Joshua 19

Kaj la dua loto eliris por Simeon, por la tribo de la Simeonidoj, laŭ iliaj familioj. Kaj ilia posedaĵo estis meze de la posedaĵo de la Jehudaidoj.
为西缅支派的人,按著宗族,拈出第二阄。他们所得的地业是在犹大人地业中间。
Apartenis al ili en ilia posedaĵo: Beer-Ŝeba (kun Ŝeba) kaj Molada
他们所得为业之地就是:别是巴(或名示巴)、摩拉大、
kaj Ĥacar-Ŝual kaj Bala kaj Ecem
哈萨‧书亚、巴拉、以森、
kaj Eltolad kaj Betul kaj Ĥorma
伊利多拉、比土力、何珥玛、
kaj Ciklag kaj Bet-Markabot kaj Ĥacar-Susa
洗革拉、伯‧玛加博、哈萨苏撒、
kaj Bet-Lebaot kaj Ŝaruĥen: dek tri urboj kaj iliaj vilaĝoj.
伯‧利巴勿、沙鲁险,共十三座城,还有属城的村庄;
Ain, Rimon kaj Eter kaj Aŝan: kvar urboj kaj iliaj vilaĝoj.
又有亚因、利门、以帖、亚珊,共四座城,还有属城的村庄;
Kaj ĉiuj vilaĝoj, kiuj estas ĉirkaŭ tiuj urboj, ĝis Baalat-Beer, Ramat sude. Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Simeonidoj, laŭ iliaj familioj.
并有这些城邑四围一切的村庄,直到巴拉‧比珥,就是南地的拉玛。这是西缅支派按著宗族所得的地业。
El la landpeco de la Jehudaidoj estis la posedaĵo de la Simeonidoj; ĉar la parto de la Jehudaidoj estis tro granda por ili, tial la Simeonidoj ricevis posedaĵon meze de ilia posedaĵo.
西缅人的地业是从犹大人地业中得来的;因为犹大人的分过多,所以西缅人在他们的地业中得了地业。
Kaj la tria loto eliris por la Zebulunidoj, laŭ iliaj familioj; kaj la limo de ilia posedaĵo estis ĝis Sarid.
为西布伦人,按著宗族,拈出第三阄。他们地业的境界是到撒立;
Kaj ilia limo iras ĝis la maro kaj Marala, kaj kuntuŝiĝas kun Dabeŝet, kaj kuntuŝiĝas kun la torento, kiu estas antaŭ Jokneam.
往西上到玛拉拉,达到大巴设,又达到约念前的河;
Kaj ĝi iras returne de Sarid orienten, al la flanko de sunleviĝo, ĝis la limo de Kislot-Tabor; kaj ĝi iras al Dabrat, kaj leviĝas al Jafia.
又从撒立往东转向日出之地,到吉斯绿‧他泊的境界,又通到大比拉,上到雅非亚;
Kaj de tie ĝi iras orienten, al la flanko de sunleviĝo, tra Gat-Ĥefer kaj Et-Kacin, kaj eliras al Rimon-Metoar kaj Nea.
从那里往东,接连到迦特‧希弗,至以特‧加汛,通到临门,临门延到尼亚;
Kaj la limo turniĝas de nordo al Ĥanaton, kaj finiĝas en la valo Jiftaĥ-El.
又绕过尼亚的北边,转到哈拿顿,通到伊弗他‧伊勒谷。
Kaj Katat, kaj Nahalal kaj Ŝimron kaj Jidala kaj Bet-Leĥem: dek du urboj kaj iliaj vilaĝoj.
还有加他、拿哈拉、伸崙、以大拉、伯利恒,共十二座城,还有属城的村庄。
Tio estas la posedaĵo de la Zebulunidoj, laŭ iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilaĝoj.
这些城并属城的村庄就是西布伦人按著宗族所得的地业。
Por Isaĥar eliris la kvara loto, por la Isaĥaridoj, laŭ iliaj familioj.
为以萨迦人,按著宗族,拈出第四阄。
Kaj ilia limo estis: Jizreel kaj Kesulot kaj Ŝunem
他们的境界是到耶斯列、基苏律、书念、
kaj Ĥafaraim kaj Ŝion kaj Anaĥarat
哈弗连、示按、亚拿哈拉、
kaj Rabit kaj Kiŝjon kaj Abec
拉璧、基善、亚别、
kaj Remet kaj En-Ganim kaj En-Ĥada kaj Bet-Pacec.
利篾、隐‧干宁、隐哈大、伯帕薛;
Kaj la limo kuntuŝiĝas al Tabor kaj Ŝaĥacima kaj Bet-Ŝemeŝ; kaj ilia limo finiĝas ĉe Jordan: dek ses urboj kaj iliaj vilaĝoj.
又达到他泊、沙哈洗玛、伯‧示麦,直通到约旦河为止,共十六座城,还有属城的村庄。
Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Isaĥaridoj, laŭ iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilaĝoj.
这些城并属城的村庄就是以萨迦支派按著宗族所得的地业。
Kaj la kvina loto eliris por la tribo de la Aŝeridoj, laŭ iliaj familioj.
为亚设支派,按著宗族,拈出第五阄。
Kaj ilia limo estis: Ĥelkat kaj Ĥali kaj Beten kaj Aĥŝaf
他们的境界是黑甲、哈利、比田、押煞、
kaj Alameleĥ kaj Amad kaj Miŝal. Kaj ĝi kuntuŝiĝas al Karmel okcidente, kaj al Ŝiĥor-Libnat.
亚拉米勒、亚末、米沙勒;往西达到迦密,又到希曷‧立纳,
Kaj ĝi returniĝas oriente al Bet-Dagon, kaj kuntuŝiĝas al Zebulun kaj al la valo Jiftaĥ-El norde, al Bet-Emek kaj Neiel, kaj eliras al Kabul maldekstre.
转向日出之地,到伯‧大衮,达到细步纶往北到伊弗他‧伊勒谷,到伯‧以墨和尼业,也通到迦步勒的左边;
Kaj Ebron kaj Reĥob kaj Ĥamon kaj Kana ĝis Granda Cidon.
又到义伯崙、利合、哈们、加拿,直到西顿大城;
Kaj la limo returniĝas al Rama kaj al la fortikigita urbo Tiro; kaj la limo returniĝas al Ĥosa, kaj finiĝas ĉe la maro, de Ĥebel ĝis Aĥzib;
转到拉玛和坚固城泰尔;又转到何萨,靠近亚革悉一带地方,直通到海;
kaj Uma kaj Afek kaj Reĥob: dudek du urboj kaj iliaj vilaĝoj.
又有乌玛、亚弗、利合,共二十二座城,还有属城的村庄。
Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Aŝeridoj, laŭ iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilaĝoj.
这些城并属城的村庄就是亚设支派按著宗族所得的地业。
Por la Naftaliidoj eliris la sesa loto, por la Naftaliidoj, laŭ iliaj familioj.
为拿弗他利人,按著宗族,拈出第六阄。
Kaj ilia limo estis de Ĥelef, de la kverkaro ĉe Caananim, Adami-Nekeb, kaj Jabneel, ĝis Lakum; kaj ĝi finiĝas ĉe Jordan.
他们的境界是从希利弗从撒拿音的橡树,从亚大米‧尼吉和雅比聂,直到拉共,通到约旦河;
Kaj la limo turniĝas okcidenten al Aznot-Tabor, kaj eliras de tie al Ĥukok, kaj kuntuŝiĝas al Zebulun sude, kaj al Aŝer ĝi kuntuŝiĝas okcidente, kaj al Jehuda ĉe Jordan oriente.
又转向西到亚斯纳‧他泊,从那里通到户割,南边到西布伦,西边到亚设,又向日出之地,达到约旦河那里的犹大。
Kaj fortikigitaj urboj: Cidim, Cer kaj Ĥamat, Rakat kaj Kineret
坚固的城就是:西丁、侧耳、哈末、拉甲、基尼烈、
kaj Adama kaj Rama kaj Ĥacor
亚大玛、拉玛、夏琐、
kaj Kedeŝ kaj Edrei kaj En-Ĥacor
基低斯、以得来、隐‧夏琐、
kaj Jiron kaj Migdal-El, Ĥorem kaj Bet-Anat kaj Bet-Ŝemeŝ: dek naŭ urboj kaj iliaj vilaĝoj.
以利稳、密大‧伊勒、和琏、伯亚纳、伯‧示麦,共十九座城,还有属城的村庄。
Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Naftaliidoj, laŭ iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilaĝoj.
这些城并属城的村庄就是拿弗他利支派按著宗族所得的地业。
Por la tribo de la Danidoj, laŭ iliaj familioj, eliris la sepa loto.
为但支派,按著宗族,拈出第七阄。
Kaj la limo de ilia posedaĵo estis: Corea kaj Eŝtaol kaj Ir-Ŝemeŝ
他们地业的境界是琐拉、以实陶、伊珥‧示麦、
kaj Ŝaalabin kaj Ajalon kaj Jitla
沙拉宾、亚雅崙、伊提拉、
kaj Elon kaj Timna kaj Ekron
以伦、亭拿他、以革伦、
kaj Elteke kaj Gibeton kaj Baalat
伊利提基、基比顿、巴拉、
kaj Jehud kaj Bene-Berak kaj Gat-Rimon
伊胡得、比尼‧比拉、迦特‧临门、
kaj Me-Jarkon kaj Rakon, kun la limo apud Jafo.
美‧耶昆、拉昆,并约帕对面的地界。
Kaj tie finiĝas la limo de la Danidoj. Kaj la Danidoj iris kaj militis kontraŭ Leŝem, kaj prenis ĝin kaj batis ĝin per glavo, kaj ekposedis ĝin kaj enloĝiĝis en ĝi, kaj donis al Leŝem la nomon Dan, laŭ la nomo de Dan, ilia patro.
但人的地界越过原得的地界;因为但人上去攻取利善,用刀击杀城中的人,得了那城,住在其中,以他们先祖但的名将利善改名为但。
Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Danidoj, laŭ iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilaĝoj.
这些城并属城的村庄就是但支派按著宗族所得的地业。
Kaj ili finis la dividadon de la lando laŭ ĝiaj limoj; kaj la Izraelidoj donis al Josuo, filo de Nun, heredan posedaĵon inter si.
以色列人按著境界分完了地业,就在他们中间将地给嫩的儿子约书亚为业,
Laŭ la ordono de la Eternulo ili donis al li la urbon, kiun li petis, Timnat-Seraĥ sur la monto de Efraim; kaj li konstruis la urbon kaj loĝis en ĝi.
是照耶和华的吩咐,将约书亚所求的城,就是以法莲山地的亭拿‧西拉城,给了他。他就修那城,住在其中。
Tio estas la posedaĵoj, kiujn la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj disdividis al la triboj de la Izraelidoj laŭ loto, en Ŝilo, antaŭ la Eternulo, antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno. Kaj ili finis la dividadon de la lando.
这就是祭司以利亚撒和嫩的儿子约书亚,并以色列各支派的族长,在示罗会幕门口,耶和华面前,拈阄所分的地业。这样,他们把地分完了。