Job 36

Kaj plue parolis Elihu, kaj diris:
以利户又接著说:
Atendu ankoraŭ iom; mi montros al vi, Ĉar mi havas ankoraŭ kion paroli pro Dio.
你再容我片时,我就指示你,因我还有话为 神说。
Mi prenos mian scion de malproksime, Kaj mi montros, ke mia Kreinto estas prava.
我要将所知道的从远处引来,将公义归给造我的主。
Ĉar vere miaj vortoj ne estas mensogaj; Homo sincera estas antaŭ vi.
我的言语真不虚谎;有知识全备的与你同在。
Vidu, Dio estas potenca, kaj tamen Li neniun malŝatas; Li estas potenca per la forto de la koro.
 神有大能,并不藐视人;他的智慧甚广。
Al malpiulo Li ne permesas vivi, Kaj al mizeruloj Li donas justecon.
他不保护恶人的性命,却为困苦人伸冤。
Li ne forturnas de virtuloj Siajn okulojn, Sed kun reĝoj sur trono Li sidigas ilin por ĉiam, Por ke ili estu altaj.
他时常看顾义人,使他们和君王同坐宝座,永远要被高举。
Kaj se ili estas ligitaj per ĉenoj, Malliberigitaj mizere per ŝnuroj,
他们若被锁鍊捆住,被苦难的绳索缠住,
Tiam Li montras al ili iliajn farojn kaj kulpojn, Kiel grandaj ili estas.
他就把他们的作为和过犯指示他们,叫他们知道有骄傲的行动。
Li malfermas ilian orelon por la moralinstruo, Kaj diras, ke ili deturnu sin de malbonagoj.
他也开通他们的耳朵得受教训,吩咐他们离开罪孽转回。
Se ili obeas kaj servas al Li, Tiam ili finas siajn tagojn en bono Kaj siajn jarojn en stato agrabla;
他们若听从事奉他,就必度日亨通,历年福乐;
Sed se ili ne obeas, Tiam ili pereas per glavo Kaj mortas en malprudento.
若不听从,就要被刀杀灭,无知无识而死。
La hipokrituloj portas en si koleron; Ili ne vokas, kiam Li ilin ligis;
那心中不敬虔的人积蓄怒气; 神捆绑他们,他们竟不求救;
Ilia animo mortas en juneco, Kaj ilia vivo pereas inter la malĉastuloj.
必在青年时死亡,与污秽人一样丧命。
Li savas la suferanton en lia mizero, Kaj per la sufero Li malfermas ilian orelon.
 神借著困苦救拔困苦人,趁他们受欺压开通他们的耳朵。
Ankaŭ vin Li elkondukus el la suferoj En spacon vastan, kie ne ekzistas premateco; Kaj vi havus pacon ĉe via tablo, plena de grasaĵoj.
 神也必引你出离患难,进入宽阔不狭窄之地;摆在你席上的必满有肥甘。
Sed vi fariĝis plena de kulpoj de malvirtulo; Kulpo kaj juĝo tenas sin kune.
但你满口有恶人批评的言语;判断和刑罚抓住你。
Via kolero ne forlogu vin al mokado, Kaj grandeco de elaĉeto ne deklinu vin.
不可容忿怒触动你,使你不服责罚;也不可因赎价大就偏行。
Ĉu Li atentos vian riĉecon? Ne, nek oron, nek forton aŭ potencon.
你的呼求(或译:资财),或是你一切的势力,果有灵验,叫你不受患难吗?
Ne strebu al tiu nokto, Kiu forigas popolojn de ilia loko.
不要切慕黑夜,就是众民在本处被除灭的时候。
Gardu vin, ne kliniĝu al malpieco; Ĉar tion vi komencis pro la mizero.
你要谨慎,不可重看罪孽,因你选择罪孽过于选择苦难。
Vidu, Dio estas alta en Sia forto. Kiu estas tia instruanto, kiel Li?
 神行事有高大的能力;教训人的有谁像他呢?
Kiu povas preskribi al Li vojon? Kaj kiu povas diri: Vi agis maljuste?
谁派定他的道路?谁能说:你所行的不义?
Memoru, ke vi honoru Liajn farojn, Pri kiuj kantas la homoj.
你不可忘记称讚他所行的为大,就是人所歌颂的。
Ĉiuj homoj ilin vidas; Homo rigardas ilin de malproksime.
他所行的,万人都看见;世人也从远处观看。
Vidu, Dio estas granda kaj nekonata; La nombro de Liaj jaroj estas neesplorebla.
 神为大,我们不能全知;他的年数不能测度。
Kiam Li malgrandigas la gutojn de akvo, Ili verŝiĝas pluve el la nebulo;
他吸取水点,这水点从云雾中就变成雨;
Verŝiĝas la nuboj Kaj gutas sur multe da homoj.
云彩将雨落下,沛然降与世人。
Kaj kiam Li intencas etendi la nubojn Kiel tapiŝojn de Sia tendo,
谁能明白云彩如何铺张,和 神行宫的雷声呢?
Tiam Li etendas sur ilin Sian lumon Kaj kovras la radikojn de la maro.
他将亮光普照在自己的四围;他又遮覆海底。
Ĉar per ili Li juĝas la popolojn Kaj donas ankaŭ manĝaĵon abunde.
他用这些审判众民,且赐丰富的粮食。
Per la manoj Li kovras la lumon Kaj ordonas al ĝi aperi denove.
他以电光遮手,命闪电击中敌人(或译:中了靶子)。
Antaŭdiras pri ĝi ĝia bruo, Kaj eĉ la brutaroj, kiam ĝi alproksimiĝas.
所发的雷声显明他的作为,又向牲畜指明要起暴风。