Judges 3

Kaj jen estas la popoloj, kiujn la Eternulo restigis, por elprovi per ili Izraelon, ĉiujn, kiuj ne sciis pri ĉiuj militoj kontraŭ Kanaan;
耶和华留下这几族,为要试验那不曾知道与迦南争战之事的以色列人,
por ke eksciu la generacioj de la Izraelidoj, por lernigi militon al tiuj, kiuj antaŭe ne konis ĝin:
好叫以色列的后代又知道又学习未曾晓得的战事。
kvin princoj de Filiŝtoj, kaj ĉiuj Kanaanidoj, kaj Cidonanoj, kaj Ĥividoj, kiuj loĝis sur la monto Lebanon, de la monto Baal-Ĥermon ĝis la eniro de Ĥamat.
所留下的就是非利士的五个首领和一切迦南人、西顿人,并住黎巴嫩山的希未人,从巴力‧黑们山直到哈马口。
Ili restis, por elprovi per ili la Izraelidojn, por sciiĝi, ĉu ili obeos la ordonojn de la Eternulo, kiujn Li donis al iliaj patroj per Moseo.
留下这几族,为要试验以色列人,知道他们肯听从耶和华借摩西吩咐他们列祖的诫命不肯。
Kaj la Izraelidoj loĝis meze de la Kanaanidoj, Ĥetidoj kaj Amoridoj kaj Perizidoj kaj Ĥividoj kaj Jebusidoj.
以色列人竟住在迦南人、赫人、亚摩利人、比利洗人、希未人、耶布斯人中间,
Kaj ili prenis al si iliajn filinojn kiel edzinojn, kaj siajn filinojn ili donis al iliaj filoj, kaj ili servis al iliaj dioj.
娶他们的女儿为妻,将自己的女儿嫁给他们的儿子,并事奉他们的神。
Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj servis al Baaloj kaj al sanktaj stangoj.
以色列人行耶和华眼中看为恶的事,忘记耶和华─他们的 神,去事奉诸巴力和亚舍拉,
Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Kuŝan-Riŝataim, reĝo de Mezopotamio; kaj la Izraelidoj servis al Kuŝan-Riŝataim dum ok jaroj.
所以耶和华的怒气向以色列人发作,就把他们交在美索不达米亚王古珊利萨田的手中。以色列人服事古珊利萨田八年。
Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis savanton por la Izraelidoj, kiu savis ilin: Otnielon, filon de Kenaz, pli juna frato de Kaleb.
以色列人呼求耶和华的时候,耶和华就为他们兴起一位拯救者救他们,就是迦勒兄弟基纳斯的儿子俄陀聂。
Kaj estis sur li la spirito de la Eternulo, kaj li estis juĝisto de Izrael. Kaj li eliris milite, kaj la Eternulo transdonis en lian manon Kuŝan-Riŝataimon, reĝon de Mezopotamio, kaj lia mano fariĝis forta super Kuŝan-Riŝataim.
耶和华的灵降在他身上,他就作了以色列的士师,出去争战。耶和华将米所波大米王古珊利萨田交在他手中,他便胜了古珊利萨田。
Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj; kaj mortis Otniel, filo de Kenaz.
于是国中太平四十年。基纳斯的儿子俄陀聂死了。
Kaj denove la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo fortigis Eglonon, reĝon de Moab, kontraŭ Izrael, pro tio, ke ili faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo.
以色列人又行耶和华眼中看为恶的事,耶和华就使摩押王伊矶伦强盛,攻击以色列人。
Kaj li aligis al si la Amonidojn kaj Amalekidojn, kaj iris kaj venkobatis Izraelon, kaj ili ekposedis la urbon de Palmoj.
伊矶伦招聚亚扪人和亚玛力人,去攻打以色列人,占据棕树城。
Kaj la Izraelidoj servis al Eglon, reĝo de Moab, dum dek ok jaroj.
于是以色列人服事摩押王伊矶伦十八年。
Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis por ili savanton, Ehudon, filon de Gera, Benjamenidon, maldekstramanulon. Kaj la Izraelidoj sendis per li donacojn al Eglon, reĝo de Moab.
以色列人呼求耶和华的时候,耶和华就为他们兴起一位拯救者,就是便雅悯人基拉的儿子以笏;他是左手便利的。以色列人托他送礼物给摩押王伊矶伦。
Kaj Ehud faris al si glavon dutranĉan, havantan la longon de unu ulno, kaj zonis ĝin sub sia vesto al sia dekstra femuro.
以笏打了一把两刃的剑,长一肘,带在右腿衣服里面。
Kaj li prezentis la donacojn al Eglon, reĝo de Moab; Eglon estis homo tre grasdika.
他将礼物献给摩押王伊矶伦(原来伊矶伦极其肥胖);
Kaj kiam li finis la prezentadon de la donacoj, li foririgis la homojn, kiuj alportis la donacojn.
以笏献完礼物,便将抬礼物的人打发走了,
Sed li mem revenis de la idoloj en Gilgal, kaj diris: Mi devas diri al vi ion sekretan, ho reĝo. Kaj tiu diris: Silentu! Kaj eliris de apud li ĉiuj, kiuj staris apud li.
自己却从靠近吉甲凿石之地回来,说:「王啊,我有一件机密事奏告你。」王说:「回避吧!」于是左右侍立的人都退去了。
Kaj Ehud eniris al li, kiam li sidis en malvarmeta ĉambreto, kiu estis por li sola; kaj Ehud diris: Mi havas por vi vorton de Dio; kaj li leviĝis de la seĝo.
以笏来到王面前;王独自一人坐在凉楼上。以笏说:「我奉 神的命报告你一件事。」王就从座位上站起来。
Tiam Ehud etendis sian maldekstran manon, kaj prenis la glavon de sia dekstra femuro, kaj enpuŝis ĝin en lian ventron tiel,
以笏便伸左手,从右腿上拔出剑来,刺入王的肚腹,
ke eĉ la tenilo eniris post la tranĉfero, kaj la graso kovris la tranĉferon; ĉar li ne eltiris la glavon el lia ventro, kaj ĝi trapenetris la postan parton de la korpo.
连剑把都刺进去了。剑被肥肉夹住,他没有从王的肚腹拔出来,且穿通了后身。
Kaj Ehud eliris en la vestiblon, kaj fermis post si la pordon de la ĉambreto, kaj ŝlosis ĝin.
以笏就出到游廊,将楼门尽都关锁。
Kiam li eliris, la servantoj de la reĝo venis, kaj vidis, ke la pordo de la ĉambreto estas ŝlosita, kaj ili diris: Certe pro natura bezono li estas en la malvarmeta ĉambreto.
以笏出来之后,王的仆人到了,看见楼门关锁,就说:「他必是在楼上大解。」
Kaj ili atendis longe, sed neniu malfermis la pordon de la ĉambreto; tiam ili prenis la ŝlosilon kaj malŝlosis, kaj ili vidis, ke ilia sinjoro kuŝas malviva sur la tero.
他们等烦了,见仍不开楼门,就拿钥匙开了,不料,他们的主人已死,倒在地上。
Kaj dum ili staris konsternitaj, Ehud forkuris, kaj li preterpasis la idolojn kaj forkuris al Seira.
他们耽延的时候,以笏就逃跑了,经过凿石之地,逃到西伊拉;
Kaj kiam li alvenis, li ektrumpetis per korno sur la monto de Efraim, kaj la Izraelidoj malsupreniris kun li de la monto, kaj li estis antaŭ ili.
到了,就在以法莲山地吹角。以色列人随著他下了山地,他在前头引路,
Kaj li diris al ili: Kuru post mi; ĉar la Eternulo transdonis viajn malamikojn, la Moabidojn, en viajn manojn. Kaj ili iris post li, kaj okupis la transirejon de Jordan, kondukantan al Moab, kaj permesis al neniu transiri.
对他们说:「你们随我来,因为耶和华已经把你们的仇敌摩押人交在你们手中。」于是他们跟著他下去,把守约旦河的渡口,不容摩押一人过去。
Kaj ili mortigis en tiu tempo ĉirkaŭ dek mil virojn el la Moabidoj, homojn sanajn kaj fortajn; kaj neniu saviĝis.
那时击杀了摩押人约有一万,都是强壮的勇士,没有一人逃脱。
Kaj en tiu tago Moab humiliĝis sub la manojn de la Izraelidoj; kaj la lando ripozis dum okdek jaroj.
这样,摩押就被以色列人制伏了。国中太平八十年。
Post li estis Ŝamgar, filo de Anat; li mortigis sescent virojn el la Filiŝtoj per bova bastono; kaj li ankaŭ savis Izraelon.
以笏之后,有亚拿的儿子珊迦,他用赶牛的棍子打死六百非利士人。他也救了以色列人。