Joshua 18

Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektiĝis en Ŝilo, kaj ili starigis tie la tabernaklon de kunveno; kaj la lando estis jam submetita al ili.
以色列的全会众都聚集在示罗,把会幕设立在那里,那地已经被他们制伏了。
Kaj restis inter la Izraelidoj ankoraŭ sep triboj, al kiuj ankoraŭ ne estis disdividita ilia hereda posedaĵo.
以色列人中其余的七个支派还没有分给他们地业。
Kaj Josuo diris al la Izraelidoj: Ĝis kiam vi prokrastos iri kaj ekposedi la landon, kiun donis al vi la Eternulo, Dio de viaj patroj?
约书亚对以色列人说:「耶和华─你们列祖的 神所赐给你们的地,你们耽延不去得,要到几时呢?
Elektu al vi po tri homoj el ĉiu tribo, kaj mi sendos ilin, ke ili leviĝu kaj trairu la landon kaj priskribu ĝin laŭ ĝiaj heredaj partoj kaj venu al mi.
你们每支派当选举三个人,我要打发他们去,他们就要起身走遍那地,按著各支派应得的地业写明(或作:画图),就回到我这里来。
Kaj dividu ĝin en sep partojn. Jehuda restu en siaj limoj sude, kaj la domo de Jozef restu en siaj limoj norde.
他们要将地分做七分;犹大仍在南方,住在他的境内。约瑟家仍在北方,住在他的境内。
Kaj vi disskribu la landon en sep partojn, kaj alportu al mi ĉi tien; kaj mi faros lotadon ĉi tie antaŭ la Eternulo, nia Dio.
你们要将地分做七分,写明了拿到我这里来。我要在耶和华─我们 神面前,为你们拈阄。
La Levidoj ne havos parton inter vi, ĉar la pastrado antaŭ la Eternulo estas ilia hereda parto; kaj Gad kaj Ruben kaj la duontribo de Manase prenis sian parton transe de Jordan, oriente, kion donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo.
利未人在你们中间没有分,因为供耶和华祭司的职任就是他们的产业。迦得支派、流便支派,和玛拿西半支派已经在约旦河东得了地业,就是耶和华仆人摩西所给他们的。」
Kaj la viroj leviĝis kaj iris. Kaj Josuo ordonis al tiuj, kiuj iris priskribi la landon, dirante: Iru kaj trairu la landon kaj priskribu ĝin kaj revenu al mi, kaj ĉi tie mi faros al vi lotadon antaŭ la Eternulo en Ŝilo.
划地势的人起身去的时候,约书亚嘱咐他们说:「你们去走遍那地,划明地势,就回到我这里来。我要在示罗这里,耶和华面前,为你们拈阄。」
Kaj la viroj foriris kaj trairis la landon kaj disskribis ĝin laŭ la urboj en sep partojn en libro, kaj revenis al Josuo en la tendaron, al Ŝilo.
他们就去了,走遍那地,按著城邑分做七分,写在册子上,回到示罗营中见约书亚。
Kaj Josuo faris al ili lotadon en Ŝilo antaŭ la Eternulo, kaj Josuo dividis tie la landon por la Izraelidoj laŭ iliaj partoj.
约书亚就在示罗,耶和华面前,为他们拈阄。约书亚在那里,按著以色列人的支派,将地分给他们。
Kaj eliris la loto de la tribo de la Benjamenidoj, laŭ iliaj familioj; kaj la limoj de ilia lotita parto estis inter la Jehudaidoj kaj la Jozefidoj.
便雅悯支派,按著宗族拈阄所得之地,是在犹大、约瑟子孙中间。
Kaj ilia limo norde estas de Jordan, kaj la limo leviĝas al la norda flanko de Jeriĥo, kaj leviĝas sur la monton okcidente, kaj finiĝas en la dezerto Bet-Aven.
他们的北界是从约旦河起,往上贴近耶利哥的北边;又往西通过山地,直到伯‧亚文的旷野;
Kaj de tie la limo iras al Luz, al la suda flanko de Luz (tio estas Bet-El); kaj la limo plue iras al Atrot-Adar, sur la monton, kiu estas sude de la malsupra Bet-Ĥoron.
从那里往南接连到路斯,贴近路斯(路斯就是伯特利),又下到亚他绿‧亚达,靠近下伯‧和崙南边的山;
Kaj la limo turniĝas kaj dekliniĝas okcidenten, suden de la monto, kiu estas sude de Bet-Ĥoron; kaj ĝi finiĝas ĉe Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim), urbo de la Jehudaidoj. Tio estas la flanko okcidenta.
从那里往西,又转向南,从伯‧和崙南对面的山,直达到犹大人的城基列‧巴力(基列‧巴力就是基列‧耶琳);这是西界。
Kaj la suda flanko komenciĝas de la fino de Kirjat-Jearim; kaj la limo iras okcidenten, kaj finiĝas ĉe la fonto de la akvo Neftoaĥ.
南界是从基列‧耶琳的尽边起,往西达到尼弗多亚的水源;
Kaj la limo malleviĝas al la fino de la monto, kiu estas antaŭ la valo de la filo de Hinom, kiu troviĝas en la valo Refaim norde; kaj ĝi iras tra la valo de Hinom al la sude flanko de la Jebusidoj, kaj malleviĝas al En-Rogel.
又下到欣嫩子谷对面山的尽边,就是利乏音谷北边的山;又下到欣嫩谷,贴近耶布斯的南边;又下到隐‧罗结;
Kaj ĝi turniĝas de norde, kaj eliras al En-Ŝemeŝ, kaj iras al Gelilot, kiu estas kontraŭ la altaĵo Adumim; kaj ĝi malleviĝas al la ŝtono de Bohan, filo de Ruben.
又往北通到隐‧示麦,达到亚都冥坡对面的基利绿;又下到流便之子波罕的磐石;
Kaj ĝi iras preter la stepo norden, kaj malleviĝas sur la stepon.
又接连到亚拉巴对面,往北下到亚拉巴;
Kaj la limo iras preter Bet-Ĥogla norden; kaj la limo finiĝas ĉe la golfo de la Sala Maro norde, ĉe la suda fino de Jordan. Tio estas la limo suda.
又接连到伯‧曷拉的北边,直通到盐海的北汊,就是约旦河的南头;这是南界。
Kaj Jordan limas sur la flanko orienta. Tio estas la posedaĵo de la Benjamenidoj laŭ ĝiaj limoj ĉirkaŭe, laŭ iliaj familioj.
东界是约旦河。这是便雅悯人按著宗族,照他们四围的交界所得的地业。
Kaj la urboj de la tribo de la Benjamenidoj laŭ iliaj familioj estis: Jeriĥo kaj Bet-Ĥogla kaj Emek-Kecic
便雅悯支派按著宗族所得的城邑就是:耶利哥、伯‧曷拉、伊麦‧基悉、
kaj Bet-Araba kaj Cemaraim kaj Bet-El
伯‧亚拉巴、洗玛脸、伯特利、
kaj Avim kaj Para kaj Ofra
亚文、巴拉、俄弗拉、
kaj Kefer-Amona kaj Ofni kaj Geba: dek du urboj kaj iliaj vilaĝoj.
基法‧阿摩尼、俄弗尼、迦巴,共十二座城,还有属城的村庄;
Gibeon kaj Rama kaj Beerot
又有基遍、拉玛、比录、
kaj Micpe kaj Kefira kaj Moca
米斯巴、基非拉、摩撒、
kaj Rekem kaj Jirpeel kaj Tarala
利坚、伊利毘勒、他拉拉、
kaj Cela, Elef, kaj la Jebusidoj (tio estas Jerusalem), Gibeat, Kirjat: dek kvar urboj kaj iliaj vilaĝoj. Tio estas la posedaĵo de la Benjamenidoj, laŭ iliaj familioj.
洗拉、以利弗、耶布斯(耶布斯就是耶路撒冷)、基比亚、基列,共十四座城,还有属城的村庄。这是便雅悯人按著宗族所得的地业。