Jeremiah 22

Tiele diris la Eternulo: Iru en la domon de la reĝo de Judujo, kaj diru tie jenon:
耶和华如此说:「你下到犹大王的宫中,在那里说这话,
diru: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho reĝo de Judujo, kiu sidas sur la trono de David, vi, kaj viaj servantoj, kaj via popolo, kiu iras tra ĉi tiuj pordegoj.
说:『坐大卫宝座的犹大王啊,你和你的臣仆,并进入城门的百姓,都当听耶和华的话。
Tiele diras la Eternulo: Faru juĝon kaj juston, kaj savu prematon el la mano de premanto; ne ofendu kaj ne premu fremdulon, orfon, aŭ vidvinon, kaj sangon senkulpan ne verŝu sur ĉi tiu loko.
耶和华如此说:你们要施行公平和公义,拯救被抢夺的脱离欺压人的手,不可亏负寄居的和孤儿寡妇,不可以强暴待他们,在这地方也不可流无辜人的血。
Ĉar se vi plenumos ĉi tiun diron, tiam tra la pordegoj de ĉi tiu domo irados reĝoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur ĉaroj kaj sur ĉevaloj, li mem kaj liaj servantoj kaj lia popolo.
你们若认真行这事,就必有坐大卫宝座的君王和他的臣仆百姓,或坐车或骑马,从这城的各门进入。
Sed se vi ne obeos tiujn vortojn, tiam — Mi ĵuras per Mi, diras la Eternulo — ĉi tiu domo fariĝos ruino.
你们若不听这些话,耶和华说:我指著自己起誓,这城必变为荒场。』
Ĉar tiele diras la Eternulo koncerne la domon de la reĝo de Judujo: Vi estas al Mi Gilead, supro de Lebanon; kaj tamen Mi faros vin dezerto, urboj ne loĝataj.
耶和华论到犹大王的家如此说:我看你如基列,如黎巴嫩顶;然而,我必使你变为旷野,为无人居住的城邑。
Mi starigos kontraŭ vi ekstermantojn, ĉiun kun liaj bataliloj, kaj ili dehakos viajn plej bonajn cedrojn kaj ĵetos en fajron.
我要预备行毁灭的人,各拿器械攻击你;他们要砍下你佳美的香柏树,扔在火中。
Kaj multe da nacioj preterpasos ĉi tiun urbon, kaj ili diros unu al la alia: Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu granda urbo?
「许多国的民要经过这城,各人对邻舍说:『耶和华为何向这大城如此行呢?』
Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, ilia Dio, kaj adorkliniĝis al aliaj dioj kaj servis al ili.
他们必回答说:『是因离弃了耶和华─他们 神的约,事奉敬拜别神。』」
Ne ploru pri mortinto kaj ne funebru pri li; sed ploru forte pri tiu, kiu foriras, ĉar li ne plu revenos kaj ne revidos la landon de sia naskiĝo.
不要为死人哭号;不要为他悲伤,却要为离家出外的人大大哭号;因为他不得再回来,也不得再见他的本国。
Ĉar tiele diras la Eternulo pri Ŝalum, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, kiu reĝis post sia patro Joŝija kaj foriris de ĉi tiu loko: Li ne plu revenos ĉi tien;
因为耶和华论到从这地方出去的犹大王约西亚的儿子沙龙(在王下23:30名约哈斯),就是接续他父亲约西亚作王的,这样说:「他必不得再回到这里来,
sed sur la loko, kien oni transloĝigis lin en kaptitecon, tie li mortos, kaj ĉi tiun landon li ne plu vidos.
却要死在被掳去的地方,必不得再见这地。」
Ve al tiu, kiu konstruas sian domon per malbonagoj kaj siajn ĉambrojn en maljusteco; kiu devigas sian proksimulon labori vane kaj ne donas al li lian prolaboran pagon;
那行不义盖房、行不公造楼、白白使用人的手工不给工价的有祸了!
kiu diras: Mi konstruos al mi grandan domon kaj vastajn ĉambrojn; kaj trahakas al si fenestrojn kaj kadras ilin per cedro kaj kolorigas per cinabro.
他说:我要为自己盖广大的房、宽敞的楼,为自己开窗户。这楼房的护墙板是香柏木的,楼房是丹色油漆的。
Ĉu vi reĝos per tio, ke vi ĉirkaŭis vin per cedraĵo? via patro ja ankaŭ manĝis kaj trinkis, sed li agis laŭjuĝe kaj juste, kaj tiam estis al li bone.
难道你作王是在乎造香柏木楼房争胜吗?你的父亲岂不是也吃也喝、也施行公平和公义吗?那时他得了福乐。
Li juĝadis la aferojn de premito kaj malriĉulo, kaj tiam estis bone. Ĉu ne tio signifas koni Min? diras la Eternulo.
他为困苦和穷乏人伸冤,那时就得了福乐。认识我不在乎此吗?这是耶和华说的。
Sed viaj okuloj kaj via koro celas nur malhonestan profiton, verŝadon de senkulpa sango, faradon de rabado kaj de premado.
惟有你的眼和你的心专顾贪婪,流无辜人的血,行欺压和强暴。
Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo: Oni ne lamentos pri li: Ho ve, mia frato! ho ve, fratino! oni ne lamentos pri li: Ho ve, sinjoro! ho ve, glorulo!
所以,耶和华论到犹大王约西亚的儿子约雅敬如此说:人必不为他举哀说:哀哉!我的哥哥;或说:哀哉!我的姊姊;也不为他举哀说:哀哉!我的主;或说:哀哉!我主的荣华。
Per enterigo de azeno li estos enterigita: oni trenos lin kaj ĵetos malproksimen de la pordegoj de Jerusalem.
他被埋葬,好像埋驴一样,要拉出去扔在耶路撒冷的城门之外。
Supreniru sur Lebanonon kaj kriu, kaj en Baŝan laŭtigu vian voĉon, kaj kriu de Abarim; ĉar disbatitaj estas ĉiuj viaj amantoj.
你要上黎巴嫩哀号,在巴珊扬声,从亚巴琳哀号,因为你所亲爱的都毁灭了。
Mi parolis al vi, kiam vi estis ankoraŭ en bona stato, sed vi diris: Mi ne volas aŭskulti. Tia estis via konduto detempe de via juneco, ke vi ne aŭskultis Mian voĉon.
你兴盛的时候,我对你说话;你却说:我不听。你自幼年以来总是这样,不听从我的话。
Ĉiujn viajn paŝtistojn forblovos la vento, kaj viaj amantoj iros en kaptitecon; tiam vin kovros honto kaj malhonoro pro ĉiuj viaj malbonagoj.
你的牧人要被风吞吃,你所亲爱的必被掳去;那时你必因你一切的恶抱愧蒙羞。
Vi sidas sur Lebanon, vi faris al vi neston inter cedroj; kiel mizera vi estos, kiam atakos vin doloroj, kiel doloroj de naskantino!
你这住黎巴嫩、在香柏树上搭窝的,有痛苦临到你,好像疼痛临到产难的妇人,那时你何等可怜!
Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, se Konja, filo de Jehojakim, reĝo de Judujo, eĉ estus sigelringo sur Mia dekstra mano, eĉ de tie Mi vin deŝirus.
耶和华说:「犹大王约雅敬的儿子哥尼雅(又名耶哥尼雅;下同),虽是我右手上带印的戒指,我凭我的永生起誓,也必将你从其上摘下来,
Kaj Mi transdonos vin en la manon de tiuj, kiuj celas vian morton, kaj en la manon de tiuj, kiujn vi timegas, en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj en la manon de la Ĥaldeoj.
并且我必将你交给寻索你命的人和你所惧怕的人手中,就是巴比伦王尼布甲尼撒和迦勒底人的手中。
Kaj Mi ĵetos vin, kaj vian patrinon, kiu naskis vin, en alian landon, kie vi ne naskiĝis; kaj tie vi mortos.
我也必将你和生你的母亲赶到别国,并不是你们生的地方;你们必死在那里,
Sed en la landon, kien ili tre dezirus reveni, tien ili ne revenos.
但心中甚想归回之地,必不得归回。
Ĉu ĉi tiu homo, Konja, estas objekto malestimata, forpuŝita? ĉu li estas vazo neamata? kial ili estas forĵetitaj, li kaj lia idaro, ĵetitaj en landon, kiun ili ne konis?
哥尼雅这人是被轻看、破坏的器皿吗?是无人喜爱的器皿吗?他和他的后裔为何被赶到不认识之地呢?
Ho tero, tero, tero! aŭskultu la vorton de la Eternulo!
地啊,地啊,地啊,当听耶和华的话!
Tiele diras la Eternulo: Enskribu ĉi tiun homon kiel seninfanan, kiel homon, kiu ne havos sukceson en sia vivo; ĉar neniu el lia idaro sukcesos sidi sur la trono de David aŭ regos iam en Judujo.
耶和华如此说:要写明这人算为无子,是平生不得亨通的;因为他后裔中再无一人得亨通,能坐在大卫的宝座上治理犹大。