Jeremiah 33

La vorto de la Eternulo aperis al Jeremia duafoje, kiam li estis ankoraŭ tenata sur la korto de la malliberejo, nome:
耶利米还囚在护卫兵的院内,耶和华的话第二次临到他说:
Tiele diras la Eternulo, kiu ĉion faris, la Eternulo, kiu ĉion kreis, por ĝin fortikigi, kaj kies nomo estas Eternulo:
「成就的是耶和华,造作、为要建立的也是耶和华;耶和华是他的名。他如此说:
Voku al Mi, kaj Mi respondos al vi, kaj Mi sciigos al vi grandajn kaj gravajn aferojn, kiujn vi ne scias.
你求告我,我就应允你,并将你所不知道、又大又难的事指示你。
Ĉar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la domoj de ĉi tiu urbo, kaj pri la domoj de la reĝoj de Judujo, kiuj estas detruitaj por remparoj kaj por glavoj
论到这城中的房屋和犹大王的宫室,就是拆毁为挡敌人高垒和刀剑的,耶和华─以色列的 神如此说:
de tiuj, kiuj venis, por batali kontraŭ la Ĥaldeoj kaj plenigi ilin per kadavroj de homoj, kiujn Mi frapis en Mia kolero kaj en Mia indigno; ĉar Mi kaŝis Mian vizaĝon for de ĉi tiu urbo pro ĉiuj iliaj malbonagoj:
人要与迦勒底人争战,正是拿死尸充满这房屋,就是我在怒气和忿怒中所杀的人,因他们的一切恶,我就掩面不顾这城。
Jen Mi redonos al ĝi bonstaton kaj kuracon, kaj Mi resanigos ilin, kaj Mi malkovros por ili abundon da paco kaj vero.
看哪,我要使这城得以痊癒安舒,使城中的人得医治,又将丰盛的平安和诚实显明与他们。
Kaj Mi revenigos la kaptitojn de Jehuda kaj la kaptitojn de Izrael, kaj Mi aranĝos ilin kiel antaŭe.
我也要使犹大被掳的和以色列被掳的归回,并建立他们和起初一样。
Kaj Mi purigos ilin de ĉiuj iliaj malbonagoj, per kiuj ili pekis antaŭ Mi; kaj Mi pardonos ĉiujn iliajn krimojn, per kiuj ili pekis antaŭ Mi kaj defalis de Mi.
我要除净他们的一切罪,就是向我所犯的罪;又要赦免他们的一切罪,就是干犯我、违背我的罪。
Kaj tio fariĝos por Mi agrabla nomo, laŭdo kaj gloro antaŭ ĉiuj nacioj de la tero, kiuj aŭdos pri la tuta bono, kiun Mi faras al ili, kaj ili ektimos kaj ektremos pro la tuta bono kaj la tuta bonstato, kiun Mi donos al ĝi.
这城要在地上万国人面前使我得颂讚,得荣耀,名为可喜可乐之城。万国人因听见我向这城所赐的福乐、所施的恩惠平安,就惧怕战兢。
Tiele diras la Eternulo: Sur ĉi tiu loko — pri kiu vi diras, ke ĝi estas dezertigita tiel, ke jam ne ekzistas homoj nek brutoj en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kiuj fariĝis malplenaj pro foresto de homoj kaj de loĝantoj kaj de brutoj —
耶和华如此说:「你们论这地方,说是荒废无人民无牲畜之地,但在这荒凉无人民无牲畜的犹大城邑和耶路撒冷的街上,
ankoraŭ estos aŭdataj sonoj de ĝojo kaj sonoj de gajeco, voĉo de fianĉo kaj voĉo de fianĉino, voĉo de homoj, kiuj parolos: Laŭdu la Eternulon Cebaot, ĉar la Eternulo estas bona, ĉar eterna estas Lia favorkoreco; kaj kiuj alportados dankoferojn en la domon de la Eternulo; ĉar Mi revenigos la forkaptitojn de la lando kiel antaŭe, diras la Eternulo.
必再听见有欢喜和快乐的声音、新郎和新妇的声音,并听见有人说:要称谢万军之耶和华,因耶和华本为善;他的慈爱永远长存!又有奉感谢祭到耶和华殿中之人的声音;因为我必使这地被掳的人归回,和起初一样。这是耶和华说的。」
Tiele diras la Eternulo Cebaot: Sur ĉi tiu loko, kiu dezertiĝis tiel, ke tie ne troviĝas homo nek bruto, kaj en ĉiuj ĝiaj urboj denove troviĝos loĝejoj de paŝtistoj, kiuj ripozigos tie siajn ŝafojn;
万军之耶和华如此说:「在这荒废无人民无牲畜之地,并其中所有的城邑,必再有牧人的住处;他们要使羊群躺卧在那里。
en la urboj de la montoj, en la urboj de la valoj, en la urboj de la sudo, en la lando de Benjamen, en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem, kaj en la urboj de Judujo denove pasados ŝafoj sub la mano de kalkulanto, diras la Eternulo.
在山地的城邑、高原的城邑、南地的城邑、便雅悯地、耶路撒冷四围的各处,和犹大的城邑必再有羊群从数点的人手下经过。这是耶和华说的。」
Jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi plenumos la bonan vorton, kiun Mi diris pri la domo de Izrael kaj pri la domo de Jehuda.
耶和华说:「日子将到,我应许以色列家和犹大家的恩言必然成就。
En tiuj tagoj kaj en tiu tempo Mi elkreskigos al David markoton virtan, kiu faros juĝon kaj justecon sur la tero.
当那日子,那时候,我必使大卫公义的苗裔长起来;他必在地上施行公平和公义。
En tiu tempo Judujo estos savita, kaj Jerusalem ekvivos sendanĝere, kaj oni nomos ĝin jene: La Eternulo estas nia justeco.
在那日子犹大必得救,耶路撒冷必安然居住,他的名必称为『耶和华─我们的义』。
Ĉar tiele diras la Eternulo: Ne mankos ĉe David viro, sidanta sur la trono de la domo de Izrael.
「因为耶和华如此说:大卫必永不断人坐在以色列家的宝座上;
Kaj ĉe la pastroj Levidoj neniam mankos antaŭ Mi viro, alportanta bruloferon kaj fumiganta farunoferon kaj faranta buĉoferon.
祭司、利未人在我面前也不断人献燔祭、烧素祭,时常办理献祭的事。」
Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante:
耶和华的话临到耶利米说:
Tiele diras la Eternulo: Se oni povos ĉesigi Mian interligon pri la tago kaj Mian interligon pri la nokto, kaj la tago kaj nokto ne estu en sia tempo:
「耶和华如此说:你们若能废弃我所立白日黑夜的约,使白日黑夜不按时轮转,
tiam povos esti ĉesigita Mia interligo kun Mia servanto David, ke ne estu ĉe li filo, reĝanta sur lia trono, kaj kun la Levidoj pastroj, Miaj servistoj.
就能废弃我与我仆人大卫所立的约,使他没有儿子在他的宝座上为王,并能废弃我与事奉我的祭司、利未人所立的约。
Kiel nekalkulebla estas la armeo de la ĉielo kaj nemezurebla la sablo de la maro, tiel Mi multigos la idaron de Mia servanto David, kaj la Levidojn, kiuj faras servadon al Mi.
天上的万象不能数算,海边的尘沙也不能斗量;我必照样使我仆人大卫的后裔和事奉我的利未人多起来。」
Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante:
耶和华的话临到耶利米说:
Ĉu vi ne vidas, kiel ĉi tiu popolo parolas kaj diras: La du gentojn, kiujn la Eternulo elektis, Li forpuŝis? Kaj ili malestimas Mian popolon, kvazaŭ ĝi jam ne estus popolo antaŭ ili.
「你没有揣摩这百姓的话吗?他们说:『耶和华所拣选的二族,他已经弃绝了。』他们这样藐视我的百姓,以为不再成国。
Tiele diras la Eternulo: Se Mi ne farus interligon pri tago kaj nokto kaj Miajn leĝojn pri la ĉielo kaj la tero,
耶和华如此说:若是我立白日黑夜的约不能存住,若是我未曾安排天地的定例,
tiam Mi forpuŝus la idaron de Jakob kaj de Mia servanto David, ne prenante el lia idaro regantojn super la idaro de Abraham, Isaak, kaj Jakob; ĉar Mi revenigos iliajn forkaptitojn kaj kompatos ilin.
我就弃绝雅各的后裔和我仆人大卫的后裔,不使大卫的后裔治理亚伯拉罕、以撒、雅各的后裔;因为我必使他们被掳的人归回,也必怜悯他们。」