Joshua 1

Post la morto de Moseo, servanto de la Eternulo, la Eternulo diris al Josuo, filo de Nun, helpanto de Moseo, jene:
耶和华的仆人摩西死了以后,耶和华晓谕摩西的帮手,嫩的儿子约书亚,说:
Mia servanto Moseo mortis; kaj nun leviĝu, transiru ĉi tiun Jordanon, vi kaj ĉi tiu tuta popolo, en la landon, kiun Mi donas al ili, al la Izraelidoj.
「我的仆人摩西死了。现在你要起来,和众百姓过这约旦河,往我所要赐给以色列人的地去。
Ĉiun lokon, sur kiun paŝos la plando de via piedo, Mi donas al vi, kiel Mi diris al Moseo.
凡你们脚掌所踏之地,我都照著我所应许摩西的话赐给你们了。
De la dezerto kaj de ĉi tiu Lebanon ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato, la tuta lando de la Ĥetidoj, ĝis la Granda Maro okcidente, estu viaj limoj.
从旷野和这黎巴嫩,直到幼发拉底大河,赫人的全地,又到大海日落之处,都要作你们的境界。
Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin.
你平生的日子,必无一人能在你面前站立得住。我怎样与摩西同在,也必照样与你同在;我必不撇下你,也不丢弃你。
Estu forta kaj kuraĝa; ĉar vi ekposedigos al ĉi tiu popolo la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj, ke Mi donos ĝin al ili.
你当刚强壮胆!因为你必使这百姓承受那地为业,就是我向他们列祖起誓应许赐给他们的地。
Nur estu forta kaj tre kuraĝa, penante agi laŭ la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne dekliniĝu de ĝi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu ĉie, kien vi iros.
只要刚强,大大壮胆,谨守遵行我仆人摩西所吩咐你的一切律法,不可偏离左右,使你无论往那里去,都可以顺利。
Ĉi tiu libro de la instruo ne foriĝu de via buŝo, sed meditu pri ĝi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu ĉion, kio estas skribita en ĝi; ĉar tiam vi havos feliĉon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson.
这律法书不可离开你的口,总要昼夜思想,好使你谨守遵行这书上所写的一切话。如此,你的道路就可以亨通,凡事顺利。
Jen Mi ordonis al vi: estu forta kaj kuraĝa; ne havu teruron kaj ne timu; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, ĉie, kien vi iros.
我岂没有吩咐你吗?你当刚强壮胆!不要惧怕,也不要惊惶;因为你无论往那里去,耶和华─你的 神必与你同在。」
Kaj Josuo ordonis al la oficistoj de la popolo, dirante:
于是,约书亚吩咐百姓的官长说:
Iru tra la tendaro, kaj ordonu al la popolo, dirante: Pretigu por vi manĝaĵon, ĉar post tri tagoj vi transiros ĉi tiun Jordanon, por iri ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.
「你们要走遍营中,吩咐百姓说:『当预备食物;因为三日之内你们要过这约旦河,进去得耶和华─你们 神赐你们为业之地。』」
Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase, Josuo diris jene:
约书亚对流便人、迦得人,和玛拿西半支派的人说:
Memoru la aferon, kiun ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, dirante: La Eternulo, via Dio, ripozigis vin, kaj donis al vi ĉi tiun teron;
「你们要追念耶和华的仆人摩西所吩咐你们的话说:『耶和华─你们的 神使你们得享平安,也必将这地赐给你们。』
viaj edzinoj, viaj infanoj, kaj viaj brutoj restos sur la tero, kiun donis al vi Moseo transe de Jordan; kaj vi iru armitaj antaŭ viaj fratoj, ĉiuj, kiuj taŭgas por la milito, kaj helpu ilin,
你们的妻子、孩子,和牲畜都可以留在约旦河东、摩西所给你们的地;但你们中间一切大能的勇士都要带著兵器在你们的弟兄前面过去,帮助他们,
ĝis la Eternulo ripozigos viajn fratojn, kiel vin, kaj ili ankaŭ ekposedos la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili; tiam vi reiros sur la teron de via posedado, kaj vi posedos ĝin, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan, sur la flanko de sunleviĝo.
等到耶和华使你们的弟兄像你们一样得享平安,并且得著耶和华─你们 神所赐他们为业之地,那时才可以回你们所得之地,承受为业,就是耶和华的仆人摩西在约旦河东、向日出之地所给你们的。」
Kaj ili respondis al Josuo, dirante: Ĉion, kion vi ordonis, ni faros, kaj ĉien, kien vi sendos nin, ni iros.
他们回答约书亚说:「你所吩咐我们行的,我们都必行;你所差遣我们去的,我们都必去。
Tute tiel, kiel ni obeis Moseon, ni obeos vin; nur la Eternulo, via Dio, estu kun vi, kiel Li estis kun Moseo.
我们从前在一切事上怎样听从摩西,现在也必照样听从你;惟愿耶和华─你的 神与你同在,像与摩西同在一样。
Ĉiu, kiu malobeos vian diron kaj ne aŭskultos viajn vortojn en ĉio, kion vi ordonis al li, estos mortigita. Nur estu forta kaj kuraĝa.
无论什么人违背你的命令,不听从你所吩咐他的一切话,就必治死他。你只要刚强壮胆!」