Leviticus 11

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante al ili:
耶和华对摩西、亚伦说:
Diru al la Izraelidoj jene: Tio estas la bestoj, kiujn vi povas manĝi el ĉiuj brutoj, kiuj estas sur la tero:
「你们晓谕以色列人说,在地上一切走兽中可吃的乃是这些:
ĉiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon sur la hufoj kaj kiu remaĉas maĉitaĵon, vi povas manĝi.
凡蹄分两瓣、倒嚼的走兽,你们都可以吃。
Nur ĉi tiujn ne manĝu el la remaĉantaj maĉitaĵon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn: la kamelon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi;
但那倒嚼或分蹄之中不可吃的乃是:骆驼─因为倒嚼不分蹄,就与你们不洁净;
kaj la hirakon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi;
沙番─因为倒嚼不分蹄,就与你们不洁净;
kaj la leporon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi;
兔子─因为倒嚼不分蹄,就与你们不洁净;
kaj la porkon, ĉar ĝi havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon sur la hufoj, sed ĝi ne remaĉas maĉitaĵon, malpura ĝi estas por vi.
猪─因为蹄分两瓣,却不倒嚼,就与你们不洁净。
Ilian viandon ne manĝu kaj iliajn kadavrojn ne tuŝu, malpuraj ili estas por vi.
这些兽的肉,你们不可吃;死的,你们不可摸,都与你们不洁净。
Jenajn vi povas manĝi el ĉiuj bestoj, kiuj estas en la akvo: ĉiujn, kiuj havas naĝilojn kaj skvamojn en la akvo, en la maroj, kaj en la riveroj, ilin vi povas manĝi.
水中可吃的乃是这些:凡在水里、海里、河里、有翅有鳞的,都可以吃。
Sed ĉiuj, kiuj ne havas naĝilojn kaj skvamojn, en la maroj kaj en la riveroj, el ĉio, kio moviĝas en la akvo, kaj el ĉiuj estaĵoj, kiuj vivas en la akvo, ili estas abomenindaĵo por vi;
凡在海里、河里,并一切水里游动的活物,无翅无鳞的,你们都当以为可憎。
kaj ili estu abomenindaĵo por vi, ilian viandon ne manĝu kaj iliajn kadavrojn abomenu.
这些无翅无鳞、以为可憎的,你们不可吃牠的肉;死的也当以为可憎。
Ĉio en la akvo, kio ne havas naĝilojn kaj skvamojn, estas abomenindaĵo por vi.
凡水里无翅无鳞的,你们都当以为可憎。
Kaj ĉi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu manĝataj, ili estas abomenindaĵoj: la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon
「雀鸟中你们当以为可憎、不可吃的乃是:鵰、狗头鵰、红头鵰、
kaj la milvon kaj la falkon kun ĝia speco,
鹞鹰、小鹰与其类;
ĉiun korvon kun ĝia speco,
乌鸦与其类;
kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun ĝia speco
鸵鸟、夜鹰、鱼鹰、鹰与其类;
kaj la noktuon kaj la mergulon kaj la ibison
鸮鸟、鸬鶿、猫头鹰、
kaj la cignon kaj la pelikanon kaj la perknopteron
角鸱、鹈鹕、秃鵰、
kaj la cikonion kaj la ardeon kun ĝia speco kaj la upupon kaj la vesperton.
鹳、鹭鸶与其类;戴鵀与蝙蝠。
Ĉio moviĝanta, kio havas flugilojn kaj iras kvarpiede, estas abomenindaĵo por vi.
「凡有翅膀用四足爬行的物,你们都当以为可憎。
Nur tiujn vi povas manĝi el ĉiuj moviĝantoj, kiuj havas flugilojn kaj iras kvarpiede: tiujn, kiuj havas genuojn super la kruroj, por salti per ili sur la tero.
只是有翅膀用四足爬行的物中,有足有腿,在地上蹦跳的,你们还可以吃。
La jenajn el ili vi povas manĝi: la akridon kun ĝia speco kaj la cikadon kun ĝia speco kaj la grilon kun ĝia speco kaj la lokuston kun ĝia speco.
其中有蝗虫、蚂蚱、蟋蟀与其类;蚱蜢与其类;这些你们都可以吃。
Sed ĉiu alia moviĝanto, kiu havas flugilojn kaj kvar piedojn, estas abomenindaĵo por vi.
但是有翅膀有四足的爬物,你们都当以为可憎。
Kaj per la jenaj vi fariĝos malpuraj; ĉiu, kiu ektuŝos ilian kadavron, estos malpura ĝis la vespero;
「这些都能使你们不洁净。凡摸了死的,必不洁净到晚上。
kaj ĉiu, kiu portos kadavraĵon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero:
凡拿了死的,必不洁净到晚上,并要洗衣服。
ĉiu bruto, kiu havas disfenditajn hufojn, sed ne havas distranĉan sulkon kaj ne remaĉas maĉitaĵon, estas malpura por vi; ĉiu, kiu ektuŝos ilin, estos malpura.
凡走兽分蹄不成两瓣、也不倒嚼的,是与你们不洁净;凡摸了的就不洁净。
Kaj el ĉiuj bestoj kvarpiedaj ĉiuj, kiuj iras sur siaj plandoj, estas malpuraj por vi; ĉiu, kiu ektuŝos ilian kadavron, estos malpura ĝis la vespero.
凡四足的走兽,用掌行走的,是与你们不洁净;摸其尸的,必不洁净到晚上。
Kaj kiu portos kadavraĵon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero: malpuraj ili estas por vi.
拿其尸的,必不洁净到晚上,并要洗衣服。这些是与你们不洁净的。
Kaj jen, kio estas malpura por vi inter la rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero: la talpo kaj la muso kaj la lacerto kun ĝia speco
「地上爬物与你们不洁净的乃是这些:鼬鼠、鼫鼠、蜥蜴与其类;
kaj la geko kaj la monitoro kaj la uromastiko kaj la skinko kaj la ĥameleono.
壁虎、龙子、守宫、蛇医、蝘蜓。
Tiuj estas la malpuraj por vi inter ĉiuj rampaĵoj; ĉiu, kiu ektuŝos ilin post ilia morto, estos malpura ĝis la vespero.
这些爬物都是与你们不洁净的。在牠死了以后,凡摸了的,必不洁净到晚上。
Kaj ĉio, sur kion falos io el ili malviva, estos malpura; ĉu ĝi estos ia ligna vazo, ĉu vesto, ĉu felo, ĉu sako, ĉu ia ilo, per kiu oni faras laboron — oni metu ĝin en akvon, kaj ĝi estos malpura ĝis la vespero, kaj tiam ĝi fariĝos pura.
其中死了的,掉在什么东西上,这东西就不洁净,无论是木器、衣服、皮子、口袋,不拘是做什么工用的器皿,须要放在水中,必不洁净到晚上,到晚上才洁净了。
Kaj se en ian argilan vazon io el ili falos internen, tiam ĉio, kio estas interne, fariĝos malpura; kaj la vazon rompu.
若有死了掉在瓦器里的,其中不拘有什么,就不洁净,你们要把这瓦器打破了。
Ĉiu manĝaĵo, kiun oni manĝas, se ŝprucos sur ĝin tia akvo, fariĝos malpura; kaj ĉiu trinkaĵo, kiun oni trinkas, en tia vazo fariĝos malpura.
其中一切可吃的食物,沾水的就不洁净,并且那样器皿中一切可喝的,也必不洁净。
Kaj ĉio, sur kion falos io el ilia kadavraĵo, fariĝos malpura; se ĝi estos forno aŭ kaldrono, oni ĝin disrompu; malpuraj ili estas kaj malpuraj ili estu por vi.
其中已死的,若有一点掉在什么物件上,那物件就不洁净,不拘是炉子,是锅台,就要打碎,都不洁净,也必与你们不洁净。
Nur fonto kaj puto kaj akvejoj restos puraj. Kiu ektuŝos ilian kadavraĵon, fariĝos malpura.
但是泉源或是聚水的池子仍是洁净;惟挨了那死的,就不洁净。
Kaj se io el ilia kadavraĵo falos sur ian semeblan semon, kiu estas semota, ĝi restos pura.
若是死的,有一点掉在要种的子粒上,子粒仍是洁净;
Sed se estos verŝita akvo sur la semon kaj io el ilia kadavraĵo falos sur ĝin, tiam ĝi estos malpura por vi.
若水已经浇在子粒上,那死的有一点掉在上头,这子粒就与你们不洁净。
Kaj se mortos ia bruto el tiuj, kiujn vi uzas por manĝi, tiam tiu, kiu ektuŝos ĝian kadavron, estos malpura ĝis la vespero.
「你们可吃的走兽若是死了,有人摸牠,必不洁净到晚上;
Kaj tiu, kiu manĝos ion el ĝia kadavraĵo, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero; kaj tiu, kiu portos ĝian kadavron, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
有人吃那死了的走兽,必不洁净到晚上,并要洗衣服;拿了死走兽的,必不洁净到晚上,并要洗衣服。
Ĉia rampaĵo, kiu rampas sur la tero, estas abomenindaĵo, ĝi ne estu manĝata.
「凡地上的爬物是可憎的,都不可吃。
Ĉio, kio rampas sur la ventro, kaj ĉio, kio iras sur kvar piedoj aŭ sur pli da piedoj, sed estas rampaĵo, kiu rampas sur la tero — ilin ne manĝu, ĉar ili estas abomenindaĵo.
凡用肚子行走的和用四足行走的,或是有许多足的,就是一切爬在地上的,你们都不可吃,因为是可憎的。
Ne abomenindigu viajn animojn per iaj bestoj rampantaj, kaj ne malpuriĝu per ili, farante vin mem malpuraj.
你们不可因什么爬物使自己成为可憎的,也不可因这些使自己不洁净,以致染了污秽。
Ĉar Mi, la Eternulo, estas via Dio; tial sanktigu vin kaj estu sanktaj, ĉar Mi estas sankta; kaj ne malpurigu viajn animojn per ia rampaĵo, kiu rampas sur la tero.
我是耶和华─你们的 神;所以你们要成为圣洁,因为我是圣洁的。你们也不可在地上的爬物污秽自己。
Ĉar Mi estas la Eternulo, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por esti Dio por vi; estu do sanktaj, ĉar Mi estas sankta.
我是把你们从埃及地领出来的耶和华,要作你们的 神;所以你们要圣洁,因为我是圣洁的。
Tio estas la leĝo pri la brutoj kaj pri la birdoj, kaj pri ĉiuj bestoj, moviĝantaj en la akvo, kaj pri ĉiuj bestoj, kiuj rampas sur la tero,
这是走兽、飞鸟,和水中游动的活物,并地上爬物的条例。
por fari diferencon inter la malpuraĵo kaj puraĵo, kaj inter la bestoj, kiujn oni povas manĝi, kaj la bestoj, kiujn oni devas ne manĝi.
要把洁净的和不洁净的,可吃的与不可吃的活物,都分别出来。