Leviticus 15

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
耶和华对摩西、亚伦说:
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Ĉiu, kiu havos elfluon el sia korpo, estos malpura pro sia elfluo.
「你们晓谕以色列人说:人若身患漏症,他因这漏症就不洁净了。
Kaj tia estos lia malpureco pro lia elfluo: kiam fluas el lia korpo lia elfluo aŭ kiam ŝtopiĝis lia korpo per lia elfluo, ĝi estas lia malpureco.
他患漏症,无论是下流的,是止住的,都是不洁净。
Ĉiu lito, sur kiu kuŝos tiu, kiu havas elfluon, estos malpura; kaj ĉiu objekto, sur kiu li sidos, estos malpura.
他所躺的床都为不洁净,所坐的物也为不洁净。
Kaj se iu ektuŝos lian liton, li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
凡摸那床的,必不洁净到晚上,并要洗衣服,用水洗澡。
Kaj se iu sidiĝos sur ia objekto, sur kiu sidis la elfluulo, li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
那坐患漏症人所坐之物的,必不洁净到晚上,并要洗衣服,用水洗澡。
Kaj kiu ektuŝos la korpon de la elfluulo, tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
那摸患漏症人身体的,必不洁净到晚上,并要洗衣服,用水洗澡。
Se la elfluulo kraĉos sur purulon, tiam ĉi tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
若患漏症人吐在洁净的人身上,那人必不洁净到晚上,并要洗衣服,用水洗澡。
Kaj ĉiu veturilo, sur kiu veturis la elfluulo, estos malpura.
患漏症人所骑的鞍子也为不洁净。
Kaj ĉiu, kiu ektuŝos ion, kio estis sub tiu, estos malpura ĝis la vespero; kaj kiu portos tion, tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
凡摸了他身下之物的,必不洁净到晚上;拿了那物的,必不洁净到晚上,并要洗衣服,用水洗澡。
Kaj ĉiu, kiun ektuŝos la elfluulo, ne lavinte siajn manojn per akvo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
患漏症的人没有用水涮手,无论摸了谁,谁必不洁净到晚上,并要洗衣服,用水洗澡。
Kaj argilan vazon, kiun ektuŝos la elfluulo, oni rompu; kaj ĉiun lignan vazon oni lavu per akvo.
患漏症人所摸的瓦器就必打破;所摸的一切木器也必用水涮洗。
Kaj kiam la elfluulo puriĝos de sia elfluo, tiam li kalkulu al si sep tagojn de post la tago de sia puriĝo, kaj li lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en fluakvo, kaj li estos pura.
「患漏症的人痊癒了,就要为洁净自己计算七天,也必洗衣服,用活水洗身,就洁净了。
Kaj en la oka tago li prenu al si du turtojn aŭ du kolombidojn, kaj li venu antaŭ la Eternulon al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj donu ilin al la pastro.
第八天,要取两只斑鸠或是两只雏鸽,来到会幕门口、耶和华面前,把鸟交给祭司。
Kaj la pastro oferfaros ilin, unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo koncerne lian elfluon.
祭司要献上一只为赎罪祭,一只为燔祭;因那人患的漏症,祭司要在耶和华面前为他赎罪。
Se ĉe iu okazos elfluo de la semo, tiam li banu en akvo sian tutan korpon, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
「人若梦遗,他必不洁净到晚上,并要用水洗全身。
Kaj ĉiun veston kaj ĉiun felon, sur kiun elverŝiĝis semo, oni lavu per akvo, kaj ĝi estos malpura ĝis la vespero.
无论是衣服是皮子,被精所染,必不洁净到晚上,并要用水洗。
Kaj kiam kun virino kuŝis viro kun elverŝo de semo, tiam ili banu sin en akvo, kaj ili estos malpuraj ĝis la vespero.
若男女交合,两个人必不洁净到晚上,并要用水洗澡。
Kaj kiam virino havos elfluon, sango fluos el ŝia korpo, tiam ŝi dum sep tagoj restu en sia malpureco; kaj ĉiu, kiu ŝin ektuŝos, estos malpura ĝis la vespero.
「女人行经,必污秽七天;凡摸她的,必不洁净到晚上。
Kaj ĉio, sur kio ŝi kuŝos dum sia malpureco, estos malpura; kaj ĉio, sur kio ŝi sidos, estos malpura.
女人在污秽之中,凡她所躺的物件都为不洁净,所坐的物件也都不洁净。
Kaj ĉiu, kiu ektuŝos ŝian liton, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
凡摸她床的,必不洁净到晚上,并要洗衣服,用水洗澡。
Kaj ĉiu, kiu ektuŝos ian objekton, sur kiu ŝi sidis, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
凡摸她所坐什么物件的,必不洁净到晚上,并要洗衣服,用水洗澡。
Kaj se io estos sur la lito, aŭ sur objekto, sur kiu ŝi sidis, kaj iu tion ektuŝos, tiam li estos malpura ĝis la vespero.
在女人的床上,或在她坐的物上,若有别的物件,人一摸了,必不洁净到晚上。
Kaj se viro kuŝos kun ŝi kaj ŝia malpureco estos sur li, tiam li estos malpura dum sep tagoj; kaj ĉiu kuŝejo, sur kiu li kuŝos, estos malpura.
男人若与那女人同房,染了她的污秽,就要七天不洁净;所躺的床也为不洁净。
Se ĉe virino fluos ŝia sango dum multaj tagoj ne en la tempo de ŝia monataĵo, aŭ se ŝi havos elfluon krom sia monataĵo, tiam dum la tuta tempo de elfluado de ŝia malpuraĵo, simile kiel dum la tempo de ŝia monataĵo, ŝi estos malpura.
「女人若在经期以外患多日的血漏,或是经期过长,有了漏症,她就因这漏症不洁净,与她在经期不洁净一样。
Ĉiu kuŝejo, sur kiu ŝi kuŝos dum la tuta tempo de sia elfluado, estos kiel la kuŝejo dum ŝia monataĵo; kaj ĉiu objekto, sur kiu ŝi sidos, estos malpura, simile al la malpureco dum ŝia monataĵo.
她在患漏症的日子所躺的床、所坐的物都要看为不洁净,与她月经的时候一样。
Kaj ĉiu, kiu ektuŝos ilin, estos malpura; li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
凡摸这些物件的,就为不洁净,必不洁净到晚上,并要洗衣服,用水洗澡。
Kaj kiam ŝi puriĝos de sia elfluo, tiam ŝi kalkulu al si sep tagojn, kaj poste ŝi estos pura.
女人的漏症若好了,就要计算七天,然后才为洁净。
Kaj en la oka tago ŝi prenu al si du turtojn aŭ du kolombidojn, kaj ŝi alportu ilin al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno.
第八天,要取两只斑鸠或是两只雏鸽,带到会幕门口给祭司。
Kaj la pastro oferfaros unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos ŝin antaŭ la Eternulo koncerne la elfluon de ŝia malpureco.
祭司要献一只为赎罪祭,一只为燔祭;因那人血漏不洁,祭司要在耶和华面前为她赎罪。
Tiel antaŭgardu la Izraelidojn kontraŭ ilia malpureco, por ke ili ne mortu en sia malpureco, malpurigante Mian loĝejon, kiu estas inter ili.
「你们要这样使以色列人与他们的污秽隔绝,免得他们玷污我的帐幕,就因自己的污秽死亡。」
Tio estas la leĝo pri la havanto de elfluo, kaj pri tiu, kiu havas elverŝiĝon de semo, per kio li fariĝas malpura;
这是患漏症和梦遗而不洁净的,
kaj pri malsanulino pro sia monataĵo; kaj pri havanto de elfluo, ĉu tio estas viro, ĉu virino; kaj pri viro, kiu kuŝos kun malpurulino.
并有月经病的和患漏症的,无论男女,并人与不洁净女人同房的条例。