Judges 21

Kaj la Izraelidoj ĵuris en Micpa, dirante: Neniu el ni donos sian filinon edzinige al Benjamenido.
以色列人在米斯巴曾起誓说:「我们都不将女儿给便雅悯人为妻。」
Kaj la popolo venis en Bet-Elon, kaj restis tie ĝis la vespero antaŭ Dio, kaj levis sian voĉon kaj forte ploris,
以色列人来到伯特利,坐在 神面前直到晚上,放声痛哭,
kaj diris: Kial, ho Eternulo, Dio de Izrael, fariĝis tio en Izrael, ke malaperis nun el Izrael unu tribo?
说:「耶和华─以色列的 神啊,为何以色列中有这样缺了一支派的事呢?」
La morgaŭan tagon la popolo leviĝis frue kaj konstruis tie altaron kaj oferis bruloferojn kaj pacoferojn.
次日清早,百姓起来,在那里筑了一座坛,献燔祭和平安祭。
Kaj la Izraelidoj diris: Kiu homo el ĉiuj triboj de Izrael ne venis kun la komunumo al la Eternulo? Ĉar estis farita granda ĵuro pri tiuj, kiuj ne venis al la Eternulo en Micpan, ke ili estos mortigitaj.
以色列人彼此问说:「以色列各支派中,谁没有同会众上到耶和华面前来呢?」先是以色列人起过大誓说,凡不上米斯巴到耶和华面前来的,必将他治死。
Kaj la Izraelidoj ekpentis pri siaj fratoj la Benjamenidoj, kaj diris: Forhakita estas hodiaŭ unu tribo el Izrael!
以色列人为他们的弟兄便雅悯后悔,说:「如今以色列中绝了一个支派了。
kion ni faros al ili, al la restintoj, koncerne edzinojn? ni ĵuris ja per la Eternulo, ke ni ne donos al ili edzinojn el niaj filinoj.
我们既在耶和华面前起誓说,必不将我们的女儿给便雅悯人为妻,现在我们当怎样办理、使他们剩下的人有妻呢?」
Kaj ili diris: Kiu homo el la triboj de Izrael ne venis al la Eternulo en Micpan? Kaj tiam montriĝis, ke en la tendaron al la komunumo venis neniu el Jabeŝ en Gilead.
又彼此问说:「以色列支派中谁没有上米斯巴到耶和华面前来呢?」他们就查出基列‧雅比没有一人进营到会众那里;
Kaj oni reviziis la popolon, kaj montriĝis, ke tie estas neniu el la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead.
因为百姓被数的时候,没有一个基列‧雅比人在那里。
Tiam la komunumo sendis tien dek du mil homojn el la viroj batalkapablaj, kaj ordonis al ili jene: Iru kaj mortigu per glavo la loĝantojn de Jabeŝ en Gilead, ankaŭ la virinojn kaj infanojn.
会众就打发一万二千大勇士,吩咐他们说:「你们去用刀将基列‧雅比人连妇女带孩子都击杀了。
Kaj tiel agu: ĉiun virseksulon, kaj ĉiun virinon, kiu ekkonis kuŝejon de viro, ekstermu.
所当行的就是这样:要将一切男子和已嫁的女子尽行杀戮。」
Kaj ili trovis inter la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead kvarcent junajn virgulinojn, kiuj ne ekkonis kuŝejon de viro; kaj ili venigis ilin en la tendaron en Ŝilon, kiu estas en la lando Kanaana.
他们在基列‧雅比人中,遇见了四百个未嫁的处女,就带到迦南地的示罗营里。
Kaj la tuta komunumo sendis, por paroli kun la Benjamenidoj, kiuj estis ĉe la roko Rimon, kaj anonci al ili pacon.
全会众打发人到临门磐的便雅悯人那里,向他们说和睦的话。
Tiam la Benjamenidoj revenis, kaj oni donis al ili la virinojn, kiuj restis vivaj el la virinoj de Jabeŝ en Gilead; sed ne estis sufiĉe por ili.
当时便雅悯人回来了,以色列人就把所存活基列‧雅比的女子给他们为妻,还是不够。
Kaj la popolo bedaŭris pri Benjamen, ĉar la Eternulo faris fendon en la triboj de Izrael.
百姓为便雅悯人后悔,因为耶和华使以色列人缺了一个支派(原文是使以色列中有了破口)。
Kaj la plejaĝuloj de la komunumo diris: Kion ni faru al la restintoj koncerne edzinojn? ekstermitaj estas ja la virinoj de Benjamen.
会中的长老说:「便雅悯中的女子既然除灭了,我们当怎样办理、使那余剩的人有妻呢?」
Kaj ili diris: La restintoj el la Benjamenidoj bezonas ja heredontojn, por ke ne malaperu tribo el Izrael;
又说:「便雅悯逃脱的人当有地业,免得以色列中涂抹了一个支派。
kaj ni ne povas doni al ili edzinojn el niaj filinoj, ĉar la Izraelidoj ĵuris, dirante: Malbenita estu tiu, kiu donos edzinon al Benjamenido.
只是我们不能将自己的女儿给他们为妻;因为以色列人曾起誓说,有将女儿给便雅悯人为妻的,必受咒诅。」
Sed ili diris: Jen ĉiujare estas festo de la Eternulo en Ŝilo, kiu estas norde de Bet-El, oriente de la vojo, kiu kondukas de Bet-El al Ŝeĥem, kaj sude de Lebona.
他们又说:「在利波拿以南,伯特利以北,在示剑大路以东的示罗,年年有耶和华的节期」;
Kaj ili ordonis al la Benjamenidoj jene: Iru kaj faru insidon en la vinberĝardenoj;
就吩咐便雅悯人说:「你们去,在葡萄园中埋伏。
kaj kiam vi vidos, ke la knabinoj de Ŝilo eliras, por danci en rondoj, tiam eliru el la vinberĝardenoj kaj kaptu al vi ĉiu edzinon el la knabinoj de Ŝilo kaj iru en la landon de la Benjamenidoj.
若看见示罗的女子出来跳舞,就从葡萄园出来,在示罗的女子中各抢一个为妻,回便雅悯地去。
Kaj se venos iliaj patroj aŭ fratoj kun plendo al ni, ni diros al ili: Pardonu nin pro ili; ĉar ni ne prenis por ĉiu edzinon en la milito, kaj vi ne donis al ili; tial vi estas nun senkulpaj.
他们的父亲或是弟兄若来与我们争竞,我们就说:『求你们看我们的情面,施恩给这些人,因我们在争战的时候没有给他们留下女子为妻。这也不是你们将子女给他们的;若是你们给的,就算有罪。』」
Kaj tiel agis la Benjamenidoj, kaj prenis edzinojn laŭ sia nombro el la dancrondoj, rabinte ilin; kaj ili iris kaj revenis al sia posedaĵo kaj konstruis urbojn kaj ekloĝis en ili.
于是便雅悯人照样而行,按著他们的数目从跳舞的女子中抢去为妻,就回自己的地业去,又重修城邑居住。
Kaj en la sama tempo disiris de tie la Izraelidoj, ĉiu al sia tribo kaj al sia familio, kaj ĉiu foriris de tie al sia posedaĵo.
当时以色列人离开那里,各归本支派、本宗族、本地业去了。
En tiu tempo ne ekzistis reĝo ĉe Izrael; ĉiu faradis tion, kio plaĉis al li.
那时,以色列中没有王,各人任意而行。