Judges 18

En tiu tempo ne ekzistis reĝo ĉe Izrael; kaj en tiu tempo la tribo de Dan serĉis por si posedaĵon, por ekloĝi, ĉar ĝis tiu tempo ili ne ricevis posedaĵon inter la triboj de Izrael.
那时,以色列中没有王。但支派的人仍是寻地居住;因为到那日子,他们还没有在以色列支派中得地为业。
Kaj la Danidoj sendis kvin homojn el sia tribo, el siaj reprezentantoj, virojn batalkapablajn el Corea kaj Eŝtaol, por rigardi la landon kaj esplori ĝin, kaj diris al ili: Iru, esploru la landon. Kaj ili venis sur la monton de Efraim al la domo de Miĥa kaj tranoktis tie.
但人从琐拉和以实陶打发本族中的五个勇士,去仔细窥探那地,吩咐他们说:「你们去窥探那地。」他们来到以法莲山地,进了米迦的住宅,就在那里住宿。
Kiam ili estis kun la domanoj de Miĥa, ili rekonis la voĉon de la juna Levido, kaj eniris tien, kaj diris al li: Kiu venigis vin ĉi tien? kaj kion vi faras ĉi tie? kaj kion vi bezonas ĉi tie?
他们临近米迦的住宅,听出那少年利未人的口音来,就进去问他说:「谁领你到这里来?你在这里做什么?你在这里得什么?」
Kaj li diris al ili: Tiel kaj tiel agis kun mi Miĥa, kaj li dungis min, kaj mi fariĝis pastro por li.
他回答说:「米迦待我如此如此,请我作祭司。」
Kaj ili diris al li: Demandu, ni petas, Dion, por ke ni eksciu, ĉu estos sukcesa nia vojo, kiun ni iras.
他们对他说:「请你求问 神,使我们知道所行的道路通达不通达。」
Kaj la pastro diris al ili: Iru en paco; laŭ la Eternulo estas via vojo, kiun vi iras.
祭司对他们说:「你们可以平平安安地去,你们所行的道路是在耶和华面前的。」
Kaj tiuj kvin viroj ekiris kaj venis en Laiŝon, kaj vidis la popolon, ke ĝi tie loĝas senzorge, laŭ la maniero de la Cidonanoj, trankvile kaj fide, kaj neniu per io ofendas ilin en la lando aŭ regas super ili, kaj de la Cidonanoj ili estas malproksime kaj kun neniu ili havas ian aferon.
五人就走了,来到拉亿,见那里的民安居无虑,如同西顿人安居一样。在那地没有人掌权扰乱他们;他们离西顿人也远,与别人没有来往。
Kaj ili venis al siaj fratoj en Corean kaj Eŝtaolon; kaj iliaj fratoj diris al ili: Kion vi raportos?
五人回到琐拉和以实陶,见他们的弟兄;弟兄问他们说:「你们有什么话?」
Kaj ili diris: Leviĝu, kaj ni iru kontraŭ ilin; ĉar ni vidis, ke la lando estas tre bona; estu trankvilaj, ne prokrastu iri kaj veni kaj ekposedi la landon.
他们回答说:「起来,我们上去攻击他们吧!我们已经窥探那地,见那地甚好。你们为何静坐不动呢?要急速前往得那地为业,不可迟延。
Kiam vi venos, vi venos al popolo, kiu ne pensas pri danĝero, kaj la lando estas vasta; Dio transdonas ĝin en viajn manojn; tio estas loko, kie mankas nenio, kio estas sur la tero.
你们到了那里,必看见安居无虑的民,地也宽阔。 神已将那地交在你们手中;那地百物俱全,一无所缺。」
Kaj elmoviĝis el tie el la tribo de la Danidoj, el Corea kaj Eŝtaol, sescent viroj, zonitaj per bataliloj.
于是但族中的六百人,各带兵器,从琐拉和以实陶前往,
Kaj ili iris, kaj stariĝis tendare en Kirjat-Jearim, en la regiono de Jehuda. Tial oni ĝis nun nomas tiun lokon Tendaro de Dan; ĝi estas post Kirjat-Jearim.
上到犹大的基列‧耶琳,在基列‧耶琳后边安营。因此那地方名叫玛哈尼‧但,直到今日。
Kaj ili iris de tie sur la monton de Efraim kaj venis al la domo de Miĥa.
他们从那里往以法莲山地去,来到米迦的住宅。
Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon Laiŝ, diris al siaj fratoj: Ĉu vi scias, ke en ĉi tiuj domoj troviĝas efodo kaj domaj dioj kaj figuro kaj idolo? pripensu do, kion vi devas fari.
从前窥探拉亿地的五个人对他们的弟兄说:「这宅子里有以弗得和家中的神像,并雕刻的像与铸成的像,你们知道吗?现在你们要想一想当怎样行。」
Kaj ili turniĝis tien kaj eniris en la domon de la juna Levido, en la domon de Miĥa, kaj salutis lin.
五人就进入米迦的住宅,到了那少年利未人的房内问他好。
La sescent viroj el la Danidoj, zonitaj per siaj bataliloj, staris antaŭ la pordego.
那六百但人各带兵器,站在门口。
Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon, eniris tien kaj prenis la figuron kaj la efodon kaj la domajn diojn kaj la idolon. Dume la pastro staris antaŭ la pordego, kun la sescent viroj, zonitaj per bataliloj.
窥探地的五个人走进去,将雕刻的像、以弗得、家中的神像,并铸成的像,都拿了去。祭司和带兵器的六百人,一同站在门口。
Kiam tiuj eniris en la domon de Miĥa, kaj prenis la figuron, la efodon, la domajn diojn, kaj la idolon, la pastro diris al ili: Kion vi faras?
那五个人进入米迦的住宅,拿出雕刻的像、以弗得、家中的神像,并铸成的像,祭司就问他们说:「你们做什么呢?」
Sed ili diris al li: Silentu, metu vian manon sur vian buŝon; kaj iru kun ni kaj estu por ni patro kaj pastro; ĉu pli bone estas por vi esti pastro por la domo de unu homo, ol esti pastro por tribo kaj gento en Izrael?
他们回答说:「不要作声,用手摀口,跟我们去吧!我们必以你为父、为祭司。你作一家的祭司好呢?还是作以色列一族一支派的祭司好呢?」
Kaj tio bone plaĉis al la pastro, kaj li prenis la efodon kaj la domajn diojn kaj la figuron kaj iris inter la popolon.
祭司心里喜悦,便拿著以弗得和家中的神像,并雕刻的像,进入他们中间。
Kaj ili turniĝis kaj iris, kaj sendis la infanojn kaj la brutojn kaj la pakaĵojn antaŭ sin.
他们就转身离开那里,妻子、儿女、牲畜、财物都在前头。
Kiam ili malproksimiĝis de la domo de Miĥa, la homoj, kiuj estis en la domoj najbaraj de Miĥa, kun krio kolektiĝis kaj kuris post la Danidoj.
离米迦的住宅已远,米迦的近邻都聚集来,追赶但人,
Kaj ili kriis al la Danidoj; kaj ĉi tiuj turnis siajn vizaĝojn, kaj diris al Miĥa: Kio estas al vi, ke vi faras krion?
呼叫但人。但人回头问米迦说:「你聚集这许多人来做什么呢?」
Kaj li diris: Miajn diojn, kiujn mi faris, vi forprenis, kaj ankaŭ la pastron, kaj vi foriris; kaj kio ankoraŭ estas al mi? kial do vi demandas, kio estas al mi?
米迦说:「你们将我所做的神像和祭司都带了去,我还有所剩的么?怎么还问我说『做什么』呢?」
Kaj la Danidoj diris al li: Ne aŭdigu vian voĉon antaŭ ni, ĉar alie atakos vin koleraj homoj kaj vi pereigos vian animon kaj la animon de via domo.
但人对米迦说:「你不要使我们听见你的声音,恐怕有性暴的人攻击你,以致你和你的全家尽都丧命。」
Kaj la Danidoj foriris sian vojon. Kaj Miĥa vidis, ke ili estas pli fortaj ol li; kaj li returniĝis kaj revenis en sian domon.
但人还是走他们的路。米迦见他们的势力比自己强盛,就转身回家去了。
Sed tiuj prenis tion, kion faris Miĥa, kaj la pastron, kiu estis ĉe li; kaj ili venis en Laiŝon, kontraŭ la popolon trankvilan kaj senzorgan, kaj venkobatis ĝin per la glavo; kaj la urbon ili forbruligis per fajro.
但人将米迦所做的神像和他的祭司都带到拉亿,见安居无虑的民,就用刀杀了那民,又放火烧了那城,
Kaj estis neniu savanto, ĉar ĝi estis malproksime de Cidon kaj ili havis neniajn aferojn kun iu, kaj ĝi estis en la valo, kiu troviĝas apud Bet-Reĥob. Ili konstruis la urbon kaj ekloĝis en ĝi.
并无人搭救;因为离西顿远,他们又与别人没有来往。城在平原,那平原靠近伯‧利合。但人又在那里修城居住,
Ili donis al la urbo la nomon Dan, laŭ la nomo de sia patro, kiu naskiĝis de Izrael; antaŭe la nomo de la urbo estis Laiŝ.
照著他们始祖以色列之子但的名字,给那城起名叫但;原先那城名叫拉亿。
Kaj la Danidoj starigis al si la figuron; kaj Jehonatan, filo de Gerŝom, filo de Manase, li kaj liaj filoj estis pastroj por la tribo de la Danidoj, ĝis la tago, kiam ili estis forkaptitaj el la lando.
但人就为自己设立那雕刻的像。摩西的孙子、革舜的儿子约拿单,和他的子孙作但支派的祭司,直到那地遭掳掠的日子。
Kaj dum la tuta tempo, kiam la domo de Dio estis en Ŝilo, ili havis ĉe si la idolon de Miĥa, kiun li faris.
 神的殿在示罗多少日子,但人为自己设立米迦所雕刻的像也在但多少日子。