Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la branĉo ne povas de si mem doni frukton, se ĝi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaŭ vi ne povas, se vi ne restas en mi.
Mi jam ne nomas vin sklavoj, ĉar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed mi nomis vin amikoj, ĉar ĉion, kion mi aŭdis de mia Patro, mi sciigis al vi.
Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto daŭru; por ke la Patro donu al vi ĉion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo.
Memoru la vorton, kiun mi diris al vi: Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro. Se ili min persekutis, vin ankaŭ ili persekutos; se ili observis mian vorton, ankaŭ vian ili observos.