John 3

Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, ĉefo inter la Judoj;
有一个法利赛人,名叫尼哥底母,是犹太人的官。
tiu venis al li nokte, kaj diris al li: Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; ĉar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li.
这人夜里来见耶稣,说「拉比,我们知道你是由 神那来作师傅的;因为你所行的神迹,若没有 神同在,无人能行。」
Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio.
耶稣回答说:「我实实在在地告诉你,人若不重生,就不能见 神的国。」
Nikodemo diris al li: Kiel povas homo naskiĝi, kiam li estas maljuna? ĉu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi?
尼哥底母说:「人已经老了,如何能重生呢?岂能再进母腹生出来吗?」
Jesuo respondis: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio.
耶稣说:「我实实在在的告诉你,人若不是从水和圣灵生的,就不能进 神的国。
Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito.
从肉身生的就是肉身;从灵生的就是灵。
Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj.
我说:『你们必须重生』,你不要以为希奇。
La vento blovas, kie ĝi volas, kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras; tia estas ĉiu, kiu estas naskita de la Spirito.
风随著意思吹,你听见风的响声,却不晓得从那里来,往那里去;凡从圣灵生的,也是如此。」
Nikodemo respondis kaj diris al li: Kiel povas tio fariĝi?
尼哥底母问他说:「怎能有这事呢?」
Jesuo respondis kaj diris al li: Vi estas la instruisto de Izrael, kaj ĉu vi ne scias tion?
耶稣回答说:「你是以色列人的先生,还不明白这事吗?
Vere, vere, mi diras al vi: Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston.
我实实在在的告诉你,我们所说的是我们知道的;我们所见证的是我们见过的;你们却不领受我们的见证。
Se mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos, se mi diros enĉielajn?
我对你们说地上的事,你们尚且不信,若说天上的事,如何能信呢?
Kaj neniu supreniris en la ĉielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la ĉielo, la Filo de homo, kiu estas en la ĉielo.
除了从天降下、仍旧在天的人子,没有人升过天。
Kaj kiel Moseo levis la serpenton en la dezerto, tiel devas la Filo de homo esti levita;
摩西在旷野怎样举蛇,人子也必照样被举起来,
por ke ĉiu, fidanta al li, havu eternan vivon.
叫一切信他的都得永生(或作:叫一切信的人在他里面得永生)。
Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.
「 神爱世人,甚至将他的独生子赐给他们,叫一切信他的,不致灭亡,反得永生。
Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita.
因为 神差他的儿子降世,不是要定世人的罪(或作:审判世人;下同),乃是要叫世人因他得救。
Kiu fidas al li, tiu ne estas juĝata; sed la nekredanto jam estas juĝita, ĉar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio.
信他的人,不被定罪;不信的人,罪已经定了,因为他不信 神独生子的名。
Kaj jen estas la juĝo: ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, ĉar iliaj faroj estis malbonaj.
光来到世间,世人因自己的行为是恶的,不爱光,倒爱黑暗,定他们的罪就是在此。
Ĉar ĉiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon, kaj ne venas al la lumo, por ke liaj faroj ne estu malaprobitaj.
凡作恶的便恨光,并不来就光,恐怕他的行为受责备。
Sed tiu, kiu faras la veron, venas al la lumo, por ke liaj faroj estu montrataj, ke ili estas faritaj en Dio.
但行真理的必来就光,要显明他所行的是靠 神而行。」
Post tio venis Jesuo kun siaj disĉiploj en la landon Judujo, kaj restis tie kun ili kaj baptadis.
这事以后,耶稣和门徒到了犹太地,在那里居住,施洗。
Johano ankaŭ baptadis en Enon, proksime de Salim, ĉar estis tie multe da akvoj; kaj oni alvenis kaj estis baptitaj.
约翰在靠近撒冷的哀嫩也施洗;因为那里水多,众人都去受洗。
Ĉar Johano ankoraŭ ne estis ĵetita en malliberejon.
(那时约翰还没有下在监里。)
Fariĝis do diskutado inter la disĉiploj de Johano kaj iu Judo pri la puriĝo.
约翰的门徒和一个犹太人辩论洁净的礼,
Kaj ili venis al Johano, kaj diris al li: Rabeno, tiu, kiu estis kun vi transe de Jordan, kaj pri kiu vi atestis, jen tiu sama baptas, kaj ĉiuj venas al li.
就来见约翰,说:「拉比,从前同你在约旦河外、你所见证的那位,现在施洗,众人都往他那里去了。」
Johano respondis kaj diris: Homo ne povas ion ricevi, se ĝi ne estas donita al li el la ĉielo.
约翰说:「若不是从天上赐的,人就不能得什么。
Vi mem atestas pri mi, ke mi diris: Mi ne estas la Kristo, sed mi estas sendita antaŭ li.
我曾说:『我不是基督,是奉差遣在他前面的』,你们自己可以给我作见证。
Kiu havas la fianĉinon, tiu estas la fianĉo; sed la amiko de la fianĉo, kiu staras kaj lin aŭdas, tre ĝojas pro la voĉo de la fianĉo; ĉi tiu mia ĝojo do plenumiĝis.
娶新妇的就是新郎;新郎的朋友站著,听见新郎的声音就甚喜乐。故此,我这喜乐满足了。
Li devas altiĝi, sed mi devas malaltiĝi.
他必兴旺,我必衰微。」
Kiu de supre venas, tiu estas super ĉiuj; kiu estas el la tero, tiu el la tero estas, kaj el la tero parolas; kiu venas de la ĉielo, tiu estas super ĉiuj.
「从天上来的是在万有之上;从地上来的是属乎地,他所说的也是属乎地。从天上来的是在万有之上。
Kion li vidis kaj aŭdis, tion li atestas; kaj neniu akceptas lian ateston.
他将所见所闻的见证出来,只是没有人领受他的见证。
Kiu akceptis lian ateston, tiu jam sigelis, ke Dio estas vera.
那领受他见证的,就印上印,证明 神是真的。
Ĉar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; ĉar ne laŭmezure Li donas la Spiriton.
 神所差来的就说 神的话,因为 神赐圣灵给他是没有限量的。
La Patro amas la Filon, kaj donis ĉion en lian manon.
父爱子,已将万有交在他手里。
Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas.
信子的人有永生;不信子的人得不著永生(原文作不得见永生), 神的震怒常在他身上。」