Inter la kantoj de la pafarkistoj ĉe la akvoĉerpejoj,
Tie oni prikantos la justecon de la Eternulo,
La justecon de Lia estrado en Izrael.
Tiam eliris al la pordego la popolo de la Eternulo.
De Efraim venis tiuj, kiuj havas siajn radikojn en Amalek;
Post vi venis Benjamen en via popolo;
De Maĥir venis estroj,
Kaj de Zebulun kondukantoj per princa bastono.
Malbenu la urbon Meroz, diris anĝelo de la Eternulo,
Malbenu, malbenu ĝiajn loĝantojn;
Ĉar ili ne venis kun helpo al la Eternulo,
Kun helpo al la Eternulo inter la herooj.
Ŝi etendis sian manon al najlo
Kaj sian dekstran manon al martelo de laboristoj;
Kaj ŝi ekbatis Siseran, ekfrapis lian kapon,
Kaj frakasis kaj traboris lian tempion.
Ili ja trovis kaj dividas militakiron;
Po unu aŭ po du knabinoj por ĉiu viro,
Diverskolorajn vestojn por Sisera,
Diverskolorajn vestojn broditajn,
Ambaŭflanke broditajn por la kolo.