Leviticus 21

Kaj la Eternulo diris al Moseo: Parolu al la pastroj, la Aaronidoj, kaj diru al ili: Neniu el ili malpurigu sin per mortinto en sia popolo;
耶和华对摩西说:「你告诉亚伦子孙作祭司的说:祭司不可为民中的死人沾染自己,
krom nur per sia proksima parenco, per sia patrino, per sia patro, per sia filo, per sia filino, kaj per sia frato;
除非为他骨肉之亲的父母、儿女、弟兄,
kaj per sia fratino-virgulino, proksima al li, kiu ne estis edzinigita, per ŝi li povas sin malpurigi.
和未曾出嫁、作处女的姊妹,才可以沾染自己。
Li ne malpurigu sin, kiel estro en sia popolo, malsanktigante sin.
祭司既在民中为首,就不可从俗沾染自己。
Ili ne faru al si senharaĵon sur sia kapo, kaj la flankojn de sia barbo ili ne razu, kaj sur sia korpo ili ne faru entranĉojn.
不可使头光秃;不可剃除胡须的周围,也不可用刀划身。
Sanktaj ili estu antaŭ sia Dio, kaj ili ne malsanktigu la nomon de sia Dio; ĉar la fajroferojn al la Eternulo, la panon al sia Dio ili alportas; tial ili estu sanktaj.
要归 神为圣,不可亵渎 神的名;因为耶和华的火祭,就是 神的食物,是他们献的,所以他们要成为圣。
Virinon malĉastan aŭ senhonorigitan ili ne prenu, kaj virinon, forpuŝitan de sia edzo, ili ne prenu; ĉar pastro estas sankta al sia Dio.
不可娶妓女或被污的女人为妻,也不可娶被休的妇人为妻,因为祭司是归 神为圣。
Tial tenu lin sankte, ĉar la panon de via Dio li alportas; sankta li estu por vi, ĉar sankta estas Mi, la Eternulo, kiu sanktigas vin.
所以你要使他成圣,因为他奉献你 神的食物;你要以他为圣,因为我─使你们成圣的耶和华─是圣的。
Se filino de pastro senhonoriĝis per malĉastado, ŝi senhonorigas sian patron: oni forbruligu ŝin per fajro.
祭司的女儿若行淫辱没自己,就辱没了父亲,必用火将她焚烧。
La granda pastro inter siaj fratoj, tiu, sur kies kapon estas verŝita la sankta oleo, kaj kiu estas konsekrita, por porti la vestojn, ne devas nudigi sian kapon nek disŝiri siajn vestojn.
「在弟兄中作大祭司、头上倒了膏油、又承接圣职,穿了圣衣的,不可蓬头散发,也不可撕裂衣服。
Kaj al neniu mortinto li venu; eĉ per sia patro aŭ sia patrino li sin ne malpurigu.
不可挨近死尸,也不可为父母沾染自己。
Kaj el la sanktejo li ne eliru, kaj li ne malhonoru la sanktejon de sia Dio; ĉar sanktigo per la sankta oleo de lia Dio estas sur li: Mi estas la Eternulo.
不可出圣所,也不可亵渎 神的圣所,因为 神膏油的冠冕在他头上。我是耶和华。
Edzinon li prenu al si virgulinon.
他要娶处女为妻。
Vidvinon, forpuŝitinon, senhonorigitinon, aŭ malĉastulinon li ne prenu, sed nur virgulinon el sia popolo li prenu kiel edzinon.
寡妇或是被休的妇人,或是被污为妓的女人,都不可娶;只可娶本民中的处女为妻。
Kaj li ne senhonorigu sian semon en sia popolo, ĉar Mi estas la Eternulo, kiu lin sanktigas.
不可在民中辱没他的儿女,因为我是叫他成圣的耶和华。」
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
耶和华对摩西说:
Diru al Aaron jene: Se iu el via idaro en iliaj generacioj havos ian kriplaĵon, li ne alproksimiĝu, por alporti la panon de sia Dio.
「你告诉亚伦说:你世世代代的后裔,凡有残疾的,都不可近前来献他 神的食物。
Ĉar neniu, kiu havas ian kriplaĵon, alproksimiĝu: nek blindulo, nek lamulo, nek platnazulo, nek monstrulo,
因为凡有残疾的,无论是瞎眼的、瘸腿的、塌鼻子的、肢体有余的、
nek homo, kiu havas rompitan kruron aŭ rompitan brakon,
折脚折手的、
nek ĝibulo, nek ftizulo, nek makulokululo, nek aknulo, nek favulo, nek herniulo.
驼背的、矮矬的、眼睛有毛病的、长癣的、长疥的,或是损坏肾子的,都不可近前来。
Neniu, kiu havas kriplaĵon el la idaro de Aaron la patro, alproksimiĝu, por alporti la fajroferojn de la Eternulo: li havas kriplaĵon, tial li ne alproksimiĝu, por alporti la panon de sia Dio.
祭司亚伦的后裔,凡有残疾的,都不可近前来,将火祭献给耶和华。他有残疾,不可近前来献 神的食物。
La panon de sia Dio el la plejsanktaĵoj kaj el la sanktaĵoj li povas manĝi.
 神的食物,无论是圣的,至圣的,他都可以吃。
Sed al la kurteno li ne aliru kaj al la altaro li ne alproksimiĝu, ĉar li havas kriplaĵon; por ke li ne malhonoru Miajn sanktejojn, ĉar Mi, la Eternulo, ilin sanktigas.
但不可进到幔子前,也不可就近坛前;因为他有残疾,免得亵渎我的圣所。我是叫他成圣的耶和华。」
Kaj Moseo tion diris al Aaron kaj al liaj filoj kaj al ĉiuj Izraelidoj.
于是,摩西晓谕亚伦和亚伦的子孙,并以色列众人。