Job 12

Kaj Ijob respondis kaj diris:
约伯回答说:
Certe, vi solaj estas homoj, Kaj kun vi mortos la saĝo.
你们真是子民哪,你们死亡,智慧也就灭没了。
Mi ankaŭ havas koron, kiel vi; Mi ne estas malpli valora ol vi; Kiu ne povas paroli tiele?
但我也有聪明,与你们一样,并非不及你们。你们所说的,谁不知道呢?
Mi fariĝis mokataĵo por mia amiko, Mi, kiu vokadis al Dio kaj estis aŭskultata; Virtulo kaj senkulpulo fariĝis mokataĵo;
我这求告 神、蒙他应允的人竟成了朋友所讥笑的;公义完全人竟受了人的讥笑。
Malestimata lucerneto li estas antaŭ la pensoj de feliĉuloj, Pretigita por migrantoj.
安逸的人心里藐视灾祸;这灾祸常常等待滑脚的人。
Bonstataj estas la tendoj de rabistoj, Kaj sendanĝerecon havas la incitantoj de Dio, Tiuj, kiuj portas Dion en sia mano.
强盗的帐棚兴旺,惹 神的人稳固, 神多将财物送到他们手中。
Vere, demandu la brutojn, kaj ili instruos vin; La birdojn de la ĉielo, kaj ili diros al vi;
你且问走兽,走兽必指教你;又问空中的飞鸟,飞鸟必告诉你;
Aŭ parolu kun la tero, kaj ĝi klarigos al vi; Kaj rakontos al vi la fiŝoj de la maro.
或与地说话,地必指教你;海中的鱼也必向你说明。
Kiu ne ekscius el ĉio ĉi tio, Ke la mano de la Eternulo tion faris,
看这一切,谁不知道是耶和华的手做成的呢?
De Tiu, en kies mano estas la animo de ĉio vivanta Kaj la spirito de ĉiu homa karno?
凡活物的生命和人类的气息都在他手中。
La orelo esploras ja la parolon, Kaj la palato gustumas al si la manĝaĵon.
耳朵岂不试验言语,正如上膛尝食物吗?
La maljunuloj posedas saĝon, Kaj la grandaĝuloj kompetentecon.
年老的有智慧;寿高的有知识。
Ĉe Li estas la saĝo kaj la forto; Ĉe Li estas konsilo kaj kompetenteco.
在 神有智慧和能力;他有谋略和知识。
Kion Li detruas, tio ne rekonstruiĝas; Kiun Li enŝlosos, tiu ne liberiĝos.
他拆毁的,就不能再建造;他捆住人,便不得开释。
Kiam Li digas la akvon, ĝi elsekiĝas; Kiam Li fluigas ĝin, ĝi renversas la teron.
他把水留住,水便枯干;他再发出水来,水就翻地。
Ĉe Li estas potenco kaj forto; Lia estas tiu, kiu eraras, kaj tiu, kiu erarigas.
在他有能力和智慧,被诱惑的与诱惑人的都是属他。
Li irigas konsilistojn kiel erarvagantojn, Kaj la juĝistojn Li faras malsaĝaj.
他把谋士剥衣掳去,又使审判官变成愚人。
La ligilojn de reĝoj Li malligas, Kaj Li ligas per zono iliajn lumbojn.
他放松君王的绑,又用带子捆他们的腰。
Li erarvagigas la pastrojn Kaj faligas la potenculojn.
他把祭司剥衣掳去,又使有能的人倾败。
Li mutigas la lipojn de fidinduloj Kaj forprenas de maljunuloj la prudenton.
他废去忠信人的讲论,又夺去老人的聪明。
Li verŝas honton sur eminentulojn Kaj malfirmigas la zonon de potenculoj.
他使君王蒙羞被辱,放松有力之人的腰带。
Li malkovras profundaĵon el meze de mallumo, Kaj mortan ombron Li elirigas en la lumon.
他将深奥的事从黑暗中彰显,使死荫显为光明。
Li grandigas naciojn kaj pereigas ilin, Disvastigas naciojn kaj forpelas ilin.
他使邦国兴旺而又毁灭;他使邦国开广而又掳去。
Li senkuraĝigas la ĉefojn de la popolo de la lando Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja;
他将地上民中首领的聪明夺去,使他们在荒废无路之地漂流;
Ili palpas en mallumo, en senlumeco; Kaj Li ŝanceliĝigas ilin kiel ebriuloj.
他们无光,在黑暗中摸索,又使他们东倒西歪,像醉酒的人一样。