Judges 1

Post la morto de Josuo la Izraelidoj demandis la Eternulon, dirante: Kiu el ni plej antaŭe devas iri kontraŭ la Kanaanidojn, por militi kontraŭ ili?
约书亚死后,以色列人求问耶和华说:「我们中间谁当首先上去攻击迦南人,与他们争战?」
Kaj la Eternulo diris: Jehuda iros; jen Mi transdonas la landon en liajn manojn.
耶和华说:「犹大当先上去,我已将那地交在他手中。」
Tiam Jehuda diris al sia frato Simeon: Iru kun mi en mian sorton, kaj ni militos kontraŭ la Kanaanidoj; kaj mi ankaŭ iros kun vi en vian sorton. Kaj Simeon iris kun li.
犹大对他哥哥西缅说:「请你同我到拈阄所得之地去,好与迦南人争战;以后我也同你到你拈阄所得之地去。」于是西缅与他同去。
Kaj Jehuda iris, kaj la Eternulo transdonis en liajn manojn la Kanaanidojn kaj la Perizidojn; kaj ili batis el ili en Bezek dek mil homojn.
犹大就上去;耶和华将迦南人和比利洗人交在他们手中。他们在比色击杀了一万人,
Kaj ili renkontis Adoni-Bezekon en Bezek kaj batalis kontraŭ li kaj venkobatis la Kanaanidojn kaj la Perizidojn.
又在那里遇见亚多尼比色,与他争战,杀败迦南人和比利洗人。
Kaj Adoni-Bezek forkuris; sed ili postkuris lin kaj kaptis lin kaj dehakis la dikfingrojn de liaj manoj kaj piedoj.
亚多尼比色逃跑;他们追赶,拿住他,砍断他手脚的大姆指。
Kaj Adoni-Bezek diris: Sepdek reĝoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj kolektadis panrestaĵojn sub mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis tie.
亚多尼比色说:「从前有七十个王,手脚的大姆指都被我砍断,在我桌子底下拾取零碎食物。现在 神按著我所行的报应我了。」于是他们将亚多尼比色带到耶路撒冷,他就死在那里。
Kaj la Jehudaidoj militis kontraŭ Jerusalem kaj prenis ĝin kaj venkobatis ĝin per glavo, kaj la urbon ili forbruligis.
犹大人攻打耶路撒冷,将城攻取,用刀杀了城内的人,并且放火烧城。
Poste la Jehudaidoj iris, por militi kontraŭ la Kanaanidoj, kiuj loĝis sur la monto kaj en la suda regiono kaj sur la malaltaĵo.
后来犹大人下去,与住山地、南地,和高原的迦南人争战。
Kaj Jehuda iris al la Kanaanidoj, kiuj loĝis en Ĥebron (la nomo de Ĥebron antaŭe estis Kirjat-Arba), kaj venkobatis Ŝeŝajon kaj Aĥimanon kaj Talmajon.
犹大人去攻击住希伯崙的迦南人,杀了示筛、亚希幔、挞买。希伯崙从前名叫基列‧亚巴。
Kaj de tie li iris al la loĝantoj de Debir (la nomo de Debir antaŭe estis Kirjat-Sefer).
他们从那里去攻击底壁的居民;底壁从前名叫基列‧西弗。
Kaj Kaleb diris: Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos ĝin, al tiu mi donos mian filinon Aĥsa kiel edzinon.
迦勒说:「谁能攻打基列‧西弗,将城夺取,我就把我女儿押撒给他为妻。」
Kaj prenis ĝin Otniel, filo de Kenaz, la pli juna frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Aĥsa kiel edzinon.
迦勒兄弟基纳斯的儿子俄陀聂夺取了那城,迦勒就把女儿押撒给他为妻。
Kaj kiam ŝi venis, ŝi instigis lin peti de ŝia patro kampon. Kaj ŝi malsupreniĝis de la azeno; kaj Kaleb diris al ŝi: Kio estas al vi?
押撒过门的时候,劝丈夫向她父亲求一块田。押撒一下驴,迦勒问她说:「你要什么?」
Kaj ŝi diris al li: Donu al mi benon; ĉar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaŭ akvofontojn. Kaj Kaleb donis al ŝi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.
她说:「求你赐福给我,你既将我安置在南地,求你也给我水泉。」迦勒就把上泉下泉赐给她。
Kaj la idoj de la Kenido, bofrato de Moseo, iris el la urbo de Palmoj kun la idoj de Jehuda en la dezerton de Jehuda, kiu estas sude de Arad; kaj ili venis kaj ekloĝis kune kun la popolo.
摩西的内兄(或译:岳父)是基尼人,他的子孙与犹大人一同离了棕树城,往亚拉得以南的犹大旷野去,就住在民中。
Kaj Jehuda iris kun sia frato Simeon, kaj ili venkobatis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Cefat, kaj detruis ĝin, kaj donis al la urbo la nomon Ĥorma.
犹大和他哥哥西缅同去,击杀了住洗法的迦南人,将城尽行毁灭,那城的名便叫何珥玛。
Kaj Jehuda prenis la urbojn Gaza kun ĝiaj limoj kaj Aŝkelon kun ĝiaj limoj kaj Ekron kun ĝiaj limoj.
犹大又取了迦萨和迦萨的四境,亚实基伦和亚实基伦的四境,以革伦和以革伦的四境。
Kaj la Eternulo estis kun Jehuda, kaj li ekposedis la monton. Sed li ne povis forpeli la loĝantojn de la valo, ĉar ili havis ferajn ĉarojn.
耶和华与犹大同在,犹大就赶出山地的居民,只是不能赶出平原的居民,因为他们有铁车。
Kaj oni donis al Kaleb Ĥebronon, kiel diris Moseo; kaj li elpelis el tie la tri filojn de Anak.
以色列人照摩西所说的,将希伯崙给了迦勒;迦勒就从那里赶出亚衲族的三个族长。
Sed la Jebusidojn, kiuj loĝis en Jerusalem, la Benjamenidoj ne elpelis; kaj la Jebusidoj loĝis kun la Benjamenidoj en Jerusalem ĝis la nuna tago.
便雅悯人没有赶出住耶路撒冷的耶布斯人。耶布斯人仍在耶路撒冷与便雅悯人同住,直到今日。
Kaj iris ankaŭ la Jozefidoj al Bet-El; kaj la Eternulo estis kun ili.
约瑟家也上去攻打伯特利;耶和华与他们同在。
Kaj la Jozefidoj esplorrigardis Bet-Elon (la nomo de la urbo antaŭe estis Luz).
约瑟家打发人去窥探伯特利(那城起先名叫路斯)。
Kaj la esplorrigardantoj vidis viron, irantan el la urbo, kaj ili diris al li: Montru al ni la eniron en la urbon, kaj ni faros al vi favoraĵon.
窥探的人看见一个人从城里出来,就对他说:「求你将进城的路指示我们,我们必恩待你。」
Kaj li montris al ili la eniron en la urbon, kaj ili venkobatis la urbon per glavo; sed tiun viron kaj lian tutan familion ili forliberigis.
那人将进城的路指示他们,他们就用刀击杀了城中的居民,但将那人和他全家放去。
Kaj la viro iris en la landon de la Ĥetidoj, kaj konstruis urbon, kaj donis al ĝi la nomon Luz; tia estas ĝia nomo ĝis la nuna tago.
那人往赫人之地去,筑了一座城,起名叫路斯。那城到如今还叫这名。
Kaj Manase ne ekposedis la urbojn Bet-Ŝean kun ĝiaj urbetoj kaj Taanaĥ kun ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantojn de Dor kaj de ĝiaj urbetoj kaj la loĝantojn de Jibleam kaj de ĝiaj urbetoj kaj la loĝantojn de Megido kaj de ĝiaj urbetoj; kaj la Kanaanidoj plue loĝis en tiu lando.
玛拿西没有赶出伯‧善和属伯‧善乡村的居民,他纳和属他纳乡村的居民,多珥和属多珥乡村的居民,以伯莲和属以伯莲乡村的居民,米吉多和属米吉多乡村的居民;迦南人却执意住在那些地方。
Kiam Izrael fortiĝis, li faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne elpelis ilin.
及至以色列强盛了,就使迦南人作苦工,没有把他们全然赶出。
Kaj Efraim ne elpelis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Gezer; kaj la Kanaanidoj loĝis inter li en Gezer.
以法莲没有赶出住基色的迦南人。于是迦南人仍住在基色,在以法莲中间。
Zebulun ne forpelis la loĝantojn de Kitron, nek la loĝantojn de Nahalol; kaj la Kanaanidoj loĝis inter li, kaj fariĝis tributuloj.
西布伦没有赶出基伦的居民和拿哈拉的居民。于是迦南人仍住在西布伦中间,成了服苦的人。
Aŝer ne forpelis la loĝantojn de Ako, nek la loĝantojn de Cidon, nek de Aĥlab, nek de Aĥzib, nek de Ĥelba, nek de Afek, nek de Reĥob.
亚设没有赶出亚柯和西顿的居民,亚黑拉和亚革悉的居民,黑巴、亚弗革与利合的居民。
Kaj la Aŝeridoj loĝis meze de la Kanaanidoj, loĝantoj de la lando; ĉar ili ne forpelis ilin.
于是,亚设因为没有赶出那地的迦南人,就住在他们中间。
Naftali ne forpelis la loĝantojn de Bet-Ŝemeŝ, nek la loĝantojn de Bet-Anat; kaj li loĝis meze de la Kanaanidoj, loĝantoj de la lando; kaj la loĝantoj de Bet-Ŝemeŝ kaj de Bet-Anat fariĝis liaj tributuloj.
拿弗他利没有赶出伯‧示麦和伯‧亚纳的居民,于是拿弗他利就住在那地的迦南人中间;然而伯‧示麦和伯‧亚纳的居民成了服苦的人。
Kaj la Amoridoj premis la Danidojn sur la monton, ne permesante al ili malsupreniri en la valon.
亚摩利人强逼但人住在山地,不容他们下到平原;
Kaj la Amoridoj plue loĝis sur la monto Ĥeres, en Ajalon kaj en Ŝaalbim; sed la mano de la Jozefidoj pezis sur ili, kaj ili fariĝis tributuloj.
亚摩利人却执意住在希烈山和亚雅伦并沙宾。然而约瑟家胜了他们,使他们成了服苦的人。
Kaj la limo de la Amoridoj estis de la loko, kie leviĝas Akrabim, de Sela pli alten.
亚摩利人的境界,是从亚克拉滨坡,从西拉而上。