Job 37

Pri tio tremas mia koro Kaj saltas de sia loko.
因此我心战兢,从原处移动。
Aŭskultu atente en la bruo Lian voĉon, Kaj la sonojn, kiuj eliras el Lia buŝo.
听啊, 神轰轰的声音是他口中所发的响声。
Sub la tutan ĉielon Li kurigas tion, Kaj Sian lumon al la randoj de la tero.
他发响声震遍天下,发电光闪到地极。
Post ĝi ekbruas la tondro; Li tondras per Sia majesta voĉo, Kaj oni ne povas tion haltigi, kiam aŭdiĝas Lia voĉo.
随后人听见有雷声轰轰,大发威严,雷电接连不断。
Mirinde tondras Dio per Sia voĉo; Li faras ion grandan, sed ne konatan.
 神发出奇妙的雷声;他行大事,我们不能测透。
Al la neĝo Li diras: Falu sur la teron; Ankaŭ al la pluvego, al Siaj fortaj pluvegoj.
他对雪说:要降在地上;对大雨和暴雨也是这样说。
Sur la manon de ĉiu homo Li metas sigelon, Por ke ĉiuj homoj sciu Lian faron.
他封住各人的手,叫所造的万人都晓得他的作为。
La sovaĝa besto iras en sian kavon Kaj restas en sia loĝejo.
百兽进入穴中,卧在洞内。
El la sudo venas ventego, Kaj de la nordo venas malvarmo.
暴风出于南宫;寒冷出于北方。
De la spiro de Dio venas frosto, Kaj vasta akvo fariĝas kvazaŭ fandaĵo.
 神嘘气成冰;宽阔之水也都凝结。
La nubojn Li pezigas per akvo, Kaj nubo disŝutas Lian lumon.
他使密云盛满水气,布散电光之云;
Li direktas ilin ĉirkaŭen, kien Li volas, Por ke ili plenumu ĉion, kion Li ordonas al ili, sur la tero:
这云是借他的指引游行旋转,得以在全地面上行他一切所吩咐的,
Ĉu por puno de ia lando, Ĉu por favorkoraĵo Li ilin direktas.
或为责罚,或为润地,或为施行慈爱。
Atentu tion, Ijob; Staru, kaj konsideru la miraklojn de Dio.
约伯啊,你要留心听,要站立思想 神奇妙的作为。
Ĉu vi scias, kiamaniere Dio agigas ilin Kaj aperigas lumon el Sia nubo?
 神如何吩咐这些,如何使云中的电光照耀,你知道吗?
Ĉu vi komprenas, ĉe la distiro de nubo, La miraklojn de Tiu, kiu estas la plej perfekta en la sciado?
云彩如何浮于空中,那知识全备者奇妙的作为,你知道吗?
Kiamaniere viaj vestoj varmiĝas, Kiam la tero kvietiĝas de sude?
南风使地寂静,你的衣服就如火热,你知道吗?
Ĉu vi povas etendi kun Li la ĉielon, Firman kiel fandita spegulo?
你岂能与 神同铺穹苍吗?这穹苍坚硬,如同铸成的镜子。
Sciigu al ni, kion ni devas diri al Li; Mi nenion povas elkonjekti pro mallumo.
我们愚昧不能陈说;请你指教我们该对他说什么话。
Ĉu estos rakontita al Li tio, kion mi parolas? Se iu parolos, li pereos.
人岂可说:我愿与他说话?岂有人自愿灭亡吗?
Nun oni ne povas rigardi la lumon, kiu hele lumas en la ĉielo, Kiam la vento pasas kaj purigas ĝin.
现在有云遮蔽,人不得见穹苍的光亮;但风吹过,天又发晴。
De norde venas oro; Ĉirkaŭ Dio estas terura brilo.
金光出于北方,在 神那里有可怕的威严。
La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas.
论到全能者,我们不能测度;他大有能力,有公平和大义,必不苦待人。
Tial respektegas Lin la homoj; Kaj Li atentas neniun el la saĝuloj.
所以,人敬畏他;凡自以为心中有智慧的人,他都不顾念。