Job 11

Kaj ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:
拿玛人琐法回答说:
Ĉu kontraŭ multe da vortoj oni ne povas doni respondon? Kaj ĉu tiu, kiu multe parolas, estas prava?
这许多的言语岂不该回答吗?多嘴多舌的人岂可称为义吗?
Ĉu via senenhava parolado devas silentigi la homojn, Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu?
你夸大的话岂能使人不作声吗?你戏笑的时候岂没有人叫你害羞吗?
Vi diras: Mia opinio estas ĝusta, Kaj mi estas pura antaŭ Viaj okuloj.
你说:我的道理纯全;我在你眼前洁净。
Sed ho, se Dio ekparolus, Kaj malfermus antaŭ vi Siajn lipojn,
惟愿 神说话;愿他开口攻击你,
Kaj malkaŝus antaŭ vi la sekretojn de la saĝo, Kiu havas multoblan forton! Sciu, ke ne ĉiujn viajn pekojn Dio rememoras.
并将智慧的奥祕指示你;他有诸般的智识。所以当知道 神追讨你比你罪孽该得的还少。
Ĉu vi povas eltrovi la esencon de Dio? Ĉu vi povas plene kompreni la perfektecon de la Plejpotenculo?
你考察就能测透 神吗?你岂能尽情测透全能者吗?
Tio estas pli alta ol la ĉielo; Kion vi povas fari? Tio estas pli profunda ol Ŝeol; Kion vi povas ekscii?
他的智慧高于天,你还能做什么?深于阴间,你还能知道什么?
Pli longa ol la tero estas ĝia mezuro, Kaj pli larĝa ol la maro.
其量比地长,比海宽。
Se Li preteriros, kaj fermos, kaj faros juĝon, Tiam kiu repuŝos Lin?
他若经过,将人拘禁,招人受审,谁能阻挡他呢?
Ĉar Li konas la homojn malvirtajn; Li vidas la malbonagojn, kiujn oni ne rimarkas.
他本知道虚妄的人;人的罪孽,他虽不留意,还是无所不见。
Eĉ vanta homo devas kompreni, Eĉ homo, kiu naskiĝis sovaĝulo.
空虚的人却毫无知识;人生在世好像野驴的驹子。
Se vi aranĝas vian koron Kaj etendas al Li viajn manojn;
你若将心安正,又向主举手;
Se vi forigas la malvirton, kiu estas en via mano, Kaj vi ne permesos al malbonaĵoj resti en via tendo:
你手里若有罪孽,就当远远地除掉,也不容非义住在你帐棚之中。
Tiam vi povos levi vian vizaĝon sen difekto; Vi estos firma kaj ne timos.
那时,你必仰起脸来毫无斑点;你也必坚固,无所惧怕。
Tiam vi forgesos mizeron; Vi rememoros ĝin kiel forfluintan akvon.
你必忘记你的苦楚,就是想起也如流过去的水一样。
Kaj via vivo leviĝos pli hele ol la tagmezo, La mallumo fariĝos kiel mateno.
你在世的日子要比正午更明,虽有黑暗仍像早晨。
Kaj vi estos trankvila, ĉar ekzistas espero; Vi rigardos ĉirkaŭen, kaj iros dormi en sendanĝereco.
你因有指望就必稳固,也必四围巡查,坦然安息。
Vi kuŝos, kaj neniu vin timigos; Kaj multaj serĉos vian favoron.
你躺卧,无人惊吓,且有许多人向你求恩。
Sed la okuloj de malpiuloj konsumiĝos, Pereos por ili la rifuĝo, Kaj ilia espero elspiros sian vivon.
但恶人的眼目必要失明。他们无路可逃;他们的指望就是气绝。