmoj kaj branĉojn de densaj arboj kaj de apudriveraj salikoj; kaj gajigu vin antaŭ la Eternulo, via Dio, dum sep tagoj.
第一日要拿美好树上的果子和棕树上的枝子,与茂密树的枝条并河旁的柳枝,在耶和华─你们的 神面前欢乐七日。
Kaj festu tiun feston de la Eternulo dum sep tagoj en la jaro; eterna leĝo tio estu en viaj generacioj; en la sepa monato festu ĝin.
每年七月间,要向耶和华守这节七日。这为你们世世代代永远的定例。
En laŭboj loĝu dum sep tagoj, ĉiu indiĝeno en Izrael loĝu en laŭboj;
你们要住在棚里七日;凡以色列家的人都要住在棚里,
por ke sciu viaj generacioj, ke en laŭboj Mi loĝigis la Izraelidojn, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta: Mi estas la Eternulo, via Dio.
好叫你们世世代代知道,我领以色列人出埃及地的时候曾使他们住在棚里。我是耶和华─你们的 神。」
Kaj Moseo diris pri la festoj de la Eternulo al la Izraelidoj.
于是,摩西将耶和华的节期传给以色列人。