Jonah 1

Aperis vorto de la Eternulo al Jona, filo de Amitaj, dirante:
耶和华的话临到亚米太的儿子约拿,说:
Leviĝu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku kontraŭ ĝi; ĉar iliaj malbonagoj leviĝis antaŭ Min.
「你起来往尼尼微大城去,向其中的居民呼喊,因为他们的恶达到我面前。」
Sed Jona leviĝis, por forkuri de antaŭ la Eternulo en Tarŝiŝon; li iris en Jafon, trovis ŝipon, forirontan al arŝiŝ, pagis pro la vojaĝo, kaj eniris en ĝin, por veturi kun ili al Tarŝiŝ, for de la Eternulo.
约拿却起来,逃往他施去躲避耶和华;下到约帕,遇见一只船,要往他施去。他就给了船价,上了船,要与船上的人同往他施去躲避耶和华。
Sed la Eternulo sendis grandan venton sur la maron, kaj sur la maro fariĝis granda ventego, kaj oni pensis, ke la ŝipo pereos.
然而耶和华使海中起大风,海就狂风大作,甚至船几乎破坏。
La ŝipanoj ektimis kaj komencis voki ĉiu al sia dio; kaj la objektojn, kiuj troviĝis en la ŝipo, oni ĵetis en la maron, por malpligrandigi la pezon. Sed Jona iris malsupren, en la internon de la ŝipo, kuŝiĝis, kaj endormiĝis.
水手便惧怕,各人哀求自己的神。他们将船上的货物抛在海中,为要使船轻些。约拿已下到底舱,躺卧沉睡。
Kaj aliris al li la ŝipestro, kaj diris al li: Kial vi dormas? leviĝu, kaj voku al via Dio; eble Dio rememoros pri ni, kaj ni ne pereos.
船主到他那里对他说:「你这沉睡的人哪,为何这样呢?起来,求告你的神,或者神顾念我们,使我们不致灭亡。」
Kaj oni diris unu al alia: Ni lotu, por ke ni eksciu, pro kiu trafis nin ĉi tiu malfeliĉo. Ili lotis, kaj la loto trafis Jonan.
船上的人彼此说:「来吧,我们掣籤,看看这灾临到我们是因谁的缘故。」于是他们掣籤,掣出约拿来。
Tiam ili diris al li: Vi, pro kiu nin trafis ĉi tiu malfeliĉo, diru al ni, per kio vi vin okupas? de kie vi venis? kie estas via lando? kaj el kiu popolo vi estas?
众人对他说:「请你告诉我们,这灾临到我们是因谁的缘故?你以何事为业?你从哪里来?你是哪一国?属哪一族的人?」
Kaj li respondis al ili: Mi estas Hebreo: mi respektas la Eternulon, Dion de la ĉielo, kiu kreis la maron kaj la sekteron.
他说:「我是希伯来人。我敬畏耶和华─那创造沧海旱地之天上的 神。」
Tiam tiuj homoj ektimis per granda timo, kaj diris al li: Kion vi faris? ĉar tiuj homoj eksciis, ke li forkuris de antaŭ la Eternulo, kiel li mem diris al ili.
他们就大大惧怕,对他说:「你做的是什么事呢?」他们已经知道他躲避耶和华,因为他告诉了他们。
Kaj ili diris al li: Kion ni faru kun vi, por ke la maro kvietiĝu por ni? ĉar la maro fariĝis ĉiam pli kaj pli malkvieta.
他们问他说:「我们当向你怎样行,使海浪平静呢?」这话是因海浪越发翻腾。
Li respondis al ili: Prenu min, kaj ĵetu min en la maron; tiam la maro kvietiĝos por vi; ĉar mi scias, ke pro mi trafis vin ĉi tiu granda ventego.
他对他们说:「你们将我抬起来,抛在海中,海就平静了;我知道你们遭这大风是因我的缘故。」
La homoj forte ekremis, por reveni sur la sekteron; sed ili nenion povis fari, ĉar la maro fariĝadis ĉiam pli kaj pli malkvieta kontraŭ ili.
然而那些人竭力荡桨,要把船拢岸,却是不能,因为海浪越发向他们翻腾。
Tiam ili ekvokis al la Eternulo, kaj diris: Ni petas Vin, ho Eternulo, ne do lasu nin perei pro la animo de ĉi tiu homo, kaj ne metu sur nin la sangon de senkulpulo; ĉar Vi, ho Eternulo, povas fari ĉion, kion Vi volas.
他们便求告耶和华说:「耶和华啊,我们恳求你,不要因这人的性命使我们死亡,不要使流无辜血的罪归与我们;因为你─耶和华是随自己的意旨行事。」
Kaj ili prenis Jonan kaj ĵetis lin en la maron; tiam la maro ĉesis koleri.
他们遂将约拿抬起,抛在海中,海的狂浪就平息了。
Tiam tiuj homoj eksentis grandan timon antaŭ la Eternulo; kaj ili buĉis oferon al la Eternulo kaj faris sanktajn promesojn.
那些人便大大敬畏耶和华,向耶和华献祭,并且许愿。
Kaj la Eternulo pretigis grandan fiŝon, ke ĝi englutu Jonan; kaj Jona restis en la interno de la fiŝo dum tri tagoj kaj tri noktoj.
耶和华安排一条大鱼吞了约拿,他在鱼腹中三日三夜。