Job 3

Poste Ijob malfermis sian buŝon, kaj malbenis sian tagon.
此后,约伯开口咒诅自己的生日,
Kaj Ijob ekparolis, kaj diris:
说:
Pereu la tago, en kiu mi naskiĝis, Kaj la nokto, kiu diris: Embriiĝis homo.
愿我生的那日和说怀了男胎的那夜都灭没。
Tiu tago estu malluma; Dio de supre ne rigardu ĝin, Neniu lumo ekbrilu super ĝi.
愿那日变为黑暗;愿 神不从上面寻找它;愿亮光不照于其上。
Mallumo kaj tomba ombro ekposedu ĝin; Nubo ĝin kovru; Eklipsoj de tago faru ĝin terura.
愿黑暗和死荫索取那日;愿密云停在其上;愿日蚀恐吓它。
Tiun nokton prenu mallumego; Ĝi ne alkalkuliĝu al la tagoj de la jaro, Ĝi ne eniru en la kalkulon de la monatoj.
愿那夜被幽暗夺取,不在年中的日子同乐,也不入月中的数目。
Ho, tiu nokto estu soleca; Neniu ĝojkrio aŭdiĝu en ĝi.
愿那夜没有生育,其间也没有欢乐的声音。
Malbenu ĝin la malbenantoj de la tago, Tiuj, kiuj estas pretaj eksciti levjatanon.
愿那咒诅日子且能惹动鳄鱼的咒诅那夜。
Mallumiĝu la steloj de ĝia krepusko; Ĝi atendu lumon, kaj ĉi tiu ne aperu; Kaj la palpebrojn de matenruĝo ĝi ne ekvidu;
愿那夜黎明的星宿变为黑暗,盼亮却不亮,也不见早晨的光线(原文是眼皮);
Pro tio, ke ĝi ne fermis la pordon de la utero de mia patrino Kaj ne kaŝis per tio la malfeliĉon antaŭ miaj okuloj.
因没有把怀我胎的门关闭,也没有将患难对我的眼隐藏。
Kial mi ne mortis tuj el la utero, Ne senviviĝis post la eliro el la ventro?
我为何不出母胎而死?为何不出母腹绝气?
Kial akceptis min la genuoj? Por kio estis la mamoj, ke mi suĉu?
为何有膝接收我?为何有奶哺养我?
Mi nun kuŝus kaj estus trankvila; Mi dormus kaj havus ripozon,
不然,我就早已躺卧安睡,
Kune kun la reĝoj kaj la konsilistoj sur la tero, Kiuj konstruas al si izolejojn,
和地上为自己重造荒邱的君王、谋士,
Aŭ kun la potenculoj, kiuj havas oron, Kiuj plenigas siajn domojn per arĝento;
或与有金子、将银子装满了房屋的王子一同安息;
Aŭ kiel abortitaĵo kaŝita mi ne ekzistus, Simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon.
或像隐而未现、不到期而落的胎,归于无有,如同未见光的婴孩。
Tie la malpiuloj ĉesas tumulti; Kaj tie ripozas tiuj, kies fortoj konsumiĝis.
在那里恶人止息搅扰,困乏人得享安息,
Tie la malliberuloj kune havas ripozon; Ili ne aŭdas la voĉon de premanto.
被囚的人同得安逸,不听见督工的声音。
Malgranduloj kaj granduloj, tie ili estas; Kaj sklavo estas libera de sia sinjoro.
大小都在那里;奴仆脱离主人的辖制。
Por kio al suferanto estas donita la lumo, Kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolĉan animon,
受患难的人为何有光赐给他呢?心中愁苦的人为何有生命赐给他呢?
Kiuj atendas la morton, kaj ĝi ne aperas, Kiuj elfosus ĝin pli volonte ol trezorojn,
他们切望死,却不得死;求死,胜于求隐藏的珍宝。
Kiuj ekĝojus kaj estus ravitaj, Se ili trovus tombon?
他们寻见坟墓就快乐,极其欢喜。
Al la homo, kies vojo estas kaŝita, Kaj antaŭ kiu Dio starigis barilon?
人的道路既然遮隐, 神又把他四面围困,为何有光赐给他呢?
Antaŭ ol mi ekmanĝas panon, mi devas ĝemi, Kaj mia plorkriado verŝiĝas kiel akvo;
我未曾吃饭就发出叹息;我唉哼的声音涌出如水。
Ĉar teruraĵo, kiun mi timis, trafis min, Kaj tio, pri kio mi estis maltrankvila, venis al mi.
因我所恐惧的临到我身,我所惧怕的迎我而来。
Mi ne havas trankvilon, mi ne havas kvieton, mi ne havas ripozon; Trafis min kolero.
我不得安逸,不得平静,也不得安息,却有患难来到。