Jeremiah 29

Jen estas la vortoj de la letero, kiun la profeto Jeremia sendis el Jerusalem al la plej gravaj plejaĝuloj, kiuj estis forkondukitaj, kaj al la pastroj, al la profetoj, kaj al la tuta popolo, kiujn Nebukadnecar forkondukis el Jerusalem en Babelon
先知耶利米从耶路撒冷寄信与被掳的祭司、先知,和众民,并生存的长老,就是尼布甲尼撒从耶路撒冷掳到巴比伦去的。
(post kiam la reĝo Jeĥonja, kaj la reĝino, kaj la korteganoj, la eminentuloj de Judujo kaj Jerusalem, la ĉarpentistoj kaj forĝistoj foriris el Jerusalem);
(这在耶哥尼雅王和太后、太监,并犹大、耶路撒冷的首领,以及工匠、铁匠都离了耶路撒冷以后。)
per Eleasa, filo de Ŝafan, kaj Gemarja, filo de Ĥilkija (kiujn Cidkija, reĝo de Judujo, sendis en Babelon, al Nebukadnecar, reĝo de Babel), li sendis jenajn vortojn:
他借沙番的儿子以利亚萨和希勒家的儿子基玛利的手寄去。他们二人是犹大王西底家打发往巴比伦去见尼布甲尼撒王的。
Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, al ĉiuj elpelitoj, kiujn Mi elpelis el Jerusalem en Babelon:
信上说:「万军之耶和华─以色列的 神对一切被掳去的(就是我使他们从耶路撒冷被掳到巴比伦的人)如此说:
Konstruu domojn kaj loĝu, plantu ĝardenojn kaj manĝu iliajn fruktojn;
你们要盖造房屋,住在其中;栽种田园,吃其中所产的;
prenu edzinojn kaj naskigu filojn kaj filinojn, prenu edzinojn por viaj filoj kaj edzinigu viajn filinojn, por ke ili nasku filojn kaj filinojn; multiĝu tie kaj ne malmultiĝu.
娶妻生儿女,为你们的儿子娶妻,使你们的女儿嫁人,生儿养女。在那里生养众多,不致减少。
Zorgu pri la bonstato de tiu urbo, kien Mi transloĝigis vin, kaj preĝu por ĝi al la Eternulo; ĉar ĉe ĝia bonstato vi ankaŭ havos bonstaton.
我所使你们被掳到的那城,你们要为那城求平安,为那城祷告耶和华;因为那城得平安,你们也随著得平安。
Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Viaj profetoj, kiuj estas inter vi, kaj viaj magiistoj ne forlogu vin; kaj ne atentu viajn sonĝojn, kiujn vi sonĝas;
万军之耶和华─以色列的 神如此说:不要被你们中间的先知和占卜的诱惑,也不要听信自己所做的梦;
ĉar malveraĵon ili profetas al vi en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo.
因为他们托我的名对你们说假预言,我并没有差遣他们。这是耶和华说的。
Ĉar tiele diras la Eternulo: Kiam en Babel pasos sepdek jaroj, Mi rememoros vin kaj plenumos super vi Mian bonan vorton, revenigante vin sur ĉi tiun lokon.
「耶和华如此说:为巴比伦所定的七十年满了以后,我要眷顾你们,向你们成就我的恩言,使你们仍回此地。
Ĉar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.
耶和华说:我知道我向你们所怀的意念是赐平安的意念,不是降灾祸的意念,要叫你们末后有指望。
Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi preĝos al Mi; kaj Mi aŭskultos vin.
你们要呼求我,祷告我,我就应允你们。
Vi serĉos Min, kaj trovos, se vi serĉos Min per via tuta koro.
你们寻求我,若专心寻求我,就必寻见。
Kaj Mi estos trovita de vi, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos viajn kaptitojn, kaj Mi kolektos vin el ĉiuj popoloj kaj de ĉiuj lokoj, kien Mi forpelis vin, diras la Eternulo; kaj Mi revenigos vin sur la lokon, de kiu Mi transloĝigis vin.
耶和华说:我必被你们寻见,我也必使你们被掳的人归回,将你们从各国中和我所赶你们到的各处招聚了来,又将你们带回我使你们被掳掠离开的地方。这是耶和华说的。
Vane vi diras: La Eternulo starigis al ni profetojn en Babel.
「你们说:『耶和华在巴比伦为我们兴起先知』;
Ĉar tiele diras la Eternulo pri la reĝo, kiu sidas sur la trono de David, kaj pri la tuta popolo, kiu loĝas en ĉi tiu urbo, pri viaj fratoj, kiuj ne iris kun vi en ekzilon;
所以耶和华论到坐大卫宝座的王和住在这城里的一切百姓,就是未曾与你们一同被掳的弟兄,
tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi sendos sur ilin glavon kaj malsaton kaj peston, kaj Mi similigos ilin al malbonaj figoj, kiujn oni ne povas manĝi pro ilia malboneco;
万军之耶和华如此说:『看哪,我必使刀剑、饥荒、瘟疫临到他们,使他们像极坏的无花果,坏得不可吃。
Mi persekutos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto, kaj Mi faros ilin objekto de teruro por ĉiuj regnoj de la tero, objekto de malbeno, mirego, moko, kaj malhonoro inter ĉiuj popoloj, kien Mi dispelos ilin;
我必用刀剑、饥荒、瘟疫追赶他们,使他们在天下万国抛来抛去,在我所赶他们到的各国中,令人咒诅、惊骇、嗤笑、羞辱。
pro tio, ke ili ne aŭskultis Miajn vortojn, diras la Eternulo; Mi sendadis al ili Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, sed vi ne aŭskultis, diras la Eternulo.
耶和华说:这是因为他们没有听从我的话,就是我从早起来差遣我仆人众先知去说的,无奈他们不听。这是耶和华说的。
Kaj vi, ĉiuj forkondukitoj, kiujn Mi foririgis el Jerusalem en Babelon, aŭskultu la vorton de la Eternulo.
所以你们一切被掳去的,就是我从耶路撒冷打发到巴比伦去的,当听耶和华的话。』」
Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, pri Aĥab, filo de Kolaja, kaj pri Cidkija, filo de Maaseja, kiuj profetis al vi en Mia nomo malveraĵon: Jen Mi transdonos ilin en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj li mortigos ilin antaŭ viaj okuloj.
万军之耶和华─以色列的 神论到哥赖雅的儿子亚哈,并玛西雅的儿子西底家,如此说:「他们是托我名向你们说假预言的,我必将他们交在巴比伦王尼布甲尼撒的手中;他要在你们眼前杀害他们。
Kaj ĉe ĉiuj ekzilitoj de Judujo, kiuj estas en Babel, ilia nomo fariĝos objekto de malbeno, kaj oni dirados: La Eternulo faru al vi tion, kion, kion al Cidkija kaj Aĥab, kiujn la reĝo de Babel rostigis sur fajro —
住巴比伦一切被掳的犹大人必借这二人赌咒说:『愿耶和华使你像巴比伦王在火中烧的西底家和亚哈一样。』
pro tio, ke ili faris abomenindaĵon en Izrael, adultis kun la edzinoj de siaj proksimuloj, kaj parolis en Mia nomo malveraĵon, kiun Mi ne ordonis al ili. Tion Mi scias kaj atestas, diras la Eternulo.
这二人是在以色列中行了丑事,与邻舍的妻行淫,又假托我名说我未曾吩咐他们的话。知道的是我,作见证的也是我。这是耶和华说的。」
Kaj al Ŝemaja, la Neĥelamano, diru jene:
「论到尼希兰人示玛雅,你当说,
Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Pro tio, ke vi sendis en via nomo leterojn al la tuta popolo, kiu estas en Jerusalem, kaj al la pastro Cefanja, filo de Maaseja, kaj al ĉiuj pastroj, kun la sekvanta enhavo:
万军之耶和华─以色列的 神如此说:你曾用自己的名寄信给耶路撒冷的众民和祭司玛西雅的儿子西番雅,并众祭司,说:
La Eternulo starigis vin pastro anstataŭ la pastro Jehojada, por ke vi estu kontrolanto en la domo de la Eternulo super ĉiu frenezulo, kiu prezentas sin kiel profeto, kaj vi metu lin en malliberejon kaj karceron;
『耶和华已经立你西番雅为祭司,代替祭司耶何耶大,使耶和华殿中有官长,好将一切狂妄自称为先知的人用枷枷住,用锁锁住。
kial do vi ne faris punparolon al Jeremia, la Anatotano, kiu prezentas sin al vi kiel profeto?
现在亚拿突人耶利米向你们自称为先知,你们为何没有责备他呢?
Ĉar ankaŭ al ni en Babelon li sendis, por diri: La kaptiteco estos longa; konstruu domojn kaj loĝu, plantu ĝardenojn kaj manĝu iliajn fruktojn.
因为他寄信给我们在巴比伦的人说:被掳的事必长久。你们要盖造房屋,住在其中;栽种田园,吃其中所产的。』」
Kaj la pastro Cefanja tralegis tiun leteron en la orelojn de la profeto Jeremia.
祭司西番雅就把这信念给先知耶利米听。
Tial aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia:
于是耶和华的话临到耶利米说:
Sendu al ĉiuj ekzilitoj, por diri: Tiele diras la Eternulo pri Ŝemaja, la Neĥelamano: Pro tio, ke Ŝemaja profetis al vi, kvankam Mi ne sendis lin, kaj li fidigis vin per malveraĵo —
「你当寄信给一切被掳的人说:『耶和华论到尼希兰人示玛雅说:因为示玛雅向你们说预言,我并没有差遣他,他使你们倚靠谎言;
pro tio tiele diras la Eternulo: Jen Mi punos Ŝemajan, la Neĥelamanon, kaj lian idaron: neniu restos ĉe li meze de ĉi tiu popolo, kaj li ne vidos la bonon, kiun Mi faros al Mia popolo, diras la Eternulo; ĉar li parolis kontraŭ la volo de la Eternulo.
所以耶和华如此说:我必刑罚尼希兰人示玛雅和他的后裔,他必无一人存留住在这民中,也不得见我所要赐与我百姓的福乐,因为他向耶和华说了叛逆的话。这是耶和华说的。』」