Joshua 9

Kaj kiam aŭdis ĉiuj reĝoj, kiuj loĝis trans Jordan, sur la monto kaj en la valo, kaj sur la tuta bordo de la Granda Maro kontraŭ Lebanon, la Ĥetidoj, kaj la Amoridoj, la Kanaanidoj, la Perizidoj, la Ĥividoj, kaj la Jebusidoj,
约旦河西,住山地、高原,并对著黎巴嫩山沿大海一带的诸王,就是赫人、亚摩利人、迦南人、比利洗人、希未人、耶布斯人的诸王,听见这事,
ili kolektiĝis kune, por militi unuanime kontraŭ Josuo kaj kontraŭ Izrael.
就都聚集,同心合意的要与约书亚和以色列人争战。
Kaj la loĝantoj de Gibeon aŭdis, kion faris Josuo al Jeriĥo kaj al Aj,
基遍的居民听见约书亚向耶利哥和艾城所行的事,
kaj ili ankaŭ faris ruzaĵon: ili iris kaj provizis sin per manĝaĵoj, kaj metis malnovajn sakojn sur siajn azenojn kaj malnovajn disŝiritajn kaj flikitajn vinsakojn;
就设诡计,假充使者,拿旧口袋和破裂缝补的旧皮酒袋驮在驴上,
kaj ŝuoj malnovaj kaj flikitaj estis sur iliaj piedoj, kaj vestoj malnovaj estis sur ili, kaj ilia tuta pano estis malfreŝa kaj ŝimiĝinta.
将补过的旧鞋穿在脚上,把旧衣服穿在身上;他们所带的饼都是干的,长了霉了。
Kaj ili iris al Josuo en la tendaron ĉe Gilgal, kaj diris al li kaj al la tuta Izrael: El lando malproksima ni venis; faru do kun ni interligon.
他们到吉甲营中见约书亚,对他和以色列人说:「我们是从远方来的,现在求你与我们立约。」
Kaj la Izraelidoj diris al la Ĥividoj: Eble vi loĝas apude de ni; kiel do ni povas fari kun vi interligon?
以色列人对这些希未人说:「只怕你们是住在我们中间的;若是这样,怎能和你们立约呢?」
Kaj ili diris al Josuo: Ni estas viaj sklavoj. Kaj Josuo diris al ili: Kiuj vi estas? kaj el kie vi venas?
他们对约书亚说:「我们是你的仆人。」约书亚问他们说:「你们是什么人?是从那里来的?」
Kaj ili diris al li: El lando tre malproksima venis viaj sklavoj pro la nomo de la Eternulo, via Dio; ĉar ni aŭdis Lian gloron, kaj ĉion, kion Li faris en Egiptujo,
他们回答说:「仆人从极远之地而来,是因听见耶和华─你 神的名声和他在埃及所行的一切事,
kaj ĉion, kion Li faris al la du reĝoj de la Amoridoj transe de Jordan, al Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon, kaj al Og, reĝo de Baŝan, kiu loĝis en Aŝtarot.
并他向约旦河东的两个亚摩利王,就是希实本王西宏和在亚斯他录的巴珊王噩一切所行的事。
Kaj diris al ni niaj plejaĝuloj kaj ĉiuj loĝantoj de nia lando jene: Prenu en viajn manojn manĝaĵon por la vojo, kaj iru renkonte al ili, kaj diru al ili: Ni estas viaj sklavoj; faru do kun ni interligon.
我们的长老和我们那地的一切居民对我们说:『你们手里要带著路上用的食物去迎接以色列人,对他们说:我们是你们的仆人;现在求你们与我们立约。』
Ĉi tiu nia pano estis varma, kiam ni prenis ĝin provize el niaj domoj en la tago, en kiu ni eliris, por iri al vi; kaj nun jen ĝi malfreŝiĝis kaj ŝimiĝis.
我们出来要往你们这里来的日子,从家里带出来的这饼还是热的;看哪,现在都干了,长了霉了。
Kaj ĉi tiuj niaj felsakoj kun vino, kiujn ni plenigis novajn, jen ili disfendiĝis; kaj ĉi tiuj niaj vestoj kaj ŝuoj malnoviĝis pro la tre longa vojo.
这皮酒袋,我们盛酒的时候还是新的;看哪,现在已经破裂。我们这衣服和鞋,因为道路甚远,也都穿旧了。」
Tiam la homoj prenis iom el ilia pano, kaj la Eternulon ili ne demandis.
以色列人受了他们些食物,并没有求问耶和华。
Kaj Josuo faris pacon kun ili, kaj starigis interligon kun ili, por lasi ilin vivaj; kaj la ĉefoj de la komunumo ĵuris al ili.
于是约书亚与他们讲和,与他们立约,容他们活著;会众的首领也向他们起誓。
Sed post paso de tri tagoj, post kiam ili faris kun ili interligon, ili ekaŭdis, ke ili estas iliaj najbaroj kaj loĝas apude de ili.
以色列人与他们立约之后,过了三天才听见他们是近邻,住在以色列人中间的。
Kaj la Izraelidoj elmoviĝis, kaj venis al iliaj urboj en la tria tago; iliaj urboj estis Gibeon kaj Kefira kaj Beerot kaj Kirjat-Jearim.
以色列人起行,第三天到了他们的城邑,就是基遍、基非拉、比录、基列‧耶琳。
Kaj la Izraelidoj ne batis ilin, ĉar la estroj de la komunumo ĵuris al ili per la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la tuta komunumo ekmurmuris kontraŭ la estroj.
因为会众的首领已经指著耶和华─以色列的 神向他们起誓,所以以色列人不击杀他们;全会众就向首领发怨言。
Kaj ĉiuj estroj diris al la tuta komunumo: Ni ĵuris al ili per la Eternulo, Dio de Izrael, kaj nun ni ne povas tuŝi ilin;
众首领对全会众说:「我们已经指著耶和华─以色列的 神向他们起誓,现在我们不能害他们。
tion ni faros al ili: ni lasu ilin vivaj, por ke ne trafu nin kolero pro la ĵuro, kiun ni ĵuris al ili.
我们要如此待他们,容他们活著,免得有忿怒因我们所起的誓临到我们身上。」
Kaj la estroj diris al ili: Ili vivu. Kaj ili fariĝis lignohakistoj kaj akvoportistoj por la tuta komunumo, kiel diris al ili la estroj.
首领又对会众说:「要容他们活著。」于是他们为全会众作了劈柴挑水的人,正如首领对他们所说的话。
Kaj Josuo alvokis ilin, kaj diris al ili jene: Kial vi nin trompis, dirante, ke vi estas tre malproksimaj de ni, dum vi loĝas apude de ni?
约书亚召了他们来,对他们说:「为什么欺哄我们说『我们离你们甚远』呢?其实你们是住在我们中间。
estu do nun malbenitaj: ne ĉesiĝu inter vi sklavoj kaj lignohakistoj kaj akvoportistoj por la domo de mia Dio.
现在你们是被咒诅的!你们中间的人必断不了作奴仆,为我 神的殿作劈柴挑水的人。」
Kaj ili respondis al Josuo kaj diris: Estis dirite al viaj sklavoj, ke la Eternulo, via Dio, promesis al Sia servanto Moseo, ke Li donos al vi la tutan landon kaj ekstermos antaŭ vi ĉiujn loĝantojn de la lando; tial ni tre ektimis antaŭ vi pri nia vivo, kaj ni faris tiun aferon.
他们回答约书亚说:「因为有人实在告诉你的仆人,耶和华─你的 神曾吩咐他的仆人摩西,把这全地赐给你们,并在你们面前灭绝这地的一切居民,所以我们为你们的缘故甚怕丧命,就行了这事。
Kaj nun jen ni estas en via mano: kiel vi trovas bona kaj justa agi kun ni, tiel agu.
现在我们在你手中,你以怎样待我们为善为正,就怎样做吧!」
Kaj li agis kun ili tiel: li savis ilin kontraŭ la manoj de la Izraelidoj, kaj ĉi tiuj ne mortigis ilin.
于是约书亚这样待他们,救他们脱离以色列人的手,以色列人就没有杀他们。
Sed Josuo destinis al ili en tiu tago, ke ili estu lignohakistoj kaj akvoportistoj por la komunumo kaj por la altaro de la Eternulo, ĝis la nuna tago, sur la loko, kiun Li elektos.
当日约书亚使他们在耶和华所要选择的地方,为会众和耶和华的坛作劈柴挑水的人,直到今日。